Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Samideanoj
Titolo Samideanoj
Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj
 
Aŭtoro 21 aŭtoroj 
KategorioLegolibroj
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroKaliningrado, 2006 
EldonintoSezonoj 
Klarigoj27 prozaj tekstoj jam aperintaj en aliaj eldonaĵoj.
KontribuantojKompilis kaj redaktis Aleksander Korĵenkov 
Formato 80 paĝoj, 20 cm 
RecenzojMildaj, bontonaj kaj amuzaj de Paul Gubbins
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Carlo Minnaja

Samideanoj

Fonto: Beletra Almanako
Aldonita de Carlo Minnaja (2018-10-03)

SAMIDEANOJ
(mi anas al tute malsamaj ideoj)

Eble maljunuloj ne plu kapablas ridi; eble ili jam aŭdis aŭ legis ĉiujn spritaĵojn dum la multaj jaroj de sia larĝparte forruliĝinta vivotempo. Eble mi iĝis acide malbonhumora. Eble mi trafis al la nun pritraktota libreto dum streĉa horo (ĉar ja nur kelkdeko da minutoj sufiĉas pro ĝin ellegi). Eble mi baraktis en la serĉado de okulvitroj, kiujn mi estis lasinta en alia ĉambro (kial mi lasas ilin ĉiam en alia ĉambro? Sufiĉus elekti la alian ĉambron por legi, anstataŭ ol por lasi tie la okulvitrojn). Eble sonoris la telefono, kiun mi ne aŭdis (ĉar mi jam estas, krom misvida, ankaŭ misaŭda), kaj iu familiano kriis: “Ĉu vi ne respondas? Certe estas esperantisto kiu deziras vin!” Eble mia cerbo ekfumis kiam mi rigardis la komputilan ekranon, sur kiu disruliĝis lavango da alvenintaj mesaĝoj, el kiuj plejmulto estas spamaj, aliaj estas spasmaj, aliaj estas entuziasmaj kaj sarkasmaj, la plejmulto pleonasmaj. La negranda parto, kiun mi ne tuj forviŝas, kutime petas/postulas/volas ke mi faru ion, tuj, tuje, tujege, ne morgaŭ sed jam hodiaŭ, prefere eĉ hieraŭ: “Kara, ĉu vi ne bonvolas verki artikoleton pri la lernejaj eksperimentoj pruvantaj la didaktikan efikecon de Esperanto? Ho, ja multaj povus fari, sed certe vi plej bone! Ĉu vi ne povus legi mian tricent-tridek-tri-paĝan manuskripton kaj eventuale ĝustigi ĝian lingvaĵon? Vi certe tute rapide tion kapablas fari! Kaj ĉu vi ne bonvolas (proprakoste, kompreneble) flugi al la Norda Poluso por tie ĉeesti gravegan seancon de la Arkta Parlamento pri multlingvismo? Ne gravas kompetenteco, ankaŭ la aliaj partoprenontoj ne havas, sed via ĉeesto montrus, ke esperantlingvanoj interesiĝas pri multlingvismo! Kaj ĉu vere via samideana koro aŭdacus rifuzi inviton veni (proprakoste kaj propratempe, kompreneble) kaj prelegi pri lernejaj sistemoj, libroj, literaturo ĉe nia klubvespero je kelkcentkilometra distanco? Ni farus grandan propagandon pri via veno kaj ni certe sukcesos kolekti dekkelkon da oscedantoj (diskretaj, kun la mano antaŭ la buŝo…), ja la prelegejo estas liliputa, tiel ĝi ŝajnos plenplena, kaj tio efikos ĉe la neĉeestontaj ĵurnalistoj, kiuj diligente raportos pri la neĉeestita evento. Kaj ĉu vi povus sendi dankleteron al tiu ĵurnalisto, kiu fine, post plursemajna martelado fare de nenionfara (tamen tionfara) samideano, por eskapi de la martelanto fine publikigs kelkvortan sciigon pri la fakto, ke ekzistas de cent jaroj ĵuskreita internacia lingvo nomata Esperanto, kaj ke kelkaj entuziasmuloj eĉ sukcesas interkompreniĝi per ĝi sen interpretistoj? (evidente interpretistoj kutime nepras inter samlingvanoj…).”

Aŭ eble sur la komputila ekrano aperas anonco pri nova listo, al kiu tuj enskribiĝu tiuj, kiuj enuis pri la diskutoj en alia listo, ili ja absolute kaj plene rajtu tediĝi dufoje; aŭ eble pompaj kaj plumpaj akademianoj harfende, harsekce, hardissplite, har-erige (kaj ne malofte eĉ erarige) diskutas (kaj dis-skutas), disputas (kaj dis-sputas) pri lingvaj problemoj solvitaj jam en la Dua libro.

Nu, la leganto jam divenis, ke mi ne estas en ekstaza momento por ekzegezi libron, tial li indulgos min, se mi ne sukcesis ridi je la legado de Samideanoj, kies subtitolo estas Satiroj kaj humoraĵoj pri Esperanto kaj esperantistoj. Mi certe ne kulpigas la kompilinton, Aleksander Korĵenkov: li klopodis kunmeti etan antologion de spritintencaj (aŭ spritatencaj) rakontoj, dudek sep de dudek unu aŭtoroj: entute 78 paĝoj inkluzivantaj notojn pri la menciitaj faktoj kaj pri la aŭtoroj. Laŭdinda tia kolekto, kiu estas jam kribro el pli longa origina listo de kvindek rakontoj, kaj certe alian antologieton samnivelan oni estus povinta kompili laŭ la samaj kriterioj. Laŭdindaj estas la kunkribrintoj, Sten Johansson kaj Valentin Melnikov. Sed eble, krom mia konstanta plendemo, kulpas nia popolo: ĝi ne prezentas ion aparte komikan, almenaŭ laŭ mia nuna nigra (tamen ne Schwartz-a) ridpunkto.

Laŭ la eldona vidpunkto, Samideanoj estas la dua libro el la serio Legu kaj lernu, kies unua volumo estis Vivo kaj morto de Wiederboren (1998), enhavanta dek du humurajn rakontojn. Pro la granda sukceso de tiu volumo la eldonejo Sezonoj pluas per dua libreto.
Ŝajne la samideanoj (termino kreita de Louis de Beaufront, kaj do jam pro tio anateminda) havas nur tre malmultajn komunajn trajtojn, kiuj povas esti konsiderataj ĝiaj apartaĵoj: Unu, sendube la ĉefa, estas la interesiĝo psikoza pri la lingvo, la klopodo ĝin plibonigi, la interna nekonfesata konscio (aŭ nur supozo? aŭ nur espero?), ke, ĉar ĝi naskiĝis sen popolo, ĝi ĉiam restas en la komenca stadio, kiam ĉiu ajn povas, eĉ rajtas, ĝin modifi. La movadaj frutempuloj trovis ridinda la originalan uzadon (neniam uzatan) de longegaj kunmetitaj vortoj: en lingvoj, kiuj tiun sintaksan eblon havas, ne estas celo de rido eksternormala ekspluatado de tiu potencialo. Sed, kompreneble, oni devas memori pri mezuro en laboro kaj plezuro (Proverbaro, n. 1509).

La dua karakterizo ŝajnas esti la varba manio, eĉ paroksismo. Edzinon, amikojn la celkonscia samideano klopodas konvinki pri la utileco de la lingvo: ke tio estis sendube trajto de la unua generacio de esperantistoj, tio certas; ke, legate nun, tiuj karikaturoj ankoraŭ freŝe kaj ridige efikas, estas dubinde. Plurjara kongresa praktikado atestas ke edzinojn oni prefere ne varbu (eventuale dumkongrese oni ilin provizore kokras, nur dum semajno, kompreneble); kaj pri la amikoj, nu gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem (Proverbaro, n.648).

Kiu jam multe legis de Raymond Schwartz malfacile ankoraŭ ridetas je lia Prozo ridetanta, el kiu unu rakonteto estas ĉerpita; eble mi estas jam for de liaj kabaretaĵoj por ankoraŭ pozitive spekti kiel departera aŭskultanto al alia rakonteto el La ĝoja podio. Certe Schwartz podiis, parodiis, piloriis, pasiis, poeziis, profesiis, raciis, disradiis, rapsodiis, redakciis, reviziis, revoluciis… (venis fino al mia latino, Proverbaro, n. 2535; pli ĝuste: venis fino al mia Rimvortaro). La libreto estas do bona dokumento, pri kiel oni ridis je la fruaj tempoj de la pasinta jarcento, aŭ dum la flora sezono inter la du militoj. Do, eĉ se nur pro tiu kaŭzo, Samideanoj estas atentinda.

Por ridi necesas du protagonistoj: la ridanto kaj la priridato. Ĉe legado de Samideanoj eminentas nur la dua figuro. Mi ne neas, ke du-tri rakontoj efektive movas la lipon al humura grimaco: tiu de Ŝtimec elstaras, tiu de Steele same, tiu de Liven Dek estas vere originala. Aliaj ŝajnas al mi ĉefe rezultoj de bonvolemaj malsepultadoj, kiujn oni certe honoru pro ilia historia valoro: Lejzerowicz en sia El la “Verda Biblio” kaj Babiladoj kun Horaco Serĉer (Literatura Mondo, 1935) pentris iujn vinjetajn samideanajn figurojn, kaj prave la kompilinto Korĵenkov reproponas al ni ĉi tiun politike alegorian aŭtoron, kiu siatempe estis kaŝe-humure, tra nigra ironio, avertinta pri la riskoj de la nazia reĝimo (Lejzerowicz post du jaroj en la Varsovia geto malaperis en la hororo de Treblinka). Alia tipo de ŝerco (ĉu plu aktuala?) estis la parodiigo de la personaj nomoj, en kiu Lejzerowicz estis majstro; sed liaj aludoj al la tiuepoka movado, kun nomoj kaj kvalifikoj, karakterizoj kaj mokindaĵoj aspektas plataj hodiaŭ, kiam neniu plu memoras, bedaŭrinde, kiuj estis Kreuz, Jakob, Jung, Bleier, Ĉefeĉ. La tiutempa leganto ridis, kiel li ridis ĉe legado de la ŝvarca La Pirato, sed la nuna ne trovas la kulturajn apogpunktojn por ĝui same intense.

La Ondo de Esperanto en sia unua aperperiodo (1909-1917) konatigis al ni Czesław Kozłowski, polan verkiston, tradukiston kaj redaktoron, kiu tute junaĝe verkis rakontojn kaj aperigis originalajn poemojn (Petaloj, 1912). El ĉi lastaj oni trovas du en Esperanta Antologio, montrantajn mornon kaj solecon. Do oportuna estas lia revivigo kiel naiva humuristo, ankaŭ ĉar post la unua mondmilito li ne plu agis en la Esperanta kulturo: certe la nuna generacio ne konas lin.

Eble plian satiron oni estus povinta atendi el aŭtoroj malpli antikvaj. Baghy jam estas konata tra siaj Verdaj donkiĥotoj, Forge same tra sia La verda raketo, kaj io iom pli amuza estis ne malfacile ĉerpebla el ĉi du verkoj. Sed se oni volas prezenti fakte nur unu-du-paĝajn prozaĵojn, estas malfacile trovi tiom mallongan humuraĵon eĉ en ĉi tiuj longe glorataj aŭtoroj. La verketo utilas do ankaŭ por memorigi la leganton, ke ekzistas plenaj libroj, kiuj portretas tra epizodoj la esperantistan vivon, jen la grupan, jen la kongresan, jen la disputan (ho, kiom malpacas inter si la pacaj batalantoj!). Pli ol duono de la libreto estas de aŭtoroj de la lasta duonjarcento. La tipa (aŭ originala) esperantisto tie portretata aspektas jam alie ol antaŭ la dua mondmilito: ambicia, tiel ke li tuj poetas, ekspluatema, tiel ke Pasporta Servo lin altiras pli ol lingvaj diskutoj, sinaplaŭda (nu, kiu ne ŝatas aplaŭdojn?). Ankaŭ la dua parto tuŝas personojn konatajn hodiaŭ, kaj nekonotajn morgaŭ, do ridu tuj, ĉar kiu volas, gaju ĝue / pri l’ morgaŭ’ ne certas saĝo. (Laŭrenco Medici, tr. Kalocsay; se vi ne konas la poeziaĵon, aĉetu la Italan antologion, la stoko stakas jam dudek jarojn, kaj ankoraŭ ne elvendiĝis…).

Estus troo aserti, ke tra malpli ol trideko da humuraĵoj oni povas rekonstrui ian evoluon de la komikeco proponata de nia samideaneca mondeto; tamen, se vere oni volus esplori tiun kampon (ĉu tasko por la Literatura Sekcio de la Akademio?) kelkajn elementojn en Samideanoj oni ja trovus, do eĉ se oni formetas la libron senride, oni ne ĝin legis senutile.

Carlo Minnaja

 

Opinioj pri Samideanoj

Ilja (2018-10-29):
Multaj rakontetoj el la libro estas interesaj, amuzaj kaj spritaj. La kelkajn mi trovis tedaj. La lingvaĵo estas sufiĉe simpla. Se vi volas amuziĝi kaj legi esperantan humuron, do legu tiun ĉi libron.


Via opinio pri Samideanoj