Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › El la maniko
Titolo El la maniko
Novelaro
 
Aŭtoro Reto Rossetti 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSaarbrücken, 1984 (2a eld) 
EldonintoArtur E. Iltis 
KlarigojRakontoj en riĉe esprimpova familiara stilo.
Formato 221 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "El la maniko" ne estas havebla!


Recenzo de Frantiŝek Vanek

Recenzo

Fonto: La nica literatura revuo
Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr13/recenzo.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

  
Ĝi prezentas novelaron, kiun ĉiu progresinta Esperantisto tralegos kun viva intereso.
Nekutimaj, malofte uzataj, eĉ tute nove elpensitaj vortoj abundas kaj komence iom strange
impresas.



  
Pri neologismoj oni trovas en la libro ŝajnige tute sciencajn ĉapitrojn de profesoro
Klapelkap kaj estas vera volupto ĝui similan legaĵon. Oni ĉiam nur fieras pri tio, ke
ne nur ekzistas tiom spritaj ĵonglistoj de la lingvo, sed ankaŭ pri tio, ke la lingvo
Zamenhofa mem posedas tiel mirindan elastecon. La noveloj montras diversajn temojn,
grandparte ankaŭ el nia esperanta vivo. Min persone tuŝis la tute originala temo pri
Francisko la Fuŝulo kaj pri Vilaĝa artikisto. Mi mem
estas praktika kuracisto kaj mi nature spertis, ke tiuj t.n. ĥiropraktikuloj, alinome
artikistoj, atingas kelkfoje mirigajn rezultojn. Tamen ŝajnas al mi, ke la miraklofaranta
Donald kiel multaj generaloj rememoris nur pri venkoj kaj saĝe silentis pri malvenkoj, certe
tute ne maloftaj.



  
La aŭtoro pruvis sian kapablon eĉ en fako detektiva kaj kiel kutime provas sprite mistifi
la leganton.



  
Entute la libro kun karikatura memportreto de la aŭtoro sur la titola paĝo estas varme
rekomendinda, aminda kaj leginda. Fine oni ne rajtas silenti pri ekstera ekipo de tiu nova
eldonaĵo Stafeta. La senriproĉa preso, luksa papero, tipografia aranĝo igas ĉiun el la
ekzempleroj volumo inda por bibliofila librobreto. Ankaŭ tiu zorgo pri digna vesto por
eldonataj libroj estas unu el grandaj meritoj de Régulo Pérez kaj de liaj
redaktantoj.

 

Via opinio pri El la maniko