Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Leteroj el mia muelejo
Titolo Leteroj el mia muelejo
Kvar elektitaj pecoj
 
Aŭtoro Alphonse Daudet 
KategorioProzo tradukita / rakontoj
Prezo 8.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAscoli Piceno, 1996 
EldonintoGabrielli 
Tradukisto, lingvoW.T. Oeste / El la franca
Formato 41 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten JOHANSSON

Leteroj el mia muelejo

Reta ligilo al la originalo: http://www.angelfire.com/ok/stenjo/rec/letermuelejrec.html
Aldonita de Sten JOHANSSON (2004-08-06)

La originalo de Leteroj el mia muelejo aperis en 1866, kiam la aŭtoro Alphonse Daudet havis 26 jarojn, kaj ĝi tuj famigis lin. Estas facile ŝati tiujn simplajn, ĉarmajn rakontojn, kiuj prezentas homojn, bestojn, pejzaĝon de suda Francio, sed esence la humanisman spiriton de sia aŭtoro.

La esperantigo enhavas nur kvar elektitajn rakontojn el la originalo. La traduka filozofio de Oeste bedaŭrinde estas iom bizara. Li tradukas "fidele" la vortojn, ne la enhavon. Preskaŭ ĉiu unuopa franca vorto aperas facile rekonebla kiel unu esperanta vorto. Ĉar la rakonta stilo de Daŭdet ĝenerale estas simpla, tiu metodo ofte funkcias surprize bone. Sed la dialogo fariĝas peza, kaj fojfoje oni renkontas verajn strangaĵojn. "Li estas rigardinta min momenton per sia ronda okulo, poste, tute konfuzita, ne rekoni min, li estas ekfarinta: 'Huu! Hu!' kaj penskuinta siajn flugilojn polvogrizajn; - tiuj diabloj de pensuloj! tio ne brosas sin iam..." Se oni retradukas ĉiun vorton francen, ili sendube akiras sencon por homo, kiu iom komprenas tiun lingvon. Sed tiu ja ne bezonas la esperantigon! Aliflanke, provu la suban frazon: "La Sémillante devas esti perdinta sian direktilon dum la mateno; ĉar ne ekzistas brumo, kiu daŭradus, sen haverio, neniam la kapitano estus platiĝinta ĉikontraŭ." Vera nebulo!

Eĉ komika estas la maŝina sistemeco, per kiu Oeste redonas pasintajn tempo-formojn de la franca. Imparfait ĉiam per -is: "le loup les mangeait" = "la lupo manĝis ilin". Passé simple ĉiam same per -is: "le loup (...) la mangea" = "la lupo (...) manĝis ŝin". Sed passé composé ĉiam per estas -inta: "le loup l'a mangée" = la lupo estas manĝinta ŝin. Ĉar la lasta formo troviĝas ĉefe en dialogo, la originala simpleco de tiu dialogo aperas traduke kiel peza komplikeco. Stranga koncepto de tradukado!

 

Via opinio pri Leteroj el mia muelejo