Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Distre-libere
Titolo Distre-libere
 
Aŭtoro Carmel Mallia 
KategorioPoezio originala
Prezo 5.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroValletta, 2005 
EldonintoMES 
KlarigojPoemoj verkitaj post la apero de la antaŭa poemaro "Marionetoj".
ISBN/ISSN9993264458 
Formato 66 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Malfrua starto, sed bona progreso

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2006 / 6
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-malta3.htm
Aldonita de Valentin Melnikov (2011-02-28)

Mallia, Carmel. Distre-libere: Poemaro. – Valletta: Malta Esperanto-Societo, 2005. – 66 + 6 pĝ., il.

Mia recenzo pri du unuaj poemaroj de Carmel Mallia, aperinta en LOdE 2002:6, estis sufiĉe severa. Tamen tio ne malkuraĝigis la aŭtoron, kaj lia nova poemaro – Distre-libere – trafis por recenzo denove al mi. Des pli interese estas kompari, kiom progresis lia verkado.

Denove kurtaj poemetoj, preskaŭ ĉiuj – ne pli ol unupaĝaj. Kelkaj klasikformaj, plejparto – "liberaj". Laŭ temo kaj enhavo distingeblas poemoj "programaj" (Verki, pĝ.8), kie la aŭtoro pravigas aperon de siaj poemoj – ion similan ni legis ĉe ĉiu meznivela poeto; simple tede banalaj (Kiu, pĝ.9) aŭ eĉ komplete sensencaj (Trae, pĝ.21; "Ĉu ĉio salogustas?", pĝ.32; "Koŝmare silentas libro", pĝ.33). Kelkaj pecoj estas simple proza (eĉ se skribita per ŝiritaj linioj) rakonto pri iu observita bagatela okazo (Tri olduloj, pĝ.18), do balasto.

Aliflanke, endas rimarki plej sukcesajn poemojn kiel Karnavalo, pĝ.27. Tute novaj por la aŭtoro estas japaneskoj (en la antaŭa recenzo mi prognozis aperon de io tia): 50 hajkoj kaj 50 tankaoj, ĉiuj laŭ rigora klasika skemo, eĉ rimitaj, kio troveblas nur en Esperanto. La tankao #45 (pĝ.58) estas bona preteksto por mediti; tamen plejparte la senco estas profunde kaŝita – kelkloke eĉ ĝis plena malapero.

Ĉeestas kelkaj ĝenaj eraroj: "min grasiĝi" (pĝ.6), "kiu kirkligis la kaldron' de l' tempo" (pĝ.25), fuŝrimoj kiel "dialog'-monolog'" (pĝ.7); miskompostaĵoj: "ni marsu kune" (pĝ.7), palpebrunu (pĝ.9), entrejnas (pĝ.13), kliel (pĝ.29). Sur pĝ.10 menciitas kaj muso kaj muŝo, laŭ kunteksto ne eblas kompreni, pri kio reale temas. "Deeca" (pĝ.33) – ĉu deca, dieca aŭ ideeca? Kaj mi tute ne komprenis, kio estas "nido" (pĝ.36). Senteblas la aŭtora inklino al ekzotikaj vortoj: diskursoj, vrako, kalmo, norio, persieno... mi devis retrovi kaj senpolvigi mian vortaron, nostalgiante pri la almanako Sezonoj...

Tamen jen apudas ankaŭ vere bonaj trovaĵoj, interesaj vortoj: laŭmarŝi, elnenie; sukplenaj esprimoj: "ĉu viaj okuloj krevdoloras?" (pĝ.9), kolonoj ŝultrantaj arkojn (pĝ.10), ho ne krokodilu el la ĉielo / vi, kiu laŭdire ne povas / malscipovi eĉ Esperanton (pĝ.15), "fontanoplumo en mano de poeto" (pĝ.43). Jen aperas preskaŭ preta proverbo: necesas vitamino / eĉ al hinda diino (pĝ.57). Kelkloke la vortoj estas tiom freŝaj kaj trafaj, formas tiom koheran bildon, ke eĉ ne estas senco citi apartajn pecojn: Araneaĵo (pĝ.11), "Sur nian tombaron" (pĝ.17).

Do endas diri, ke Carmel Mallia rimarkinde progresis en sia verkado kaj bedaŭri, ke li ne komencis verki multe pli frue. Ni esperu, ke la progreso daŭros plu.

Denove la poemojn akompanas strangegaj desegnaĵoj – sed nun jam klaras, ke ili ilustras certajn poemfragmentojn, kvankam sen alpresita teksto oni povus ne diveni.

La preskvalito ĝenerale bonas, kvankam minuskla "i" tro similas al "l". Entute la libreto aspektas ne malpli bone ol tiuj aperintaj en konataj solidaj eldonejoj.

 

Via opinio pri Distre-libere