Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Venĝanto
Titolo Venĝanto
Rakonto pri malnova tempo de Estonio
 
Aŭtoro Eduard Bornhöhe 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroHyvinkää, 1990 
EldonintoOy Mendoservo 
KlarigojPasia romano pri nacia liberigo.
Tradukisto, lingvoV. Kruusalu / El la estona
ISBN/ISSN9519607625 
Formato 118 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Venĝanto" ne estas havebla!


Recenzo de Sten Johansson

Naiva venĝanto

Reta ligilo al la originalo: http://www.angelfire.com/ok/stenjo/rec/vengrec.html
Aldonita de Sten Johansson (2004-08-11)

En 1343 estonaj kamparanoj ribelis kontraŭ danaj kaj germanaj feŭdaj sinjoroj. En 1880, dum estona nacia vekiĝo, Eduard Bornhöhe publikigis ĉi romanon kun temo el tiu epoko. La historia romano simple kaj romantike esprimas idealismon, ĉefe la valoron de nacia sendependeco, parte ankaŭ de socia justeco. Mankas psikologie trafaj personaĵoj. Ĝia valoro ne estas literatura, sed ĝenerale kulturpolitika: ĝi estis - siatempe, kaj eble eĉ en nia epoko - simbolo de memestimo, fiero kaj obstino de malgranda subpremata popolo.

Por okcidenta leganto ĝi ŝajnas iom tro simili leĝerajn rakontojn de distraj magazinoj. Tamen ĝi eble povas veki pensojn pri perforta aŭ senperforta rezistado, precipe se oni komparas kun la aktuala evoluo en Baltio kaj aliloke.

La lingvo de la traduko estas bona, glata kaj simpla, kaj bone respegulas la naivan rakonton. Nur malofte troveblas nekutimaj esprimoj, ekz. "apenaŭ ne" en la signifo "preskaŭ", aŭ "la knabo restis sidi".

La libron ornamas desegnoj de Marike Laht en silo, kiu pensigas min pri ilustraĵoj de Kalevala.

 

Via opinio pri Venĝanto