Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Animo drivas
Titolo Animo drivas
 
Aŭtoro Masayuki Kuroda 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 11.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroOosaka, 1990 
EldonintoJELK 
KlarigojPri travivaĵoj de junulo en la duondemokratia Japanio de la 30aj jaroj.
Formato 196 paĝoj, 21 cm 
RecenzojAnimo drivas en orienta amaro de Poul Thorsen
Romano drivas, tamen fascinas de Sten Johansson
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Giulio Cappa

Beletra misdrivo

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-10-08)

Animo drivas estas verkita de Masayuki Kuroda en "orienta dialekto" de Esperanto, kurioze spicita per plej okcidenteskaj poeziaj terminoj (pigra, lirli, rezoluta, desaponto, rimorso ktp). Tio kion mi sukcesas vidi tra tiu lingva kurteno, kaj tra eksterordinare abunda serio da preseraroj, aspektas kiel sinsekvo de malsame ampleksaj epizodoj el junula vivo. Yukio Enami aperas en la plej malfacila parto de sia vivo, tiu kiam nepras decidoj pri laboro kaj pri amo. Li rifuzas marksisman propagandon kaj akceptas tradician religiemon. Fine, li rezignas pri amo al junulino, kaj eĉ malagnoskas ĝin, opiniante ke li enspezas tro malmulte por konstrui familion. La aŭtoro substrekas en la epilogo ke li priskribis tre detale – en kvar ĉapitroj el dek ses – scenon de tanka-seanco en Japanio "por ke alilandanoj bone komprenu kaj kaptu la esencon de utaoj", tipe japana versoformo.

Lingve tre malkutima, konstrue aranĝita laŭ tute aparta koncepto de harmonio, Animo drivas estas nek tute romano nek tute informo-materialo, kaj ĝia aŭtoro maltrafas ambaŭ celojn. La sama libro enhavas ankaŭ delikatan rakonton, "Amburĝono", verkitan en pli tradicia Esperanto, kaj tri recenzojn pri tradukaj verkoj de la japana al Esperanto. En ili Masayuki Kuroda proponas mezan vojon por la internacia lingvo inter "troa okcidentismo" kaj "troa japanismo".

 

Via opinio pri Animo drivas