Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Floroj de l' krepusko, La
Titolo Floroj de l' krepusko, La
 
Aŭtoro Serĝo Elgo 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 12.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPrilly, 1995 
EldonintoLF-Koop 
KlarigojKrimromano: inspektoro Kramer enketas pri junaj teroristoj.
ISBN/ISSN3906595080 
Formato 168 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Floroj de l' krepusko, La" ne estas havebla!


Recenzo de Viktor Sapoĵnikov

Defio de nia epoko

Fonto: La Ondo de Esperanto. 1996. №3 (28)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-elgo.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)

Malgraŭ la poezia titolo, la libro de Serĝo Elgo temas pri tre serioza fenomeno, pri la terorismo, kiu ŝajnas esti la defio de nia epoko.

La aktuala temo bezonas pripenson, ankaŭ literaturan. Laŭ mi, la aŭtoro sukcesis. Jam la kovrilpaĝo plene laŭas la enhavon: la homo pensanta. Elgo sukcese evitis skemon, kies determina evoluo kondutus al banala moralismo. En la libro estas donata bonega dispozicio, kies ĉefa kerno estas ĝuste terorismo.

Okazis du murdoj. Unu eĉ ne politika, sed persona venĝo. Tamen ambaŭ aspektas kiel politikaj murdoj. Paŝon post paŝo la aŭtoro montras retrospektivon de tiu fenomeno, ĝian nunan ĝenadon kaj eblan perspektivon.

“Paŝon post paŝo” tute ne signifas tedan remaĉadon. Eĉ la filozofieskaj kaj politikaj disputoj de la protagonistoj akceptiĝas vivaj kaj viglaj, malgraŭ la eternaj diskut-temoj. Efektive, laŭ tezo de unu el la protagonistoj: ĝis kiam ekzistos malegaleco kaj mizero, ekzistos individuaj kaj kolektivaj protestoj.

Ni ne vivas en paradizo, sed tio tute ne signifas, ke protestoj devas esti nepre sangaj, — obĵetis la dua. La tria pacigas ilin per tezo pri iom-post-ioma plibonigo de la homa specio mem.

Pensiga libro. Persone min ĝi eĉ provokis apologii terorismon. Ĉar ĝi ne morgaŭ malaperos, ĝi devas esti almenaŭ difinita. La nuna oftega uzado de la vorto rajtigas trakti invadon de loloj sur kulturatan bedon kiel arogan terorismon. Aperas minaco de satmorto.

Iu ajn minaco en klasika lingvouzo signifas ĉantaĝon. Do ĝi restu ĉantaĝo, eĉ kiam psikopato minacas eksplodigi aviadilon kun la pasaĝeroj. Terura ago, jes. Sed ne terorista.

La terorismo ŝajnas esti pago pro nia hipokriteco. La vorto “milito” iĝas eksmoda, kaj pro tio oni preferas diri pri “terorista agado” anstataŭ klasikaj makio, civila milito, religia milito k.a.

La milito havas sian logikon; ĝi estas multaspekta. Reciproka bombardado kaj buĉado estas nur la plej videblaj, sed ne solaj. Militas ja sistemoj, pli aŭ malpli bone strukturitaj unuoj.

Ĝuste tio permesas militi diversmaniere. Ekzemple: perturbi monsistemon, lingvon, kulturon, kredon, agrikulturon k.t.p. Perturbi (saboti) iamaniere, ne nepre eksplodigante bombojn. Iu ajn perturbo (saboto) estas terorista ago, sed ne iu ajn minaco aŭ kapto de garantiuloj. La samo validas ankaŭ, se persono aŭ aro de personoj intencas perturbi sistemon, eĉ se ili mem troviĝas en ĝi.

Ŝajnas, ke la homaro tre frue kondamnis kaj “malpermesis” militon. Pro tio ĝi iĝis nur pli ruza kaj perversa. Iu “militologio-aŭ-nomio” promesas multe pli bone klarigi la fenomenon de l' terorismo, ol simpla kondamno de l' milito.

Sed neniu parolas pri terorismo, kiam kontrabanditaj varoj minacas ruinigi iun mastrumfakon en iu ŝtato. Oni babilas pri ordinaraj deliktoj, sed ne pri la intenca komerca milito, kun subaĉetoj, kun totala koruptado ekde limgardisto ĝis ministro.

Ne, mi ne polemikas kun la aŭtoro kaj ne riproĉas lin pro mallarĝigo de l' nocio. Tute ne. Mi nur sekvis lian inviton pensi plu. Finfine, la bona libro devas pensigi, sed ne trankviligi, ĉu ne?

 

Via opinio pri Floroj de l' krepusko, La