Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tiu toskana septembro
Titolo Tiu toskana septembro
 
AŭtoroCorrado Tavanti, István Ertl
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 5.40 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapeŝto, 1990 
EldonintoHEA 
KlarigojPasioj kaj intrigoj post trovo de strangolita knabino.
ISBN/ISSN963571128X 
Formato 138 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Sen titolo de Ĵak Le Puil
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Distrita distraĵo

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/tiutoskanrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Corrado Tavanti verkis du krimromanojn, Varmas en Romo kaj Tiu Toskana septembro, la lasta kunlabore kun István Ertl, sendube tiel, ke Tavanti provizis la rakonton kaj Ertl Esperanton.

En la Toskana rakonto temas pri murdo. Juna, bela virino estas strangolita en trankvila historia urbo, kaj la murdenketon plenumas juĝisto Lamberti kaj komisaro Fanoro. Ilia laboro okazas sisteme kaj efike, tamen sen hasto kaj urĝo. Kiel decas en tradicia krimromano, svarmas suspektatoj kaj motivoj, sed finfine iaspeca justeco plenumiĝas.

La aŭtoroj sukcesas bone prezenti la etoson de la urbo, kaj la du enketantoj estas sufiĉe kredindaj kaj havas individuecon. La juĝisto, pli maljuna, konas la urbon kaj la urbanojn. La komisaro, pli juna kaj vigla, ne konas ilin kaj fojfoje ne sufiĉe delikatas, laŭ la juĝisto. Tamen ili bonege kunlaboras. Entute simpatia duopo. Male, el la flankaj personoj multaj aperas unudimensie, ŝablone, kaj legante oni jen kaj jen demandas sin "nu, diable, kiu estas li?" En la romano estas menciata sufiĉe multe da italecaj detaloj, dialektaĵoj, regionaj kutimoj kaj ecoj, kiujn nordeŭropano apenaŭ kaptas. Tamen ili ja aldonas koloron kaj etoson al la rakonto.

Grandega parto el la teksto konsistas el dialogoj, ofte pridemandadoj de atestantoj kaj suspektatoj. Kompare kun Varmas en Romo, en ĉi verko la eventoj disvolviĝas pli kviete. Oni ne riskas kapturnon, almenaŭ ne pro la rapideco. Eble senintenca sekvo de tio estas, ke oni havas tempon rimarki pli da mankoj kaj fuŝetoj, ol en la unua verko de Tavanti. Ŝajnas, kvazaŭ Tiu Toskana septembro estas verkita iom pli distrite, malzorge, senatente. Ekzemple, mi ofte iom perdiĝis en la dialogoj, demandante min, kiu nun parolas pri kiu. Homoj estas menciataj jen per nomo, jen per titolo, kaj pro la granda nombro da personoj sen aparta karaktero, oni facile intermiksas ilin. Aperas kelkaj detaloj, kie mankas originaleco, aŭ kiuj tro ripetiĝas. Ĉar la strangolita virino eble defendis sin, oni serĉas kulpulon kun gratvundetoj sur la manoj. Nu, kredu-nekredu, en ĉi Toskana urbo svarmegas homoj kun ĉiaspecaj manaj vundoj aŭ kaŝantaj gantoj, kaj kun suspektindaj klarigoj pri la stato de iliaj manoj. Dum la multaj kaj longaj pridemandadoj en la ofica ĉambro de la juĝisto neniam eksonoras lia telefono, sed ĉiufoje kiam oni faras paŭzon, la aparato tuj bonvole eksonoras liverante utilan informon por la enketo. Ankaŭ mi ŝatus havi tian telefonon! Tiuj plendetoj eble ŝajnas tro grumblaj, sed kiam tiaj aferoj ripetiĝas multfoje, ili tedas la leganton.

Bedaŭrinde ankaŭ la lingvaĵo de la verko ne estas tute natura. Tro ofte ŝajnas al mi, ke jen oni pensis nacilingve kaj tradukis Esperanten. Fojfoje la frazoj aŭ vortumoj lasas iel nebulan impreson, kvankam ĉiu vorto kompreneblas, aliokaze la vortelekto impresas nekutima aŭ nenatura. Ofte temas pri bagateloj, kiuj tamen iom ĝenas pro la ripeto, same kiel pri la supre menciitaj mankoj en la rakonto. Ni trovas ekzemple "ne unu" en la senco pli ol unu, strangan uzadon de "el" (ĉampioni el iu sporto, esti vestita el iu vestaĵo), uzadon de "krom" kiu - almenaŭ al mi - ŝajnas nekutima, kvazaŭ la vorto signifus se ne paroli pri. Komence de la libro ni trovas aŭtojn "parkantajn", sed fine jam pli normale "parkitajn". Oni "portas" personojn, kaj nun ne temas pri kadavroj, sed pri vivantoj, kiuj sendube mem paŝas je ies konduko aŭ gvido. Kelkloke eĉ tajp- aŭ komposteraroj faras komikan impreson: oni faligas cigaredstumpojn "sur la kapon de du advokatoj" (oni imagas veran monstron), kaj en ŝajne deca familio "la plej juna filino komuniĝas unuafoje" (kvazaŭ temus pri infanpornaĵo). Pli ĝena eble estas stranga uzado de "aliel". Nu, oni ja rajtas uzi ĝin, tamen mi preferus ian sistemon en la frenezo. La bona Esperanta adverbo alie havas du ĉefajn nuancojn: 1) aliokaze, 2) alimaniere. Se oni ekuzas "aliel", konforme al la veraj korelativoj finiĝantaj je -el, ĝi povas signifi nur alimaniere. Tamen en ĉi libro "aliel" estas uzata nur unufoje en tiu signifo, dum eble dudekfoje en la signifo aliokaze, kio ŝajnas pura kapopaneo.

Resume mi devas diri, ke bedaŭrinde la dua verko de Tavanti tute ne kvalite kompareblas kun lia unua kaj preskaŭ furora Varmas en Romo. Tamen, se oni ne atendas majstraĵon, ankaŭ ĉi verko povas distri kaj amuzi.

 

Via opinio pri Tiu toskana septembro