Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › In Memoriam Dr. Kalocsay Kálmán
Titolo In Memoriam Dr. Kalocsay Kálmán
(1891-1976)
 
Aŭtoro Ada Csiszár 
KategorioBiografiaj / Kalocsay
Prezo 6.00 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapest, 1994 
EldonintoAmika Societo KK 
KlarigojHungarlingva. Prezento de la diversaj facetoj de K. K., kun multa dokumenta materialo kaj fotoj. Bibliografio de diverslingvaj artikoloj pri K. K. kaj E-lingva priskribo de lia neeldonita postlasaĵo.
Formato 100 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de D-ro Ladiszlao Dubrayszky

GRAVA VERKO PRI KALMAN KALOCSAY

Fonto: A. Cs: OMAGXE... 8-a vol.
Aldonita de Ada Csiszar (2004-04-11)

GRAVA VERKO PRI KÁLMÁN KALOCSAY

En la Postparolo oni legas:

"Enmaniĝante tiun ĉi libron, probable ne unu el vi bedaŭros, ke ĝi ne estas verkita en la internacia lingvo, en Esperanro. Ne bedaŭru! Pripensu: ĝis nun hungarlingve — escepte kelkajn artikolojn — aperis nenio pri Kalocsay, kaj ankaŭ ties sekvo, ke li estas multe pli konata kaj honorata eksterlande ol en la patrujo"

La libro IN MEMORIAM — laŭ strukturo estas kvazaŭ skeleto de la presopreta, 9OO p. OMAGXE, kiu enhavas 3200 bibliografiajn indikojn, 240 fotojn, rememorojn, intervjuojn, plumnomojn, poemojn, ktp.

Kvankam en 100 p. libro eblas nur skizi la riĉan vivovojon kaj verkaron de Kalocsay, tamen la aŭtoro sukcesis — kial ankaŭ ĝia subtitolo montras — el la naskiĝloko ĝis la Esperanta Parnaso trarigardi ĉi tiun itineron en la subaj ĉapitroj:

1. La deveno de Kálmán Kalocsay (Geneologia tabuleto; Nacia deveno).
2. La infanaj jaroj (Duonorfe).
3. La studentaj jaroj (Gimnaziano en Miskoc; Medicinstudento en soldata uniformo).
4. D-ro Kalocsay, la medicinisto (Inter infektaj malsanuloj; Scienca agado en la medicino).
5. Li montriĝis kiel hungarlingva poeto (Kelkaj el liaj hingarlingvaj poemoj).
6. Poeto de la Internacia Lingvo (Bibliografio).
7. Kalocsay Kálmán, la tradukisto (Listo de liaj tradukoj el la hungara kaj mondliteraturo).
8. La proza verkisto (La severa recenzanto; Poet-portretoj; Eseoj).
9. La lingvisto, grammatikisto Kalocsay (Listo de liaj lingvistikaj verkoj).
10.La redaktoro Kalocsay (Literatura Mondo; Budapeŝta Skolo).
11.En la Esperanto Movado (Li instruis, prelegis, organizis).
12.Kalocsay kaj la politiko (Homeco en la malhomeco).
13.Li vivis 84 jarojn.
14. Poetoj ne mortas (Pri liaj honorigoj postmortaj: Fondo de Internacia Societo por gardi lian memoron, starigo de kvar memortabuloj, du stratnomigoj, instalo de Kalocsay-memorĉambro kaj publika bronza busto en la naskigloko, ktp.

Esperantlingva postparolo, proponitaj artikoloj, kiuj donas pliajn informojn pri Kalocsay, listo de liaj postlasitaj verkoj kompletigas la volumon.

Ada Csiszár — kiel iom da tempo kunlaboranto de Kalocsay, kaj poste heredanto de lia arkivo kaj biblioteko kolektis, elminis kaj sukcese publikigis multajn faktojn kaj indikojn — inter ili ĝis nun nekonatajn — pri la vivovojo kaj verkaro de unu el la ĉefaj figuroj de la Esperanto-kulturo. Mi dubas, ke iu sciis ekzemple, ke en Kalocsay fluis sango: 9/16 hungara, 4/16 germana, 2/16 slovaka, 1/16 pola.

Kelkaj hungarlingvaj amaj poemoj de Kalocsay, mozaikoj el lia familia vivo kaj bonkvalitaj fotoj sukcese prezentas la ĉiutagan homon. Ankaŭ mi mem, kiu havis feliĉon plurfoje viziti lin kaj peti konsilon por mia jurscienca kompilaĵo, trovis multon en la libro, kiu kompletigis mian scion pri la figuro kaj riĉa verkaro de la vivanta kaj nemortanta klasikulo de Esperanto.

En la unika libro de Ada Csiszár plej impresis min du eroj: "Nyolcvannégy évet élt" (Li vivis 84 jarojn) kaj "A költők nem halnak meg" (Poetoj ne mortas). Tiuj eroj elradias ne nur ŝian plenan respekton al la geniulo, sed multe pli la senfinan amon de la disĉiplino.

Menciindas la bonproporcia ekspliko de la multflanka agado de Kalocsay. La redakto kaj la lingvaĵo de la libro, krom la plena kono de la temo, montras ankaŭ la ĵurnalistan rutinon de la aŭtoro.

Blukolora kovrilo, bela preso, bonkvalita papero kaj bindo, apenaŭ troveblaj sensignifaj preseraroj — jen eksteraĵo de la libro.

Estas malmultaj pri kiuj pro Esperanto-agado aperis libro nacilingve. D-ro Kalocsay apartenas al tiuj privilegiuloj.

D-ro Ladislao DUBRAVSZKY
Budapest, 1995.
En: A.Cs: OMAGXE 8-a. vol.

 

Opinioj pri In Memoriam Dr. Kalocsay Kálmán

Blazio Wacha (2007-09-11):
A. Ciszar resumas la rolon de Kalocsay en la priskribo de Esperanto:tion eble neniu ĝis nun sukcesis fari: kolekti, finverki kaj, fine publikigi.


Via opinio pri In Memoriam Dr. Kalocsay Kálmán