Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kantoj kaj romancoj
Titolo Kantoj kaj romancoj
 
Aŭtoro Heinrich Heine 
KategorioPoezio tradukita
Prezo 6.00 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLa Laguna, 1969 
EldonintoJ. Régulo 
KlarigojLa famaj ampoemoj kune kun poemoj el la lasta, "pariza", periodo de Heine.
Tradukisto, lingvoG. Waringhien, K. Kalocsay / El la germana
Formato 381 paĝoj, 23 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ada Csiszar

Elektitaj poemoj de Heine

Fonto: A. Cs.: OMAĜE...
Aldonita de Ada Csiszar (2004-04-26)

"Heine estis, ekde la fruaj tempoj de la lingvo, la poeto plej favorata de la esperantistoj-verstradukantoj; tion klarigas, interalie, la ŝajna facileco kaj mallongeco de liaj poemoj" — skribas la tradukintoj en la antaŭparolo.

Vere, jam en la UNUA LIBRO enhavas Heine-poemon el la "Lirika Intermezo", kiu kun du aliaj Zamenhof-tradukoj eniris en la FUNDAMENTA KRESTOMATIO-n kune kun la transplantoj de L. Belmont, A. Kofman, F. Kanaloŝŝy-Lefler kaj E. de Wahl.
F. Pillath (sub pseŭdonimo Zanoni) publikigis en 1925 la plenan tradukon de "Atta Troll".

"...tiuj antaŭaĵoj estis tro malmultaj kaj tro unuflanke elektitaj (ofte la sama peco estis re- kaj retradukita), por doni ĝustan ideon pri la Heine-a poezio; krome la tradukistoj ankoraŭ ne disponis pri sufiĉe riĉa kaj fleksebla lingvo por rivali kun la arto de tia rafinita genio"— motivas sian entreprenon la du tradukintoj.

Malgraŭ, ke Heine ne havis senpere interrilaton kun Hungario, lia liriko multe efikis al la tiutempa hungara literaturo. La longan vicon de la tradukistoj malfermis la alia poeto-giganto de la sama epoko: Sándor Petőfi (1823-1849) per la traduko de "Kronado". La Heine-kulto en Hungario ne limiĝis al la teritorio loĝata de germana minoritato. La hungara traduk-literaturo de Heine estas relative abunda. Estas memkompreneble, ke la liriko de Heine tuŝis ankaŭ la koron de Kalocsay. Li povis ĝui la versojn en originalo. Lia unua Heine-traduko "Mi ploris dum la dormo" aperis en Literatura Mondo (1922/18), kaj en lia transplanto jam ses Heine-poemojn enhavas ETERNA BUKEDO (1931). Pri liaj pliaj tradukoj informas nin letero de G. Waringhien (mankas dato):

"Mi tre ĝojas ekscii, ke dum viaj hospitalaj kuŝoj la Muzo ne timis kunkuŝi kun vi. Via fekundo mirigas kaj admirigas min. Mi skribis al Pérez pri viaj Heine tradukoj, kiuj estas perfektaj. Estus interese, se ni povus trovi eldonanton por la datreveno de Heine-a morto, kaj eble eldoni la "romancojn", kiujn mi tradukis en LM, du-tri aliajn mi havas en tirkesto...".

Kaj la talenta Duo senlace laboris super la esperantigo de Heine-versoj. Ili reciproke kontrolis ĉiujn novajn tradukojn kaj instigis unu la alian por pliaj atakoj de la poemoj. En 1957 Kalocsay skribis al Waringhien:

"Mi tradukis novajn pecojn el Heine, tiel, ke nun el la Lirika Intermezo, Hejmenreveno kaj Nova Printempo estas tradukita ĝuste la duono de la kanzonoj. Sume nun estas tradukitaj preskaŭ 5000 versoj, kaj el ili vi tradukis iom pli ol 1000 versojn, via kontribuo do tute ne estas malgrava, precipe se vi tradukos ankoraŭ kelkajn erojn el Germanio....".

Kaj ili senlace daŭrigis la laboron. Waringhien en 1961 sugestis al Régulo, ke okaze de 70-a naskiĝtago de Kalocsay, li anoncu la eldonon de la Heine-volumo. La plano dank' al la klopodo de Régulo realiĝis.

La poemkolekton enkondukas abunda kunmetaĵo pri la historia periodo, en kiu vivis kaj verkis Heine. Tiuj "Paralelaĵoj" kun la Bibliografiaj notoj multe helpas la komprenon de la poezio de Heine. El la poemoj la tradukantoj elektadis tiel, ke — apud la popularaj, muzikigitaj kantoj kaj plej konataj poemoj — ili prezentu la poeziaĵon de Heine el ĉiu vivoperiodo.

La traduklaboro dividiĝis jene: Kalocsay tradukis "Libro de l' kantoj", "Novaj poemoj", "Atta Troll", "Versoj aktualaj" kaj "Lamentadoj". La kontribuo de Waringhien: poemoj el "Germanio", "Vintra fabelo", "Romancero". Tamen tiu divido signas la ĉeftradukanton de la ciklo, ĉar Waringhien tradukis ankaŭ el la lirikaĵo kaj Kalocsay ankaŭ el la "Romancero".

Koncerne la versformon la tradukistoj laŭeble tenis sin al la originaloj, precipe ĉe poemoj, kiuj rolas kiel kantotekstoj. Ili fidele redonis la esencan karakteron de la poeziaĵo de Heine.

Jen la unua Heine-traduko de Kalocsay::

Mi ploris dum la dormo,
mi sonĝis: vi kuŝas sub ter'.
Vekiĝis mi, tra la l' vangoj
ruliĝis larm' de sufer'.

Mi ploris dum la dormo,
mi sonĝis: vi lasis min for.
Vekiĝis, sidis mi longe
en maldolĉega plor'.

Mi ploris dum la dormo,
mi sonĝis: vi amas min plu ...
Vekiĝis mi, kaj eĉ nun
ne ĉesas larmoflu.

(Lirika Intermezo 30)

 

Via opinio pri Kantoj kaj romancoj