Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Specimene
Titolo Specimene
Parodioj kaj pastiĉoj
 
Aŭtoro Henri Baupierre 
KategorioProzo originala, Poezio originala, rakontoj
Prezo 1.80 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLa Laguna, 1962 
EldonintoJ. Régulo 
KlarigojParodiaro primovada.
Formato 132 paĝoj, 19 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Specimene" ne estas havebla!


Recenzo de Sten Johansson

Modelaj imitoj

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/specimenrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-18)

La trovo de tuta gamo da stiloj kaj esprimoj karakterizaj de diversaj Esperantaj verkistoj inspiris al Henri Paul Vatré, sub la pseŭdonimo Henri Baupierre, publikigi aron da pastiĉoj kaj parodioj. En la kolekto Specimene li imitis kvardekon da personoj, ĉiuj krom unu klare indikitaj per la nomo.

La kameleona kapablo de Baupierre estas admirinda, kaj multaj el la eroj estas tre spritaj, eĉ por leganto kiu ne rekonas la modelon de la imito. Precize kie oni serĉu la limon inter pastiĉo kaj parodio ne tre klaras. En pluraj kazoj, precipe pri la poemoj, la simileco al la modelo ŝajnas relative supraĵa. Sed ĉe kelkaj el la tekstoj la aŭtoro vere identigis kaj povis reaperigi ion pli esencan ĉe la inspirofonto.

Mi ĝuis en Specimene la spritecon kaj leĝeran humuron de kelkaj verketoj, kvankam mi apenaŭ konas la modelon de la pastiĉo. Tio validas ekz. pri la imitoj de H. A. Luyken, Richard Sharpe kaj Reto Rossetti, kaj ankaŭ pri tiu anonima "kandidato al la internacia diplomo", kiu povus esti preskaŭ iu ajn el multaj esperantistoj diversepokaj, ekz. Waringhien, aŭ kial ne Silfer - se la teksto verkitus hodiaŭ.

Plej grandan ĝuon tamen donis al mi kelkaj eroj, kie mi povas rekoni la modelon. Temas precipe pri la kvaropo Stellan Engholm - Julio Baghy - L. N. Newell - Raymond Schwartz, laŭ kies stiloj Baupierre verkis kvarĉapitran "poŝromanon" La virto de Liza, el po unu ĉapitro sinsekve atribuita al tiu kvaropo. Vere sukcesa "kunlaboro"! Konanto de Engholm devas aprezi frazojn kiel la subajn:

Li estis filo de bienulo el la najbaraĵo. Ŝi renkontis lin en Lagarbo dum somermeza balo.

Li puŝis la pordon, salutis per kapklino, eksidis apud ŝi kaj ekbruligis sian pipon. (...) Estis klare skribite en lia aspekto, ke li venis por priparoli gravan aferon, sed ne sciis kiel komenci. (...)

Post momento li venis al ŝi, donis etan arĝentan ringon, salutis kaj foriris. (p. 61)

Ankaŭ la fabelo Zurupo la ŝafisto laŭ modelo de John Francis estas trafa imito, kaj en Saltego trans hormiloj oni rekonas precipe lingvajn apartaĵojn kaj maniojn de Jean Forge. Malpli facilas vidi ion tipan de Ferenc Szilágyi en Perdita bonfaro, kaj la Recenzo ŝajnas ne tute trafi la stilon de Ivo Rotkviĉ.

Pri la poemoj la tasko eble estis pli malfacila, kaj pluraj el ili ne impresas tre sukcese. Al mi tamen plaĉis la spritaj imitoj Aĥ! (Eli Urbanová), Al mia kato (Marjorie Boulton) kaj Legomaj strofoj (Hilda Dresen). Ankaŭ en Ronĝe sub pomarbo troviĝas milde freneza gajeco, kie la kompatinda Julio Baghy estas akuzata pri la plej fama lingva hungarismo: "Apud ili staras la kalva poeto en la mano kun liro" (p. 30).

Laŭ la antaŭparolo, ĉi verko estas la frukto de "unumonata ferio en esperanta biblioteko". Eble ni ne prenu tion tro serioze, tamen ŝajnas, ke almenaŭ kelkaj imitoj baziĝas sur ĉefe unu verko. Tamen la elasteco kaj eleganteco de pluraj el la eroj estas enviinda kaj en si mem povus esti modelo por Esperantaj verkistoj, el kiuj kelkaj regas nur po unu stilon.

 

Via opinio pri Specimene