Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Eraro
Titolo Eraro
 
Aŭtoro Stig Jacobson 
KategorioProzo originala
Prezo 4.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSkövde, 1998 
EldonintoAl-fab-et-o 
KlarigojDek rakontoj.
Formato 52 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aŭtoroj el kvar generacioj de Yenovk Lazian
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Don Harlow

Recenzo

Fonto: http://www.harlows.org/don/reviews/eraro.php
Aldonita de AG (2004-10-11)

10 mallongaj, facile legeblaj, nekutimaj kaj ĝenerale interesvekaj noveloj de sveda verkisto- esperantisto.

“Nokto en policejo” prezentas al ni arestitan senhejmulon, kiu kolektas nekutimajn lignerojn. “La korktirilo” estas religia historio de tiu tre utila ilo. “Sincere via …” esploras la dialektikon inter vereco kaj ĝentileco. “La runŝtono” estas stranga sed iel familiara eltrovaĵo en la sveda arbaro. “Tramveturas la sorto” montras la vivefikojn de momenta, neantaŭpripensita delikto. “Gloris” estas tute nekutima kurĉevalo, kiun aĉetas tute nebona posedanto. En “La teko” malkuraĝa homo portas sian tekon en senhejmecon kaj morton, post kio kuraĝa homo portas ĝin el senhejmeco al gloro. “De torto al kreto” montras, ke ĉiu knabo havas ian utilan kapablon. En “Reveni por foriri” migrantan bicikliston regalas kampara maljunulino per tute nekutima vivrakonto. Kaj “Kukola valso” montras la potencon de muziko.

La titolo, laŭ la verkinto, ne venas el la radiko “erar’” sed el la sufiksoj “-er-” kaj “-ar-“.

 

Via opinio pri Eraro