Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Karuseloj
Titolo Karuseloj
 
Aŭtoro Sara Larbar 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 1987 
KlarigojAmromano, kiu disvolviĝas en brazila E-medio.
Formato 117 paĝoj, 21 cm 
RecenzojAmo kaj arto surprizas de Rejna de Jong
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Bona ideo sed tro mallerte plenumita de Gerrit Berveling
Vulkana debuto de Sten Johansson
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Poul Thorsen

Karuseloj...

Fonto: Literatura Foiro, 118, apr 1989
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/karuselrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)

Turnas sin la mondo, la rondo de homoj, la arto, la amo - kiel karuselo. Jes, ja, sed ĉu vere la rakontado mem bezonas tiom karuseli? Denove kaj denove la vojperdinta leganto ĝene devas peni por identigi, kiu el la karuselantaj li/ŝi/ili fakte revas, dialogas, ekstazas.

Samkaŭze ia ajn referato fariĝas nekohera. Tamen: en Brazilio disfloras ses 30 jarulinoj kun iom pli ol ses amantoj kaj iom pli ol sesobleses amintoj kun aŭ sen kontentigo - konsekvence de Universalaj Kongresoj. Ilia medio varias de favela (pakkesta urbo de mizeruloj) trans arta ĝis luksbiena. La lingvo de ĉiuj prefere estas esperanto.

Revoj, eĉ revelacioj proksimas al sentimentaleco, tamen erotiko superatutas. Sparkas elektre el la bakejo sub la jupoj. Ĉu oni ne riskas gravediĝi, kiam oni pensas tiom forte kaj konstante pri sia amato? Aŭ neevitebla divorco stoike praviĝas per rimarko dolĉamara: Iliaj lipoj ne plu rekonis sin.

Por Silvana Karuselo estas ŝia filmo pri la vivo de esperantistoj (spite al la sistema kontraŭ-esperantaj societo-aktivecoj de la movadumado). Ĵanaina karuselas tre intime kiel turist-gvidanto en Paragvajo. Arabela permesas al ni legi transŝultre sian ardan taglibran version de la karuselado. Plue Karuselo povas esti sonbendo, TV-projekto, poemaro ktp.

Tiel vezikumas la ĉarmaj protagonistoj en kaj ekster la magia bovlo de Laŭreta, la verkinto kaj eble la sola reala persono. Kulmino de la romano estas semajnfina orgio kun ĉevalrajdoj intermite kun prezento de karusel-poemoj kaj -kanzonoj, tro fidela konfirmo pri la kompatinda stato de la Esperanta Parnaso. Almenaŭ la festeno estas bela preteksto por la aŭtoro korpe renkontiĝi kun ĉiuj "siaj" figuroj. Enviinda situacio.

Tiel la lasta kelkdeko da paĝoj povas sukcesigi verkon, kiu ĝistie ŝajnis tute sen kompono. Legontoj do klopodu simple kutimiĝi al ĥaosa stilo. Oni pacience daŭrigu lo-o-o-o-ngajn divenadojn ĝis despera duonkompreno. La eltenado pagas.

Ĉarma ideo estas atribui mistikan forton al senliteraj nomoj. Kalkulu kelkajn supre! Ia sorto destinas, ke sepliteruloj braz(il)e pariĝu. Malpli bona manio lanĉas tro longajn frazojn. Ekzemple sur p. 52-53 centoj da kompatindaj vortoj lavangas ĝis fina ankriĝo ĉe anhela punkto. La elokventa talento tiel obsedas la verkistinon, ke la vortfluo skribigas ŝin. Inversa subordigo konsiderinde agrabligus nian mensan interfrotiĝon.

Kliŝe sin trudas 7-foje la nulaĵo nepriskribebla, esprimo bankrote hontiga pro ĉiu verkisto. Eĉ arogas sian ekziston diversaj gradoj de tiu nepriskribebleco: rave, pli, multe pli nepriskribebla!

Anoncu sin kiuj riskas sen langorompo elparoli: familiariĝintaj, ekesperantistiĝantan, malutopiigado, portugalumintaj, pogutigintajn, nigrperl-okulaj. "Mallozigante la kravaton" oni nostalgias pri iuj principoj de sufiĉo kaj neceso - kaj belsono.

Aliflanke por ĉiu delicemulo legeblas frandaĵoj kiel ŝia mio, unu el ŝiaj mioj, onies vivo krom hide belaj slangaĵoj: kaculo, analfo, ruktfurzeca skrupulo. Fermu la azeno-kranon! Mi pied-al-pugas vin!

Konsilo: Katpiede transsaltu kelkajn unuajn pufajn paĝojn, kaj legu laste la saĝan enkondukon de Gilbert R. Ledon, kiu klarigas la admirinde viglan kaj altan lingvo-nivelon per denaska esperantisteco de Sara Larbar. - Ŝia riĉega vortuzo strikte limiĝas je PIV.

Ŝia ideologio estas, ke ĉiuj parolu "ian" esperanton, ke amo estu praktikata tuthomare, ĉar malfeliĉaj estas tiuj, kiuj ne spertis ties fortojn!

Se Sara pluverkos, pretemu ŝin legi, egale ĉu temas pri plumprovo esperantisma, realisma provoko, eĉ penigo superrealisma. Tamen, iomete da stila klaro oni rajtas peti.

 

Via opinio pri Karuseloj