Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Trans la seĝo
Titolo Trans la seĝo
Kvardek noveloj elektitaj
 
Aŭtoro Miklós Tóth-Máthé 
KategorioProzo tradukita / rakontoj
Prezo 7.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDebrecen, 1997 
EldonintoMéliusz 
KlarigojSeriozaj kaj satiraj verkoj.
Tradukisto, lingvoT. Papp / El la hungara
ISBN/ISSN9638574119 
Formato 184 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten JOHANSSON

Frandaĵo koninda

Reta ligilo al la originalo: http://www.angelfire.com/ok/stenjo/rec/transsegrec.html
Aldonita de Sten JOHANSSON (2004-08-06)

Miklós TÓTH-MÁTHÉ estas hungara verkisto, eksa aktoro, kies ĝis nun dek ok titoloj enhavas novelojn, dramojn kaj romanojn. En Trans la seĝo oni trovas kvardek elektitajn novelojn en esperanta traduko. La volumo montras, ke tiu ĉi aŭtoro tre meritas esti pli vaste konata ol ĝis nun.

La novelaro dividiĝas en tri partojn. La unua enhavas novelojn, kiuj prezentas biblian aŭ klasikan temon. Ne temas ĝuste pri parafrazoj aŭ interpretoj, sed simple pri disvolvo de la origina rakonto en novela formo kaj kun psikologia komprenenemo.

La meza parto, kiu ampleksas duonon de la volumo, prezentas la plej valorajn novelojn. Per tre persona stilo, satira, humure serioza, iufoje nigre amara, alifoje pripensinde ridiga, Tóth-Máthé rakontas al ni verojn pri ni mem kaj niaj homaj interrilatoj. Pluraj el tiuj rakontoj estas etaj juveloj, kaj la samo validas pri tri belaj biografiaj krokizoj pri proksimaj familianoj de la aŭtoro, ekzemple tiu pri mortinta fratino, el kie oni ĉerpis la titolon de tiu ĉi kolekto. Interese estas sperti la hejman medion de hungaraj kalvinanoj. La nuno kaj pasinteco de diverskarakteraj homoj en Hungario estas pentrata per senrespekta, foje akra kaj tamen amoplena peniko.

En la tria kaj lasta parto daŭras la satiro, sed jam kun pli malprofunda humuro. La plej bonaj el tiuj noveletoj estas tre ĉarmaj kaj amuzaj, dum kelkaj estas pli neglektindaj. Bonan rideton vekis ekzemple Literaturo - laŭ recepto, pri doktoro kiu sanigas per beletro.

La lingvaĵo de la traduko estas grandparte bona. Nur malofte iomete ĝenas strangaĵo, kiel ekz. la ripetita uzo de duobla demandvorto (ĉu kiel, ĉu kial). Mi dankas al la tradukinto kaj eldonejo, kiuj per tiu ĉi volumo prezentas frandaĵon alie ne troveblan en mia lando.

 

Via opinio pri Trans la seĝo