Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Modernaj Robinzonoj
Titolo Modernaj Robinzonoj
En la siberia praarbaro
 
Aŭtoro Teodoro Schwartz 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBerkeley, 1999 (2-a, redaktita eldono) 
EldonintoBero 
KlarigojKiel la fondonto de Literatura Mondo eskapis el rusa militkaptiteco.
KontribuantojEnkonduko de H. Tonkin 
ISBN/ISSN1882251245 
Formato 9+47 paĝoj, 22 cm 
Karakterizoj Kun mapo 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Petro Braŭn

Titana migrado

Fonto: Esperanto, 2001
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/robinzonrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Dum mi antaŭeniris en la legado de Modernaj Robinzonoj, mi komencis kompreni kial oni decidis revivigi ĉi verkon (de 1923) per freŝa eldono (7999), tiel savante ĝin el la mansardoj kaj forgesejoj de l' mondo. Temas pri dokumento fakte streĉe interesa, en kies viglan fluon oni povas sin mergi sen la limigo de anakronisma sento.

Jen libro por tiu kiu brakseĝe deziras iom gustumi naturmondon: grandan, tutsovaĝan. Kaj certe temas pri volumo kiun ajna amanto de aventuroj emos frandi.

Modernaj Robinzonoj estas la vera historio de la titana migrado de internacia (ĉefe aŭstro-hungara) grupo de militkaptitoj. Ili traserĉas la vojon hejmen tra la siberia praarbaro baldaŭ post la unua mondmilito.

Nepra avantaĝo de ĉi eldono estas la 9paĝa enkonduko de Humphrey Tonkin. La nomo Tonkin ja funkcias kvazaŭ garantio de kvalito kaj erudicio. Ĉi tie la iama rektoro de la Universitato de Hartford neniom desaponras nin. Zorgdetale kaj surbaze de multa esploro li donas informojn pri la epoko, pri la kompleksa, vivdanĝerega situacio de la militkaptitoj, kaj pri la aŭtoro Teodoro Schwartz mem. Fakte temas pri enkonduko modela: bonstila, informriĉa kaj solida.

En la enkonduko ni ekscias ke Schwartz estis ano de grava grupo: tiu ankaŭ de Baghy kaj Kalocsay. La 47 paĝoj de Modernaj Robinzonoj spegulas ĉefe personan spertaron. Tonkin ankaŭ aludas la historion de la idoj de Schwartz, tutsukcese transplantitaj en Usonon. Verŝajne tio egale estus tre interesa esplorkampo, kiel priatestas la ekzisto de la libro Soros on Soros. Temas tamen pri alia, transmara, kaj anglalingva ĉapitro en la historio de la elstara hungara familio.
~Red.: Vidu okt., p. 173.J

Ekzaktaj geografiaj konoj certe ne necesas por sekvi la aŭtorajn aventurojn. Tamen librofine de la nuna eldono oni trovos mapon havigitan de Tonkin, por tiu kiu interesiĝas pri tiaj detaloj.

La plezuro de la teksto de Schwartz devenas ĉefe el la priskriboj de homoj en lim-situacioj, certe ne plezuraj siatempe.

Tiajn situaciojn estigas ne nur diversaj neamikaj homgrupoj, sed ankaŭ la vasta, kruda kaj kruela ĉirkaŭo

natura. En la grupo estas homoj

jam spertintaj verajn ekstremojn de stato kaj konduto. Kiel raportas la aŭstro Sepi: "Kion ni estus povintaj fari por la malfeliĉa kamarado? Ankaŭ ni estis malsataj kaj ... nu, ni manĝis lin. Dum la manĝo ni parolis multe pri lia kaj nia malbenita sorto" (p. 18).

Sed tamen, la arbaro kiu devigas foje al tiu malhomeco ankaŭ posedas dum mallonga periodo imponan belecon, kiel raportas Schwartz mem: "Ĉie arboj, arbegoj, arbetoj en ĉiuj nuancoj de 1' verda koloro. La potencan vivkapablon de la naturo montris la titanaj arboj, kiuj jam de centoj da jaroj vivas kaj kreskas tie ĉi". (p. 29).

Por mi, loĝanto de la ebena kaj varmega Teksasa Sudo, estas ekzote refreŝige legi pri la fora, arboplena kaj ofte malvartnega Siberio. Sed certe Modernaj Robinzonoj estas, malgraŭ sia mallongo, verko kiu povos plaĉi al homoj el tre diversaj geografiaj kaj kulturaj fonoj. Denove la ĉefa postulo: amo al la naturo kaj al la aventuro.

 

Opinioj pri Modernaj Robinzonoj

Stanislavo Belov (Tjumeno, Rusio) (2010-01-03):
La atentokapta libro pri unu el epizodoj de la Rusia enlanda milito. La aŭtoro malmulte skribas pri politiko, donante pli multe da spaco por propraj travivaĵoj kaj aventuroj. Mi, kiel historiisto, ne trovis ĉi tie iujn ajn krudajn erarojn aŭ legendojn


Via opinio pri Modernaj Robinzonoj