Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vojaĝo en Esperanto-lando
Titolo Vojaĝo en Esperanto-lando
Perfektiga kurso de Esperanto
 
Aŭtoro Boris Kolker 
KategorioLerniloj, vortaroj / internacia
Prezo 6.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 1992 
EldonintoProgess 
KlarigojKrestomatia gvidlibro al la Esperanta kulturo kun ekzercoj, por memlerno aŭ grupo.
ISBN/ISSN5010029537 
Formato 339 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Por meznivelaj esperantistoj de LEE Chong-Yeong
Pri "Vojaĝo" por la legantoj de "Komencanto" de Boris Kolker
Tre valora inspirfonto de Marc Bavant
Vojaĝo aŭ klubvespero de Roland Thibault
Vera enciklopedio en beletra-instrua formo de Vladimir Samodaj
Gvidlibro tra Esperantujo de Valentin Melnikov
Aldonu

Atenton, "Vojaĝo en Esperanto-lando" ne estas havebla!


Recenzo de Paul Gubbins

Malpli PIV-a aŭ PAG-a, sed pli iva kaj aga

Fonto: Revuo Esperanto, feb. 2003
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-17)

Abundas studmaterialoj en Esperanto: malmultaj, tamen, estas pli ol nuraj lerniloj. Inter tiuj estas la Auld-a Paŝoj al plena posedo kaj la Boulton-a Faktoj kaj fantazioj: libroj, per kiuj eblas esplori plej rafinitajn punktojn de Esperantogramatiko aŭ konatiĝi kun nuancoj de Esperanto-stilo, sed kiuj samtempe malfermas fenestron al mondo pli vasta, pli riĉa: mondo malpli PIV-a aŭ PAG-a, pli – por tiel diri – iva kaj aga. Inter tiaj verkoj enkalkuliĝu nepre la Kolker-a Vojaĝo en Esperanto-lando.

Verdire, la titolo iomete erarigas. Leganto neniel vojaĝas, sed vizitas kvazaŭan – kaj mirinde aktivan – Esperanto-klubon. Ke oni vizitas, ne vojaĝas, implicite agnoskas la aŭtoro, tiel enkondukante sian libron, kiu estas verkita kvazaŭ taglibro de ideala Esperantoklubo, en kiu vi renkontiĝos kun steloj de la Esperanto-kulturo kaj ankaŭ kun (dume) malpli konataj Esperanto-landanoj (p.10). Ironie estas, ke, kiam en la reala Esperanto-lando multloke velkas la kluba vivo, en virtuala, Kolker-a Esperanto-lando, ĝi floregas. Apenaŭ imageblas la seniluziiĝo de vizitinto en la Kolker-a klubo, transpasante la unuan fojon la sojlon de malpli virt(ual)a klubo: en tiu ĉi senco – kaj nur en tiu ĉi – la libro trompas.

Krom tio, tamen, ĝi elstaras. Eĉ se laŭforme la libro radikas en ioma nostalgio, laŭteme ĝi prezentas la kulturon de Esperanto tia, kia ĝi estas: vasta, varia, viva. Do en ĉiu el la 26 lecionoj – prezentataj kvazaŭ kunvenoj de la klubo – troviĝas ĝis kvin plej diversaj legaĵoj, temantaj pri la historio, la socio, la literaturo de Esperanto, kune kun notoj kaj klarigoj pri lingvaj kaj aliaj eroj. Sekvas t.n. lingva praktiko, alivorte ekzercoj, inkluzive de kvizo pri la apartaj Esperantofaktoj en la leciono. La 17-a leciono, ekzemple, substrekas la internaciecon de Esperanto per tradukita ero pri Japanio; la konservadon de Esperanto per artikolo pri la Internacia Esperanto-Muzeo; la prozan literaturon de Esperanto per eltiraĵo el Beaucaire-a Fabelo de la verda pigo; kaj la poezian literaturon de Esperanto per poemo de Nadija Andrianova.

Kaj kiu vizitu la Kolker-an Esperanto-klubon? Principe, laŭ la kromtitolo de la libro, tiuj, kiuj volas perfektiĝi en Esperanto. Tial mankas gramatikaj klarigoj; nur ie-tie troviĝas flankaj rimarkoj pri lingvo-uzo.

La ekzercoj ne tiom streĉas la leganton kiom ekzemple en Paŝoj al plena posedo; eble pro tio, kaj kontraste al la Auld-a libro, mankas solvoj. Pro tio, kvankam unuopulo povus kun profito ekspluati la materialon en Vojaĝo en Esperanto-lando, la ekzercoj pli konvenas al grupa, klasĉambra pritrakto. Jen, parenteze, la ĉefa diferenco inter la du libroj: Auld celas lingvon, surbaze de kulturo; Kolker kulturon, surbaze de lingvo.

Tamen ne nur perfektiĝemuloj vizitu la klubon. Tiuj, ekzemple, kiuj alfrontos ekzamenon de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), en kiu staras kutime ŝvitiga sekcio kulturaj konoj, nun pli trankvile dormos.

For la plendoj, ke malhaveblas enkonduka libro pri Esperanto-kulturo! Kaj espereble Vojaĝo en Esperanto-lando spronos al plia legado, al plia esplorado de la Esperanto-fenomeno.

Sed sendube, por pli spertaj, jam perfektiĝintaj esperantistoj – ĉu eblas? – kuŝas la unika valoro de la libro en la fotoj – hmm, ĉu tiel aspektis Jean Forge? – kaj en la biografiaj kaj literaturaj glosoj. Gratulindas la aŭtoro pro la amaso de detaloj, kiuj konstante memorigas pri faktoj duonforgesitaj, eble neniam konitaj. Ho, jes: Verdiro estis la pseŭdonimo de John Leslie, iama oficisto de Esperanto-Asocio de Britio. Ĉu tion mi iam sciis, aŭ ĉu mi simple forgesis? Ĉiaokaze – dankon pro la atentigo!

Tial, fakte, Vojaĝo en Esperanto-lando servas kiel eta enciklopedio; pro tio ĝi estas aparte bonvena. Ĉu do nun la estiminda kaj ege kapabla s-ro Kolker turnos sin al urĝe bezonata, tre utila, moderna Enciklopedio de Esperanto? Al mi ŝajnas, ke la vojaĝo jam komenciĝis...

 

Opinioj pri Vojaĝo en Esperanto-lando

Marsja (2004-04-11):
Antaŭ kvin jaroj, kiam la Vojaĝo tiutempe ankoraŭ ne estis libroforme, sed komputile mi fariĝis la dua vojaĝanto. Karese mi rememoras la ĉiĉeronon Boris Kolker kiu diligente stimulis mian perfektigan lernadon de la lingvo pere de tiu mirinda verko.

James Rezende Piton (2004-04-27):
Zorge elektita materialo, kiu per specimenoj enkondukas progresanton al bunta E-kulturo. Leginda eĉ de pli-ol-progresanto!

Lúcia Marder / Karesema (2004-05-04):
Estimataj civitanoj de la Verda-Lando, Mi bone ne scias , ĉu mi jam sendis aliokaze opinion pri la libro de Boris Kolker.Sed kiel mi jam tralegis ĝin dufoje , ankaŭ mi povas opinii duoble.hehehe! Verdire " Vojaĝo en E-to Lando" estas la plej riĉe

Lúcia Marder / Karesema (2004-05-04):
Daŭrigo: Plej riĉe ilustrita, kompetenta, riĉenhava, kultura lernlibro, kiun mi enmane posedis. Pere de ĝi mi pligrandigis mian stokon de vortkonstruoj kaj mian parolkapablon. Dankon S-ro Boris Kolker.

Evandro Gouvêa (2008-02-07):
Vojaĝo en Esperanto-lando estas la nuntempa Fundamenta Krestomatio.

karimo (2008-12-05):
Kvankam mi estas komencanto, mi povas diri ke «Vojaĝo en Esperanto-lando» estas unu el la plej riĉenhavaj kaj interesaj libroj kiujn mi vidis. Mi pensas ke ĝi estas perfekta lernolibro; la elektitaj tekstoj, ekzercoj kaj la komentaro estas tre gravaj

Neuza B. Brienze (2009-03-10):
Vojaĝo en Esperanto-lando estas la plej mirinda, ĝojplena, instrua, amika, neforgesebla vojaĝo en lando de esperantistoj. Dankon, profesoro Boris Kolker, pro la oportuno vojaĝi en Esperanto-lando! Mi invitas ĉiujn: venu vojaĝi kun ni!

Miland Joshi (Britio) (2009-07-07):
Kiel la ĉefa altgrada lernolibro en la Esperanta mondo, "Vojaĝo" estos modelo por estontaj lernolibroj.


Via opinio pri Vojaĝo en Esperanto-lando