Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Duamana traduko por la Rusa Caro
Titolo Duamana traduko por la Rusa Caro
Pri 17a-jarcentaj novaĵ-tradukoj en "Vesti-Kuranty"
 
AŭtoroIngrid Maier, Wouter F. Pilger
KategorioLingvistiko, Historio
Prezo 7.20 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLelystad, 2000 
EldonintoVulpo-Libroj 
KlarigojFilologia detektivaĵo: kiel la Pactraktato inter la Nederlandoj kaj Hispanio (1648) estis tradukita el la hispana, tra la nederlanda, en la rusan?
ISBN/ISSN9070074427 
Formato 95 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Parte en la rusa, nederlanda kaj hispana; resumoj en la rusa, nederlanda, germana, angla. Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Kvarlingve ĉirkaŭ la jaro 1648ª de Sergio Pokrovskij
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Anatolo Gonĉarov

Interesa por tradukistoj kaj lingvistoj

Fonto: Revuo Esperanto, jan. 2004
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-15)

Antaŭ Petro la Granda en la cara Rusio ne ekzistis presitaj eldonaĵoj. Sed la caro kun la kortego devis scii la eŭropajn novaĵojn kaj tion liveris la ambasadoj kaj specialaj senditoj. Oni skrupule tradukadis la tiamajn eŭropajn gazetojn kaj apartajn gravajn dokumentojn. Tiele ekzistis t. n. manskribita gazeto Vesti-Kuranty.

Nome traduko de la dokumento kaj ties analizo estas la bazo de ĉi libro. Temas pri Packontrakto inter Nederlando kaj Hispanio de la jaro 1648. La dokumento iris al la rusa lingvo tra la alia traduko hispana-nederlanda. La aŭtoroj analizis la tutan tradukvojon ne sen aventuraj momentoj, kio faras la sekan sciencan esploron fojfoje interesa.

Oni trovas altan teknikon de la ruslingva traduko. La aŭtoroj fojfoje eĉ konstatas, ke la rusoj plibonigis la nederlandan tradukon, forigante la evidentajn erarojn de la nederlandaj tradukisto kaj presisto.

La manskribita informilo por la cara kortego ĉesis ĉe la stabiliĝo de la unua rusa presita gazeto.

La libro povas esti interesa por tradukistoj kaj lingvistoj. Bedaŭrinde la bindo-tekniko eltenas nur kelkajn foliumadojn de la libro, poste iuj folioj povas eliĝi.

 

Via opinio pri Duamana traduko por la Rusa Caro