Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vojaĝo en Esperanto-lando
Titolo Vojaĝo en Esperanto-lando
Perfektiga kurso de Esperanto
 
Aŭtoro Boris Kolker 
KategorioLerniloj, vortaroj / internacia
Prezo 6.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 1992 
EldonintoProgess 
KlarigojKrestomatia gvidlibro al la Esperanta kulturo kun ekzercoj, por memlerno aŭ grupo.
ISBN/ISSN5010029537 
Formato 339 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojMalpli PIV-a aŭ PAG-a, sed pli iva kaj aga de Paul Gubbins
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Pri "Vojaĝo" por la legantoj de "Komencanto" de Boris Kolker
Tre valora inspirfonto de Marc Bavant
Vojaĝo aŭ klubvespero de Roland Thibault
Vera enciklopedio en beletra-instrua formo de Vladimir Samodaj
Gvidlibro tra Esperantujo de Valentin Melnikov
Aldonu

Atenton, "Vojaĝo en Esperanto-lando" ne estas havebla!


Recenzo de LEE Chong-Yeong

Por meznivelaj esperantistoj

Fonto: La Lanterno Azia (Koreio), 2003, n-ro 8-9
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-17)

"Saluton, amiko! Jes, en nia komforta aŭtobuso, vojaĝonta en
Esperanto-lando, estas unu libera loko. Kion ni faros dum la
vojaĝo? Ni konatiĝos kun la historio, kulturo, kutimoj,
vidindaĵoj de tiu belega lando, kun ĝiaj plej interesaj homoj.
Kaj ni tiel profunde studos ĝian lingvon, ke vi povos fariĝi
civitano de tiu lando, kiu ne estas sur la geografia karto. Mi
diros al vi sekreton: se vi montros vin interesiĝema, laborema
kaj kapabla, ĉe la fino de nia vojaĝo vi, eble, eĉ ricevos
propran pecon da tero sur la plej alta monto de tiu lando - Verda
Parnaso. Okupu do la lokon, amiko, kaj vojaĝu kun ni! Ek!"

Tiel la aŭtoro enkondukas nin en sian libron. Kiel la subtitolo
de la libro indikas, la libro estas tre bona lernolibro por
meznivelaj esperantistoj, kiuj volas scii pli pri
Esperanto-kulturo kaj perfektigi sian lingvan regon de Esperanto.
Eldonita unue en 1992, la nuna eldono de 2002 estas tute
reviziita kaj renovigita.

La libro havas 26 lecionojn. Ĉiu leciono havas 3-4 mallongajn
legaĵojn amuzajn kaj facile legeblajn pri diversaj aspektoj de
Esperanto-kulturo kaj pri diversaj landoj. KOMENTARO bone
klarigas signifojn de esprimoj, propraj nomoj kaj esperantaj
aferoj. Poste troviĝas LINGVA PRAKTIKO - ekzercoj por repondi en
Esperanto al diversaj bone selektitaj demandoj.

Estas supozate, ke la studanto jam bone konas bazan kurson de
Esperanto kaj havas bonan vortaron. La lernolibro estas uzebla
por memstara, koresponda aŭ klasa studado. Ankaŭ tiuj, kiuj
libere regas Esperanton, trovos la libron utila: unue, ĉar ĝi
enhavas elstarajn literaturajn tekstojn; due, ĉar ĝi estas
siaspeca moderna enciklopedieto de Esperanto kun multaj
ĝisdatigitaj kaj malfacile troveblaj informoj; trie, ĉar ĝi
ebligas radikale plibonigi la vivon de Esperanto-kluboj; kvare,
ĉar ĝi havigas al ni riĉan materialon, racian, emocian kaj
uzeblan en la ekstera informado. La libro estas bona referencaĵo
por prepari sin al la meznivela internacia ekzameno de ILEI/UEA.

Aperas en la libro fotoj de Lee Song-Yun (Junĉjo), parolanta al
radio-amatoroj, kaj de mi, parolanta kun d-ro Zaleski-Zamenhof,
nepo de Ludoviko Zamenhof, kreinto de Esperanto.

 

Opinioj pri Vojaĝo en Esperanto-lando

Marsja (2004-04-11):
Antaŭ kvin jaroj, kiam la Vojaĝo tiutempe ankoraŭ ne estis libroforme, sed komputile mi fariĝis la dua vojaĝanto. Karese mi rememoras la ĉiĉeronon Boris Kolker kiu diligente stimulis mian perfektigan lernadon de la lingvo pere de tiu mirinda verko.

James Rezende Piton (2004-04-27):
Zorge elektita materialo, kiu per specimenoj enkondukas progresanton al bunta E-kulturo. Leginda eĉ de pli-ol-progresanto!

Lúcia Marder / Karesema (2004-05-04):
Estimataj civitanoj de la Verda-Lando, Mi bone ne scias , ĉu mi jam sendis aliokaze opinion pri la libro de Boris Kolker.Sed kiel mi jam tralegis ĝin dufoje , ankaŭ mi povas opinii duoble.hehehe! Verdire " Vojaĝo en E-to Lando" estas la plej riĉe

Lúcia Marder / Karesema (2004-05-04):
Daŭrigo: Plej riĉe ilustrita, kompetenta, riĉenhava, kultura lernlibro, kiun mi enmane posedis. Pere de ĝi mi pligrandigis mian stokon de vortkonstruoj kaj mian parolkapablon. Dankon S-ro Boris Kolker.

Evandro Gouvêa (2008-02-07):
Vojaĝo en Esperanto-lando estas la nuntempa Fundamenta Krestomatio.

karimo (2008-12-05):
Kvankam mi estas komencanto, mi povas diri ke «Vojaĝo en Esperanto-lando» estas unu el la plej riĉenhavaj kaj interesaj libroj kiujn mi vidis. Mi pensas ke ĝi estas perfekta lernolibro; la elektitaj tekstoj, ekzercoj kaj la komentaro estas tre gravaj

Neuza B. Brienze (2009-03-10):
Vojaĝo en Esperanto-lando estas la plej mirinda, ĝojplena, instrua, amika, neforgesebla vojaĝo en lando de esperantistoj. Dankon, profesoro Boris Kolker, pro la oportuno vojaĝi en Esperanto-lando! Mi invitas ĉiujn: venu vojaĝi kun ni!

Miland Joshi (Britio) (2009-07-07):
Kiel la ĉefa altgrada lernolibro en la Esperanta mondo, "Vojaĝo" estos modelo por estontaj lernolibroj.


Via opinio pri Vojaĝo en Esperanto-lando