Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kolera afero
Titolo Kolera afero
 
Aŭtoro Ronald C. Gates 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 4.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntwerpen, 1993 
EldonintoFEL 
KlarigojMurdenigmo apud aŭstralia kampara universitato.
ISBN/ISSN9071205487 
Formato 88 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Valora, viva ĉiutageco de Bruce Crisp
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Nikolao Stepanov

Bona distrilo kaj memlernilo

Fonto: Monato
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/kafe.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)

Mi ĉiam opiniis, ke la plej bona rimedo por lerni lingvon estas legi krimromanojn. Kaj jen nia aŭstralia samideano Ronald Gates aperigas ĉe Flandra Esperanto-Ligo jam duan ĉi-specan verkon. Ĉi tiu romaneto daŭrigas la sinsekvon de krimrakontoj komencitan per La septaga murdenigmo, kaj baldaŭ sekvos tria: Morto de sciencisto.

La samaj ĉefrolantoj refoje kunlaboras por solvi murdon okazintan apud fikcia aŭstralia provinca universitato. Kiel kutime en la ĉi-specaj romanoj, sur la unua paĝo okazas enigma murdo kaj certe neniu ion vidis. Laŭ la leĝoj de l' ĝenro, polico havas nenian alkroĉaĵon kiel solvi la enigmon, nek povas identigi la viktimon kaj suspektas ĉiujn. La tumulto daŭras precize dum duono de l' libreto. Poste abunde aperas valoraj atestantoj, materiaj pruvoj, sagaca edzino de unu el la policanoj atentigas al li (kaj al la tuta policanaro) pri la ĉefa el ili kaj la enketado alproksimiĝas al sia fino.

Tamen, denove laŭ la leĝoj de l' ĝenro, nur sur la lasta paĝo oni subite ekscias, ke la ĉefa kulpulo estas tute alia persono. Normala krimromano. Tutcerte, la aŭtoro ne estas Dostojevskij aŭ Conan Doyle - mankas psikologio, ne tiom profunde desegnitaj estas la karakteroj de l' ĉefrolantoj. Puristoj povas trovi ĉe li kelkajn erarojn - ĉu lingvajn, ĉu faktajn. Sed ankaŭ tio povus esti pluso - ja spertaj instruistoj povas priparoli kaj klarigi al siaj lernantoj regulojn de pli ĝusta vortouzo, pri eraroj de polico/aŭtoro. Kompense tamen oni ekscias novajn fakajn terminojn: enketado, ricelado, kaŭcio, ks. La romaneto estas verkita en simpla, facila lingvo, en vigla, dinamika maniero. En Esperantujo aperis nova talenta krimromanisto, kies nova libro pliriĉigos nian literaturon.

 

Via opinio pri Kolera afero