Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Neĝo kaŝas nur...
Titolo Neĝo kaŝas nur...
Krimromaneto
 
Aŭtoro Sten Johansson 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 6.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSkövde, 2001 
EldonintoAl-fab-et-o 
KlarigojPost somera kaj aŭtuna murd-aferoj, en tria romano policistoj Svedberg kaj Jankeus solvas vintran mort-misteron.
ISBN/ISSN9189432029 
Formato 79 paĝoj, 21 cm 
RecenzojLa neĝo kaŝas preskaŭ ĉion de Wolfgang Kirschstein
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Jen la maltroigo de hodiaŭ de Sergej Derevjanniĥ
Aldonu

Atenton, "Neĝo kaŝas nur..." ne estas havebla!


Recenzo de Gerrit Berveling

Recenzo

Fonto: Fonto, 245, majo 2001
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/fo/neghkashrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Post la somera kaj aŭtuna krimenketoj de policistoj Svedberg kaj Jankéus jen unu ilia vintra enketo: parte sub neĝo post neĝoŝtormo oni trovas kadavron: ŝajnas esti seksperforto kaj murdo. Sed ho ve! la neĝo kaŝas multe el la spuroj, sed feliĉe ne por ĉiam, ĉar librofine la solvon oni trovis. La libreto 'stas same flue verkita kiel la antaŭaj; bedaŭrinde pro la ĝisnuna sezonritmo oni povas antaŭvidi baldaŭan finon de l' serieto. Mi intence diras bedaŭrinde, ĉar Sten ĉiufoje vekas tiel realecan etoson en siaj romanetoj, ke oni emas eklegi pli da... Sed mi devas konfesi, ke legante krimromanojn, aŭ spektante tiajn filmojn - precipe se estas seriaj liveraĵoj -, mi foje malagrable kaptiĝas de la dubo (kaj ĝuste tia dubo estas mortiga por ĝusta aprezo de la ĝenro, mi timas), ĉu vere en tiu urbeto okazas tiom da teruraj krimoj? aŭ ĉu vere ĉiufoje kiam certa aktor(in)o surscenejiĝas iuregione, ĉu vere tuj okazu tie iu murdo? Pensu pri Jessica Fletcher, Der Alte, Derrick, Maigret k.a.... Eble ĝuste por eviti tian reagon, Sten saĝe limigas sin al la kvar sezonoj, ĉu? Ĉiverke la procentaĵo da realo estas supozeble pli alta ol antaŭe eĉ: dumlonge ŝajnas ke la tuta enketo simple reduktiĝos je "sen sukceso..." Oni ja hovas plurajn eblajn spurojn, eĉ ĝis en fora (por Svedio) Ruslando, en Kaliningrado; sed ĉio ŝajnas sensenca. La 6a ĉapitro titoliĝas "Enketo fermita". Sed tiam la hazardo transprenas unu fadeneton, pere de enrompŝtelado... sed tion legu vi mem. Mi nek povas, nek emas malkaŝi... Ankaŭ lingve foje oni renkontas imitindaĵojn; kion pensi pri "malmurdi murdinton"? [p. 64] Detaleto ne tute klara, p. 14, estas la "domo kun 20 leterkestoj"; unuavide oni pensas pri studenta hejmo, sed poste ŝajne temas pri pluretaĝa loĝobloko. Sed tio tute ne rompas la legadon.

Ĝuu ĝin! Espereble baldaŭ printempos Svedie!

 

Via opinio pri Neĝo kaŝas nur...