Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Bona pineto, La
Titolo Bona pineto, La
 
Aŭtoro Geraldo Mattos 
KategorioPoezio originala
Prezo 4.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 2016 (2a eld) 
EldonintoFonto 
KlarigojFantasta poemforma fabelo pri knabo perdiĝinta en arbaro.
Formato 47 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Rekomendinda. Por 50 familioj

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2011. №11 (205)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-mattos.htm
Aldonita de Valentin Melnikov (2019-03-01)

Porinfanaj libroj en Esperanto treege malmultas, kaj plejparte ili estas tradukoj de naciaj fabeloj, aŭ tre simplaj versaĵetoj. Do la libreto de Geraldo Mattos La bona pineto estas preskaŭ unika.

Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6–7-jaraj. La literoj estas grandaj – sed ne tiom, kiom en aliaj libroj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas – nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo. Do supozeble la gepatroj devas voĉlegi la fabelon, kaj eventuale proponi al la infano mem ilustri ĝin poste. Mi ne rerakontos la enhavon – ĝi estas pli-malpli tipa por fabeloj, ankaŭ la moralaĵo estas klara: necesas fari bonon al homoj, kaj malfortulo ofte estas pli helpema ol fortulo.

La fabelo estas verkita en modela Esperanto sen simpligoj. La stilo estas tipe fabeleca, kun ie-tie ripetataj ritme-rimaj frazoj, kiel “…nokto, kiam la ventoj de la nuboj kaj la dentoj de la bestoj eliras ĉasi kaj frakasi…”, aŭ “…de la rigida arbo, de la rapida birdo kaj de la fluida rivero”. Kelkaj esprimoj apenaŭ konvenas – ja “peto, kiun pafis la arko de lia buŝo per la sago de lia lango” en porinfana fabelo sonas iom nenature. Aliflanke, ne tre konvena por 6–7-jaruloj estas la frazo “la brazila pino, science nomata araŭkario”; kaj por geknaboj pliaĝaj tro naive aspektus la tuto cetera. La gepatroj devas scii, kio estas Parnasa Gvidlibro kaj esti pretaj klarigi tion al la infanoj.

Do, oni devas perfekte posedi Esperanton (la infanoj – denaske) por ĝui tiun fabelon. Se ĝi aperus, kiam mia filino estis 6–7-jara – mi tre ĝojus. Entute, en la mondo troviĝas eble nur 50 familioj, por kiuj La bona pineto plene utilas – sed al tiuj ĝi vere rekomendindas.

 

Opinioj pri Bona pineto, La

Valentin Melnikov (2019-03-01):
Ĝi ja ne estas poemo - se vere temas pri 2a eldono de la libreto aperinta en 2008. Legu mian recenzon pri la unua eldono.


Via opinio pri Bona pineto, La