Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vesperstel', La / Luceafărul
Titolo Vesperstel', La / Luceafărul
 
Aŭtoro Mihai Eminescu 
KategorioPoezio tradukita
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBerkeley, 2000 
EldonintoBero 
KlarigojNova traduko de filozofia poemo de la plej elstara rumana poeto; dulingva: E-rumana.
Tradukisto, lingvoJ.E. Nagy / El la rumana
ISBN/ISSN1882251261 
Formato 75 paĝoj, 22 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Don Harlow

Unu poemo – du tradukoj

Fonto: Fonto, N-ro 278, februaro 2004
Aldonita de io (2009-03-28)

Eminescu, Mihai: Luĉifero. Tradukis Jozefo Petrin. Ilustris Vladuca Petner. San Francisco: California Publishing Company, 1998. Eminescu, Mihai: Luceafărul – La vesperstel’. Elrumanigis Jozefo E. Nagy. Berkeley: Eldonejo Bero, 2000.
Temas pri du malsamaj tradukoj ¬– efektive, de tradukistoj el du malsamaj generacioj – de eble la plej konata poemo de la rumana poeto de la 19a jarcento. Rimarkinde, la du libroj aperis preskaŭ samtempe, kaj preskaŭ samloke, duonan mondon for de Rumanio, en la Golfa Regiono de Kalifornio, Usono.
Je unua vido, oni povas supozi, ke la temo de la poemo estas la amo inter animhava kaj mortema homo unuflanke kaj senanima kaj senmorta anĝelo aliflanke. Sed Constantin Dominte, kiu verkis longan kaj informoriĉan postparolon pri la poeto kaj la poemo por akompani la Nagy-tradukon, klarigas, ke la poemo efektive traktas “la nefeliĉan destinon de la geniuloj inter iliaj nekomprenemaj samtempuloj”. Certe, almenaŭ kelkaj homoj en la mondo povas diri al vi, ke kun tia temo la fina strofo estas ja pli sencohava…
Simple dirite, la vesperstelo – Luĉifero, Hiperiono – enamiĝas kun tera princino kaj provas forlasi sian ĉielan destinon por fari ŝin sia fianĉino. Sed ŝi rifuzas lin (eĉ du fojojn, kun interesaj sed malaj paralelaĵoj) kaj finfine enamiĝas kun alia mortema homo, finfine vivanta “en la strikta rond’ / De la bonvolo sorta”, dum Luĉifero restos poreterne en sia supera mondo, “Malvarma kaj senmorta”.
La poemo aperas en 98 strofoj de po kvar versoj, kun rimskemo abab. Ĉiu a-verso estas kvartroĥea; ĉiu b-verso estas tritroĥea kaj finiĝas per ekstra senakcenta silabo. Mi ne estas sufiĉe lerta pri la elparolado de la rumana lingvo – aparte kiam temas pri eventualaj poeziaj licencoj – por diri, ĉu tio teĥnike imitas la originalon (la rumana originalo aperas sur la parnumeraj paĝoj en la Nagy-traduko), sed evidente la rimskemo estas sama. Kontraste, en angla versio, kiun Ionel Oneţ afabla pruntis al mi por komparoj, la tradukanto rezignis pri duono de tiu skemo, uzante abcb-rimadon.
Ĉar la du versioj aperis preskaŭ samtempe, valoras iom kompari ilin. Por mi, la plej grava problemo pri la Petrin-traduko, estas ke li foje lezas la regulecon de la versoj, kaj precize en la malĝustaj lokoj. En la Nagy-traduko mi trovis kelkajn, nemultajn lokojn, kie verso komenciĝas ne per troĥeo sed per jambo (en ĉiu kazo temis pri simpla korelativo). Tio estas tolerebla kaj eĉ (bele) laŭdinda, ĉar ĝi rompas la troan tedecon de la troĥea regulareco. Do, ĉu la ne malofta uzado de similaj jambaj vortoj (ekzemple “estas”) ĉe Petrin ne meritas sian laŭdon? Bedaŭrinde, ili ĝenerale okazas ne ĉe la komenco de mallonga verso, kie oni povas tuj retrovi la ĝustan takton, sed meze de ĝi, neanticipeble. Ekzemple: “Sekvante ŝin paŝon post paŝ’”), kaj baldaŭ poste, en la tria verso de la naŭa strofo: “Atingas li l’ manonjn sur sin’…”. En ambaŭ, la takto de la verso trudas mislokadon de la akcento (“paŝON”, “manOJN”). Kontraste, komence jambigita verso en la Nagy-traduko kiel ekzemple “Kiel ĉasisto al bidet’…” (p. 39, dua strofo) ne ĝenas.
Cetere, ne unu fojon (bonŝance ne tro ofte – sed pli ol unu fojon) pereas tuta silabo el verso, ekzemple “… Dezertan pejzaĝon…” (dua verso de la dua strofo sur p. 26). Kontraste, mi ne rimarkis tiajn truojn en la traduko de Nagy.
Grava problemo kiu aperas en tri strofoj nelonge for de la poema fino estas la uzado de –n por montri pronoman dativon. Tio estas teorie tolerebla (temas efektive pri anstataŭaĵo por la prepozicio “al”), sed certe evitinda, eĉ en poezio, kiam temas pri frazo kiu havas ankaŭ rektan objekton. “Kaj mi – kiel unua don’ – Saĝecon vin oferos!” (p. 32, fina strofo); “Mi donas vin teron po pec’” (p. 33, dua strofo; rimarku ankaŭ la mislokitan akcenton); kaj “Armeojn mi donacas vin…” (p. 33, fina strofo). Kontraste, Nagy traktas la menciitajn esprimojn jene: “L’ unuan vorton donus mi – / Vi volas saĝon? Diru!” (p. 59, unua strofo),. “La tuta ter’, por imperi’ / Jen, via, pec’ post peco.” (p. 59, fina strofo), “Mi donos maston apud mast’, / Armeon por eskorti / Vin…” (p. 61, unua strofo).
Fine, estas kelkaj (malmultaj, kiujn mi povis trovi) tradukaj mankoj en la traduko de Petrin. La plej evidenta por mi aperis jam en la fino de la kvara strofo: kie la originalo indikas, ke Luĉifero “Corăbii negre duce”, Nagy klarigas, ke “Li nigajn ŝipojn gvidas” sed por Petrin “negre” ŝajne montras grandecon anstataŭ koloron (“Ŝipegojn forportanta.”) – ĉu ia specialaĵo de la rumana, aŭ simple mistraduko? (La angla traduko parolas pri “blackish, loaded ships” – nigrecaj, ŝarĝitaj ŝipoj).
Unu ĝeno en ambaŭ tradukoj estas tiu, ke por atingi la striktan troĥecon de la unua kaj tria cersoj de ĉiu strofo, necesas ofte (eĉ pli ofte) apostrofigi substantivojn. Estus pli bone eviti tion, sed mi mem ne vidas, kiel oni povus fari tion (krom se oni ŝanĝus la takton al strikta jambado).
Sola vera manko en la Nagy-traduko estas la akompanaj ilustraĵoj, kiuj, kvankam nigrablankaj, tamen bone kontribuas al la etoso de la Petrin-traduko. Kompense, la tradukon de Nagy akompanas la solaj konataj fotoportretoj de la aŭtoro.
Mi ne intencas diskuti eventualajn tajperarojn, sed mencion ja meritas la transmeto de la ĉapelo de la ‘ĉ’ en “Luĉifer’: sur p. 2 de la Petrin-traduko al la tujapuda ‘u’.
Mallonge, mi konkuldas, ke la Petrin-traduko, kvankam sufiĉe bona malneto, bezonas iom da polurado, kiun la tradukinto certe povus fari se li ne estus bedaŭrinde forpasinta 23 jarojn antaŭ ol oni decidis honorige por li aperigi la poemon en libra formo. La Nagy-traduko ŝajnas al mi multe pli glata, facile legebla (kaj laŭbezone deklamebla).
Don HARLOW

 

Via opinio pri Vesperstel', La / Luceafărul