Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Esperanto el la vidpunkto de verkisto
Titolo Esperanto el la vidpunkto de verkisto
 
Aŭtoro Claude Piron 
KategorioLingvistiko
Prezo 2.40 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroVieno, 1992 (2a eld) 
EldonintoPro Esperanto 
KlarigojSkizo pri kelkaj karakterizaj avantaĝoj de Esperanto el lingvokrea vidpunkto.
ISBN/ISSN3851820029 
Formato 16 paĝoj, 23 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Don Harlow

Esperanto el la vidpunkto de verkisto

Reta ligilo al la originalo: http://www.harlows.org/don/reviews/esperanto_el_la_vidpunkto_de_verkisto.php
Aldonita de Don Harlow (2004-06-28)

En ĉi tiu libreto Piron klarigas, kial, laŭ li, Esperanto estas lingvo aparte taŭga por verkisto. Laŭ li, tio devenas de la mirinda fleksebleco de la lingvo, kiun kaŭzas ― mi opinias tion iom paradoksa ― la nevarieco, oni povus diri rigideco, de ĝiaj radikoj kaj reguloj. Post diskuto de la strukturo, li ankaŭ iom traktas la sonsistemon kaj ritmon de la lingvo, konotaciinfluon de diversaj lingvoj, kunmeteblecon de radikoj, kaj fine la “psikolingvistikajn bazojn” de la Esperanta fleksebleco.

Piron siatempe verkis ne nur poemaron ("Malmalice") sed ankaŭ sufiĉe multajn romanojn (de la krimromano "Ĉu vi kuiras ĉine?" ĝis la sciencfikcia "Tien"), kaj siatempe tradukis multajn kantojn en la lingvon; do ŝajne li havas ian rajton juĝi pri ĝi.

Interesa libreto.

Ĉi tiun recenzon, kaj anglalingvan tradukon, vi povas legi ankaŭ ĉe http://www.harlows.org/don/reviews/esperanto_el_la_vidpunkto_de_verkisto.php .

 

Via opinio pri Esperanto el la vidpunkto de verkisto