Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Somermeznokta sonĝo
Titolo Somermeznokta sonĝo
 
Aŭtoro William Shakespeare 
KategorioTeatraĵoj
Prezo 1.80 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLa Laguna, 1967 
EldonintoJ. Régulo 
KlarigojPetola, burleska am- kaj fe-rakonto en bele fluanta lingvaĵo.
Tradukisto, lingvoK. Kalocsay / El la angla
Formato 99 paĝoj, 19 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Somermeznokta sonĝo" ne estas havebla!


Recenzo de Oszkar Princz

A MIDSUMMER NIGHT'

Fonto: A. Cs.: OMAĜE... 3-a vol.
Aldonita de Vera Hee (2004-04-15)

Ĉi tiu teatraĵo apartenas al la unuaj verkoj de Shakespeare. Tamen, ĝi tiam estis inter la plej popularaj verkoj de la granda angla dramisto. En la SONĜO neniu estas murdita aŭ mortigita. En ĉi tiu komedio Shakespeare unuafoje roligas heroojn el la mondo de la fantazio. Krom ĉi tiu teatraĵo, Shakespeare nur en LA TEMPESTO roligas feojn, kiel moveĝantojn de okazintaĵoj.

La kerno de la komika dramo estas la konfuziĝo de la geamantoj, kiuj — pro magio — enamiĝas al nekonvenajn personojn. Ekzemple la reĝino de feoj, Titania enamiĝis al Bobeno, kiun la petolema Pukk (koboldo) provizis per kap' azena. Jen la amkonfeso de Titania:

Rekantu, dolĉa mortelul' mi petas.
Al via kant' oreloj enamiĝis,
okulojn miajn via form' sklavigas,
unuavide la potenco granda
de via belo movas min perforte,
ke mian amon diru mi ĵurvorte.

Bobeno-azeno el tiu amkonfeso tiras la konkludon:

"Miakrede, sinjorino, malmulte la racio troviĝas en tio, verdire, racio kaj amo ne tre kompanias nuntempe."

La magio trafas ankaŭ la surterajn gejunulojn, ĉefrolantojn de la Komedio, Sub la sorĉo Helena, enamiĝante al Demetrio, sed li amas Hermian. Hermian amas Lisandron, sed tiu ne reciprokas la amon de Hermia. Post la sorĉa sonĝo — per la petolo aŭ eraro de Pukk — okazas "transkapiĝo", sed fine la Komedio finiĝas per nupto de tri feliĉaj, bonordaj paroj kaj la nuptobenoj de la feoj.

* * *

Post la apero de REGXO LEAR esperantigita de Kalocsay, apenaŭ forpasis unu jaro kaj la Esperanta publiko povis enmanigi lian novan tradukon de Shakespeare. En la Postparolo Kalocsay dediĉis kelkajn liniojn al la pri frua SONĜO-traduko fare de Louise Briggs en 1921:

"Se konsideri la tiaman staton de la poezia lingvo – skribis Kalocsay – la traduko estas surprize bona ... La nuna lingvo ebligas ankaŭ pli da vervo por redoni la ŝekspiran diradon, la 'dikcion' ..."

Certe ankaŭ tio estis la motivo de Kalocsay retraduki la ĉarman komedion. Oni ne povas dubi, ke krom la intertempa lingvoevoluo, ankaŭ la poeta talento de la tradukisto kontribuis al la sukcesa retradukaĵo. Kalocsay multloke redonis rimojn, kiujn Briggs ellasis. La nomoj de la metiistoj estas karakterizaj pri sia metio, ekz. Bobeno, Fluto, Raboto ktp. Kvankam Kalocsay bezonis pli da versoj ol Shakespeare, tamen la traduko bone akompanas la originalon.

La kvarpaĝa Postparolo de sceno al sceno klarigas la tekston ne facile komprenebla por la nuntempa leganto. En la Glosaro estas troveblaj 42 vortoj ne registritaj en la PLENA VORTARO kaj ties SUPLEMENTO.

Oszkár PRINCZ

 

Via opinio pri Somermeznokta sonĝo