Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas
Titolo Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas
 
Aŭtoro Manjo Austin 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 4.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntverpeno, 1988 
EldonintoFEL 
KlarigojRomantika rakonto pri plenkresko en irlanda urbeto.
ISBN/ISSN9071205215 
Formato 128 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas de Georges Lagrange
Sennuba ĉiutago de Sten Johansson
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Eduard V. Tvarožek

Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas

Fonto: Esperanto
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/kromosomrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-18)

Kromosomoj. Lorjak (ps.). Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1989. 153p. 2lcm. Serio "Stafeto", n-ro 10. 15,00 gld.

Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas. Manjo Austin. Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1988. 128p. 2lcm. Serio "Stafeto", n-ro 6. 18,00 gld.

Post kvardekjara gekunvivado Bernard Dubosk kaj Mirela Sidoret fine decidas geedziĝi. Dum la ceremonio Mirela hazarde ekscias, ke la originala familia nomo de ŝia edzo estas Landru, kaj ke li estas la filo de la fifama amasmurdinto de virinoj. Timante, ke Bernard povus esti heredinta iujn dispoziciojn al murdemo, ŝi kaj Bernard entreprenas diversajn esplorojn kun alterne pozitivaj kaj negativaj rezultoj, ĝis ili ekscias, ke ĉiu timo estas superflua, pro... deus ex machina!

Do grandega "hepiendo" (feliĉa fino: mi pardonpetas pro la krudega pseŭdoneologismaĉo!). Antaŭ ol ĝi venas, Lorjak lerte enplektas surprizajn, foje humurajn aŭ eĉ groteskajn, foje detektivecajn kaj aventurajn epizodojn. La rezulto estas sprite amuza verko, da kiaj nia literaturo bezonas pli multe.

Speciale atentinda estas la lingvaĵo de la libro: ĝi estas bunta, riĉa je novaj formoj. Lorjak ne kreas neologismojn, ne, li simple "lorjakumas" - nove kombinas la fundamentajn elementojn de la lingvo por krei formojn pli precizajn, pli signifoplenajn. Lia piediranto ne paŝas sed paŝaras, liaj herooj ĉevivas la aferon, ideas pri io; li uzas formojn kiel: reankaŭ, niahejme, ceteruloj, maledziĝoj, nuptularo... Tamen, iuj esprimoj estas tro nekutimaj, ekz. "komposti (telefon)numeron", "sagi al ŝi nigran okultrafon", kaj kelkaj aspektas kvazaŭ laŭvorte tradukitaj el la franca. Iom ĝenas la relative ofta pozicio de la atributo post ĝia substantivo, precipe ĉe la frazfino, kaj la fojfoja superflua uzo de kondicionalo.

Sed precipe la iom analizema lingvouzanto ĝuos la fantaziriĉajn vortkonstruon kaj frazeologion de Lorjak, do, legante ĝuos duoble.

La romano de Manjo Austin estas io tute alia: provinca kaj familia romano, pentranta la vivon en irlanda provinco de antaŭ kelkaj jardekoj. La historio estas simpla: Vidviniĝinte, Nora Linehan, restinta sola kun 20-jara filo Jack kaj 17-jara filino Maureen, reedziniĝas al Joe O'Neill, vidvo kun kvar infanoj 12- ĝis 20-jaraj. Nora kun la siaj transloĝiĝas al Joe, en provincan urbeton. Ekestas granda familio, kies unuopaj membroj serĉas kaj trovas pozitivan rilaton unuj al la aliaj, Nora kaj ŝiaj infanoj ankaŭ al la nova vivmedio. Kunvivante, ĉiuj familianoj ĉiam pli intimiĝas inter si, ĝis Maureen, jam preskaŭ 18-jara, kaj Kevin, la plej aĝa filo de Joe, gefianĉiĝas. Fino.

Pri la lingvaĵo de tiu ĉi libro mi estas malpli entuziasma. En pluraj lokoj la libro impresas, kvazaŭ la aŭtorino pensus angle kaj skribus Esperante. La frazoj havas anglan "konstruplanon", dum ĉe iuj vortoj ŝajnas, ke la aŭtorino, tradukante plursignifan aŭ larĝsignifan anglan vorton, prenis iun el la maltrafaj aŭ malproksimaj signifoj. Notinda estas i.a. la sistema uzado de prepoziciaj konstruoj anstataŭ akuzativaj (saluti al, demandi al, akompani al...) kaj adverbaj (je ĵaŭdo, je vespero), kaj ofta malĝusta uzado de la artikolo kaj de la komo. Sed strange: la diversaj malĝustaĵoj estas tiel oftaj kaj sistemaj, ke la lingve malpli postulema leganto post iom da tempo alkutimiĝas al ili, komencas senti ilin kvazaŭ apartan stilon de la aŭtorino. Kaj malgraŭ tio, ke oni jam post kelkaj ĉapitroj antaŭsupozas la feliĉan finiĝon de tiu ĉi provincfamilia romantika idilio, en kiu kvazaŭ nenio povus malsukcesi, oni ne forĵetas la libron sed legas plu eble ĉar la detaloj pri la vivo de irlanda provinca familio estas simpatie kaj interese prezentitaj.

Kun la eldiritaj rezervoj, ambaŭ libroj - ĉiu siamaniere - estas bonvena pliriĉigo de la originala distra Esperanta literaturo. Sendube ambaŭ trovos siajn legantojn.

 

Via opinio pri Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas