Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Krokize de mia ĝardeno
Titolo Krokize de mia ĝardeno
Rakontoj kaj krokizoj
 
Aŭtoro István Nemere 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 16.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPrilly, 1992 
EldonintoLF-koop 
KlarigojDek naŭ mikronoveloj.
ISBN/ISSN3906595064 
Formato 58 paĝoj, 30 cm 
RecenzojEn la ĝardeno de István Nemere de Nikolai Lozgaĉev
Legi ĝardene de Julian Modest
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Ĝardeno kun trudherboj de Sten Johansson
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Tazio Carlevaro

Promesoj plenumitaj

Fonto: Literatura Foiro, n-ro 143 / junio 1993
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/krokizrectc.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

De aŭtoro oni povas ekspekti, kion li promesas. Plue, ne ĉiam aŭtoro celas elstarajn verkojn. Ekzistas eĉ por fama aŭtoro momentoj, en kiuj li eble preferas dediĉi sin al malpli kompleksaj temoj. Temas pri demando de emo kaj intenco, kaj ne de kapabloj. Eble indas "legi" la plej lastan esperantlingvan verkon de Nemere tra tiu lupeo.

Fakte, Krokize de mia ĝardeno estas tre belaspekta libro kun ne malpli ol 19 mallongaj noveloj de István Nemere, kiun ĵus publikigis la kooperativo de Literatura Foiro. Temas pri minutodaŭraj verkoj, kiuj esence proponas priskribajn momentojn. Estas normale, ke videoclip ne havas la saman strukturon kiel 90-minuta filmo, sed ĝi celas ankaŭ alian publikon kaj, pro la mallongo, ĝi devas konstruiĝi laŭ aliaj rakont-reguloj.

Kelkaj trajtoj de la mininoveloj de Nemere pensigas min pri aŭtobiografio, aŭ, almenaŭ parte, pri tradiciaĵoj (ekzemple rememoraĵoj pri iamaj famili-membroj, nun malaperintaj, pri kiuj longe oni parolas en familioj). Tion ni trovas ĉefe en noveloj impresionismaj, kie oni priskribas ame, iom nostalgie, ne- aktualajn eventojn, iamajn viv- manierojn, situaciojn en nia nuno preskaŭ komplete malaperintaj. Sen grandaj priskriboj, sen filozofiaj sentencoj. La impresionismo naskiĝas el kelkaj vortoj, el moment- kaj objekt-priskriboj, el ago-rakontoj: peniktuŝoj, kiujn la leganto perfektigos per la propraj sentemo kaj gusto, fantazio, vivsperto.

Kelkfoje la mininovelo eliras el tiu skemo, ĉar ĝi fariĝas pli kompleta. Ĝi alprenas ja finalon surprizan - kaj surprizigan. Temas pri etaj krimnoveloj, kiuj celas evidentigi, ke ne ĉiam racia solviĝo de dilemoj eblas (aŭ indas?). Inter aliaj ni menciu La Kapitano, Fatala amanto, La inferulo. Ambiguaj estas La profeto kaj La sanktulo. Rekte groteska Surdmutulo. De kelkaj el tiuj mininoveloj eblus evoluigi tutan romanon.

Kiu legu la novan libron de Nemere? Ĉiu, kiu deziras legi ion interesan, rakonte altiran, sed rapidan, en esperanto klara kaj bone komprenebla. Ĝin legu ankaŭ kursgvidantoj kaj esperanto-instruistoj, kiuj deziras havi valoran tekston por enkursa studado.

 

Opinioj pri Krokize de mia ĝardeno

NISIO Tutomu (2020-06-24):
Por mi la libro estas por voĉlegado. Agrable voĉlegi ĝin kaj tion aŭskulti ankaŭ agrablas. Kaj tio ankaŭ signifas pli facile memorebla kaj taŭga por senteksta deklamado.Bedaŭinde ke jam ne haveblas.


Via opinio pri Krokize de mia ĝardeno