Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kio estas demokratio?
Titolo Kio estas demokratio?
80 demandoj kaj respondoj
 
AŭtoroDavid Beetham, Kevin Boyle
KategorioPolitiko
Prezo 7.50 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 2000 
EldonintoUEA 
KlarigojFacile komprenebla manlibro pri la esenco, celoj kaj praktika funkciado de demokratio, verkita laŭ komisio de Unesko.
KontribuantojKun desegnaĵoj de Plantu 
Tradukisto, lingvoG. Sutton / El la angla
ISBN/ISSN9290170662 
Formato 143 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Alen Kris

Sistemo de kompromisoj

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2000: №10 (72)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-demo.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-16)

La libro de Beetham kaj Boyle estas laŭforme tipa informilo pri donita temo kaj laŭteme — anatomia studo de socia organismo en krizo. Ja oni ne povas kontesti, ke nia civilizo travivas malfacilan tempon. La transformoj en Orienta Eŭropo ne multe ŝanĝas la situacion: la novaj demokratioj reproduktas la oldajn, ofte en la formo de parodio. Evidentas ke enorme kreskinta materia neegalo inter la homoj paralizas la meĥanismojn de la popola rego kaj la modernaj teĥnikaj rimedoj de la ŝtato renversas la ekvilibron inter la regantoj kaj regatoj. La aŭtoroj de la libro ne ignoras la simptomojn de la malsanoj nek la kaŭzojn de l' infekto de la hodiaŭaj demokratiaj organismoj, sole — mi havas impreson — ili ne trovas tion tro serioza patologio, sed io simila al nazkataro.

Beetham kaj Boyle logike komencas la verkon per difino de la demokratio, kiun mi aprezas perfekta. En multaj belaj epizodoj ili aldonas tre signifajn nuancojn kiuj malkovras fundamentajn valorojn de la demokratio. Tiel ni certiĝas ke la popolrego laŭdifine ne estas la rego de plimulto, ke la plimulto devas respekti individuan aŭ grupan rajton, ke ekzistas sufiĉa motivo por rompi leĝon defendante ”gravan principon aŭ esencan intereson", ke, ĝenerale, la unuagradaj garantioj por la unuopo ne kontraŭas sed apogas la kolektivan intereson kaj solidarecon. Krome ni trovos ĉi tie amason da utilaj detaloj kaj klarigoj, ekzemple — koncizan prezenton de diversaj elektosistemoj. Fine ni komprenos, kial demokratio estas sistemo de kompromisoj.

Evidente, tro kritika studo de la meĥanismoj de la moderna demokratio ne povas esti celo de tia verko, sed ni prave atendus ke la aŭtoroj atente ekzamenu la pontojn, kiuj kondukas de teorio al praktika realigo de l' ideo. Bedaŭrinde, leganto povas konstati miopon de la rigardo de Beetham kaj Boyle. Svago de la rigardo estas proksimumo en detaloj, tipo de optika kompromiso. Rezulte oni riskas mispaŝi.

Efektive ili estas nekonsekvencaj, menciinte la minacon de kresko de la kolektivo al la normala faro de grupaj decidoj kaj parolante — iom poste — pri la avantaĝo de la ”senpera elektiteco" de la prezidanto. Ni ne blindu por vidi, kio estas en la praktiko tiu ”senpera elektiteco" de persono, kiu estas konata al la absoluta plejmulto el la bildo sur la ekrano.

Oni estas naiva zorgante pri ŝirmilo ĉe la balotejo sen rimarki, ke la proceduro de la elekto perdas sencon, kiam konkurencas ne personoj sed reklamagentejoj, kies natura celo estas trudi varon.

Oni estas nekompetenta proponante referendumon sen averti, ke la formuligo de la balotota alternativo estas por la regantoj bonega rimedo por manipuli la voĉojn de la elektantaro.

Oni estas verŝajne hipokrita parolante pri la internacia rajto sen indiki praktikan anarĥiismon de landoj, kiuj unuope decidas pri la kulpo de la aliaj kaj opinias justa sin malŝarĝi de la puno.

La aŭtoroj tre trafe tuŝas la problemon de la ligo inter la demokratio kaj proprieto. Ve, ili tro modestas en la konkludoj. Ke la ŝtato kiel granda proprietulo mutilas la civilan vivon — pri tio oni sen dubo konsentas. Oni konsentu do ke simile mutilas la demokration ĉiu granda proprieto. La granda proprieto financas partiojn kaj politikistojn, tiel ĝi povas iĝi unika subjekto de politiko. La granda proprieto avide akumulas la komunikilojn, tiel ĝi iĝas unika subjekto de informado. La granda proprieto materiigas perversojn kaj ekscesojn (vidu la terorismon) — tiel ĝi deformas la ĉirkaŭon kaj potence influas la psiĥologion de la socio. Ĝi deformas la demokration mem, kaj en la ĝenerala degrado de la kulturo, en la eksplodo de kruelo kaj barbareco, en la politika apatio de la popolo ni vidas la konturojn de tiu deformado.

Malgraŭ ĉio, logiko kaj evidento helpas la aŭtorojn nomi la rimedon de sanigo. Tre delikate kaj diplomate ili parolas fine pri la ekonomia demokratio. Ja la laborkolektivo estas tre grava kaj influa inter la aliaj homaj komunumoj; kial do ”la esenco de la demokratio" (la principo Unu homo — unu voĉo) ne estu respektata en la ekonomio?

Mi ne postulu multon de la verko, kiu estas intence ido de kompromiso. David Beetham kaj Kevin Boyle meritas laŭdon kaj ilia libro meritas legon.

Ve, la lingvaĵo de la traduko estas mallerta kaj ne senerara. ”La rajto moviĝi", ”politike ligitaj", ”enpersonigado" — iu leganto stumblos antaŭ penetri la sencon de tiuj improvizoj. UEA eldonis libron-klarigon, ĝi devus zorgi pri pli klara elangligo.

 

Via opinio pri Kio estas demokratio?