Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ikaro ne sonĝis
Titolo Ikaro ne sonĝis
Kial aviadiloj flugas
 
Aŭtoro Gilbert R. Ledon 
KategorioScienco kaj tekniko / diversaj
Prezo 3.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaros.l., 1999 
EldonintoGilbert R. Ledon 
KlarigojPri aviado, historie kaj mekanike.
Formato 27 paĝoj, 23 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Ikaro ne sonĝis" ne estas havebla!


Recenzo de Valentin Melnikov

Recenzo

Fonto: "Heroldo de Esperanto", n-ro 3 (1998), 11 feb – 3 mar 2001, p. 3
Aldonita de Valentin Melnikov (2020-07-11)

Per tute simpla kaj natura lingvo la aŭtoro rakontas pri sia infana revo, kiu iĝis pasio de la tuta vivo: flugi kiel birdoj.
El la konciza, sed informriĉa kaj bonege ilustrita broŝureto ni ekscias pri historio (antikvaj mitoj, projekto de Leonardo, unuaj aerbalonoj, unuaj avioj); pri bazoj de aerodinamiko (la subtitolo "kial aviadiloj flugas" ne trompas nian atendon); pri konsisto de aviadilo; pri bazoj de meteologio. Lastajn paĝojn okupas rememoroj de la aŭtoro pri siaj flugaventuroj, ofte vivriskaj.
La aŭtoro ne nur sincere amas la aviadon kaj multegon scias pri ĝi – li ankaŭ scipovas rakonti kaj klarigi ĉion tiel, ke komencinte legadon, vi ne sukcesos paŭzi. Ĉio legiĝas per unu spiro...
Do, iom modifinte la faman frazon, mi povas diri: Fine mi komprenis la aviadon!, kaj sincere rekomendas tiun interesegan libreton al ĉiuj, sendepende de aĝo kaj klero.
Bonvolu pardoni, ke la recenzo estas tiom kurta. Tiun ĉi libreton indas ne recenzi, sed legi...

 

Via opinio pri Ikaro ne sonĝis