Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Nova sento
Titolo Nova sento
Filozofia romano
 
Aŭtoro Tagulo 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 13.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSaarbrücken, 1990 (2a eld) 
EldonintoIltis 
KlarigojFrua romano, pri ideala socio laŭ teozofio.
ISBN/ISSN3927613177 
Formato 156 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

NEK ROMANO NEK FILOZOFIA

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/novasentorec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Kiel komenci recenzon pri tiel stranga libro? Prefere mi citu el Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto, de William Auld* (p. 34): "La plej frua [utopiisma] verko [en Esperanto] estis Nova sento (1915) de Tagulo (H.B. Hyams). Hyams ŝajnas tipe burĝa reformemulo, kiu povis brakumi samtempe - se iom nebule - principojn de socialismo kaj teozofio, kaj vidi en tio nenian kontraŭdiron. Kaj, kiel multaj tiaj pensuloj, li trafis multajn celtabulojn, kaj multaj liaj "utopiaĵoj" hodiaŭ estas ĉie akceptataj. Lia utopio troviĝas sur Marso, kie la socio estas racie konstruita."

Hyams subtitolis sian libron "Filozofia romano". Tamen Nova sento estas nek romano nek filozofia. Taŭga subtitolo estus: "Naiva roman-skizo". Nur la unuaj tridek paĝoj, priskribantaj la atendon en ĉifon-proleta Londono de proksimiĝo de fremda planedo, impresas vive kaj verve. Sed kiam la rolulo ekaperas sur Marso (kiel Kapitano Carter en Princino de Marso de E.R. Burrouhgs), naivo inundas la tuton. Anstataŭ personoj, jen nenio-diraj pupoj. Anstataŭ observinda socio, jen magra scenejo por febla mond-karikaturo spicita per iom da esperantisma origano. Anstataŭ verko filozofie pensiga, jen kripla literatura pico seka kaj frida.

Oni komparu aserton el la komenco kun gurdaĵoj el la cetero. El p. 16: "Soldato envenis. Kiel kutime ĉe soldatoj ĝenerale, li ŝajnis nekapabla kompreni la aferon. Li tiom kutimis ne uzi sian cerbon, ke ĝi fariĝis preskaŭ mortintaĵo." Sed el p. 71: "Post kelkaj dekjaroj, internacia lingvo elpensiĝis kaj uziĝis. Nacioj pli kaj pli interrilatiĝis, kaj okazis multe da internaciaj kongresoj. La baroj inter landoj komencis disfali." Kaj, simile, el p. 73: "La historio pri tiu tempo estas malsimpla, longa, kaj bezonus, ke mi rakontu multajn, tedajn por vi, detalojn. Ekonomiaj kondiĉoj, moroj kaj vivmanieroj ŝanĝiĝis. Oni sociigis la landon, produktilojn k.t.p. ĉion ĉi mi al vi klarigos alian tagon. Fine el la multa diskutado, verkado, polemikado kaj eksperimentado naskiĝis nova sistemo de balotado kaj regado." Kaj plu simile. Baf! Kaj tion oni nomas "beletro originala"?

Ĉar temas pri represo sen editoraj notoj, abundas en la libro ak gramatikaj eraroj ak bizaraj kaj arkaaj esprimoj. Pli bone estintus produkti belaspektan jaketon (laŭ la stilo de la kolekto Sferoj) por la ankoraŭaj ekzempleroj de Vojaĝo al Kazohinio cele akceli ties plenan disvendiĝon kaj eventualan reeldonon.

La romanon Nova sento mi rekomendas nur al esploristoj de nia fikcia prozo kaj al tiu nekonata verkisto, kiu entreprenos vastan kaj ambician utopiisman romanon. Ja iom da utopio necesas ĝuste nun, kiam kapitalismo, konsumismo kaj ksenofobio hantas kaj regas la mondon ku-kluks-klane.

* Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto, William Auld, eld. Artur E. Iltis, Saarbrücken, 1979.

 

Via opinio pri Nova sento