Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kisa malsano, La
Titolo Kisa malsano, La
 
AŭtoroSándor J. Bako, Claude Piron
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 12.00 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroVieno, 2000 
EldonintoIEM 
KlarigojDua eldono de romaneto de Piron plus noveloj de hungara verkisto.
ISBN/ISSN390175217X 
Formato 119 paĝoj, 23 cm 
Karakterizoj Tiaj ni estas: Volumo 2 
RecenzojKretenaĵo de Sten Johansson
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Kisa malsano, La" ne estas havebla!


Recenzo de Probal Daŝgupto

Pensoveka kunapero

Fonto: Esperanto, N-ro 1138 / julio-aŭgusto 2001
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/kismalsanrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-18)

Laŭ la eldonista "Antaŭrimarko" "Sándor J. Bako, hungaro spertis la gulagan vivon en Siberio. Li estis liberigita nelonge post kiam Ĥruŝĉov enoficiĝis. En 1956 li fuĝis de Hungario al Aŭstrio, de kie li daŭrigis sian vojon al Usono. Bedaŭrinde li ne plu trovis la tempon verki. Tiel unu el la literature tre gravaj voĉoj silentiĝis. Lia spuro perdiĝis. Li mortis tre frue iam en la sesdekaj jaroj de la 20-a jarcento."

La tekstoj de Bako prezentitaj ĉi-volume estas gravegaj. "La vera signifo de la vortoj", ekzemple, "glosas" la vortojn panjo, Dio, Patrujo, soleco, eterneco, prezentante ĉiukaze kvietajn sed kontrastajn bildojn de vortuzanto - unue troviĝanta en naiva, supraĵa, kaj do abstrakta stadio de vortokono; kaj poste, pro la konkreta sperto de sufero, retrovanta sian vivon kaj do la veran vortosukon, post la malpleniĝo de la junaj vinujoj. Riĉe kanteskaj, ĉi tiuj tekstoj, kvankam sufiĉe diversaj inter si.

Ĉu la kunaperon de sia kiel kutime distra kaj samtempe pensoveka novelego aŭ romaneto "La kisa malsano" kun la tekstoj de Bako Piron konsentis por ke, lige kun la ĝenerala konateco de la akirindaĵoj Pironaj, la legantoj trafu koni ankaŭ tiun ĉi neglektitan klasikulon pri kiu ili alie (bedaŭrinde sed verŝajne) ne ekkonscius? Mi ne scias. Sed mi volus gratuli al Piron, al la eldonisto, kaj al la (laŭ la eldondetala paĝo) "kunlaborinta" Fundación Esperanto (Zaragoza), pro la pens- kaj sent-instiga kontrapunkta efekto kreita de la kunapero de tiuj aŭtoroj. Piron estas unu el la treege malmultaj aŭtoroj en iu ajn lingvo laborantaj, kaj laborantaj diafane, por estigi mondon sen tia merkato kia senkomente akceptas la plikonatecon de iu Piron kaj la malplikonatecon de iu Bako.

Kerna en la intrigo de la Pirona rakonto estas cirkonstanco kiun "gazetartikolo" esprimas jene "la 27an de oktobro": "En la tuta lando, dum la aŭtoritatoj ne scias, kion fari por haltigi la teruran malsanon, kiu igas la vivon ĥaosa sur pli kaj pli vasta terspaco niaŝtata, nur unu parto de la socio komplete restas ekster ĝia paraliza influo: la esperantistoj. Dum kreskanta nombro el niaj [parencoj kaj kunuloj] kuŝas sen ia povo agi, kaptite de la terura viruso, tiuj plu sanas kaj viglas. [...] Nur senkapulo malvolas kompreni, ke la tuta afero estis planita." Enestas ĉiuj ingrediencoj de streĉa rakonto. Ĝia vortelekto garantias la ĝuon ne nur de tre spertaj legantoj, sed ankaŭ de progresintoj en la lingvolerno. Aldoniĝas al la vortogamo de la similcela Gerda malaperis! nur iuj terminoj "de la ekonomia kaj politika vivo", esprimoj "kiel banko, demokratio, ekonornio, evolui, importi, industrio, investi, komerco, ministro, partio, politiko, publika, reg(istaro), salajro, statistiko, strukturo ktp." La rakonto, kun evidenta memkonscieco pri la strebo, respondece provas sendiskriminacie prezenti la efektivajn rilatojn inter unuamondaj kaj triamondaj landoj kaj landanoj, multe pli zorge ol estas kutime en la malpeza nacilingva legaĵaro, aŭ eĉ en la nuntempaj romanoj vaste estimataj kiel malnaivaj, de la unuamondaj landoj.

La kontrapunkton inter Bako kaj Piron akcentas iliaj kontrastaj aliroj al la fakto ke la vortoj estas diversgrade "facilaj" por homoj situantaj malsamstadie. Kiel elasta estas la nocio de "procezo"! Piron kaj Bako ambaŭ konstruas verkan mondeton ĉirkaŭ "stadioj" de "procezo", en tielege malsamaj "sencoj" de tiuj vortoj. Ne surprize ke la filozofioj de la procezo ne postlasis kohere skolajn prisekvantojn.

 

Opinioj pri Kisa malsano, La

Ilja (2017-07-06):
Al mi plaĉis la libro. "La kisa malsano" estas amuza, iom stulta, ĉarmeto romaneto, kiu estas ligita kun Esperanto. Bona legaĵo por progresantoj. Mi estas impresita pro la rakontoj de Bako (la dua parto de la libro). Ili estas vere bonegaj.


Via opinio pri Kisa malsano, La