Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Migranta judo, La
Titolo Migranta judo, La
 
Aŭtoro August Vermeylen 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 8.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntverpeno, 2000 
EldonintoFEL 
KlarigojRomano el la tempo de Kristo, simbola rakonto abstraktanta proprajn vivospertojn de la aŭtoro.
Tradukisto, lingvoCh. Declerck / El la nederlanda
ISBN/ISSN9071205908 
Formato 71 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Chris Long

Libro por tralegi, relegi kaj diskuti

Fonto: Revuo Esperanto, jan. 2004
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-15)

Konata temo (Ahasvero), malpli konata aŭtoro. Alloge mallonga novelo el antaŭ jarcento, pri homo kiu kaptis la rigardon de Kristo, restis kaptita kaj ne povas forgesi.

Kiu estis Vermeylen? Nenia enkonduka antaŭparolo, nur frazoj surdorse pri aŭtobiografia nuanco. Eble jes, por tiu kiu konas lian vivon. Temas pri spiritaj spertoj de iu ajn, kies penso turniĝas kiel pudelo kiu persekutas sian voston, al kiu ŝajnas, ke li trovu nur unu aferon, nur unu parolon por esti feliĉa; tamen nul homo tuttere al li tiun diri.

Ĉapitroj pri Jesuo, pri faloj kaj ekstazoj – kaj fine, post priskriboj de pejzaĝoj, eksteraj kaj internaj, iom da solidareco kun homoj (ciganoj, konstrulaboristoj, kelnerino), evidente la plej malfacila afero...

Ne aventuroj, sed mistika biografio, celanta universalon, malbanale.

Anstataŭ postparolo – glosaro kaj notoj. Glosaro el Piĉ kaj “NG” (Neologisma Glosaro?). Nur unu paĝon. Modela elekto laŭ mi: hilo, holmo, holino, kozo, mokra, sultra...

Ne timu: tiaj vortoj apenaŭ spicas la tekston. Mi eĉ sopiris pli da: se prato utilas anstataŭ herbejo, kion fari pri senarbejo? La tri montetoj supre rolas nur en listo, sen distingoj. La tradukisto rezistis la tenton ŝanĝi senmalica al ica! Nenio truda do, nur sugesto pri lingvaj eblecoj kiam oni (ĉiun duan paĝon) stumblas kontraŭ tia vorto, aŭ rimarkas duradikajn vortojn jen kun meza o, jen sen, jen kun streketo... Noktosvarmo, mur-dento, baraktfalas sur unu paĝo: nu, murpor eviti pensojn pri murdo, musko-kovrita evitas muson kaj kokon, post kiam meza o evitas duoblan k...

Do svarmoj da streketoj ie-tie forturnas la atenton for de neologismoj al (verŝajne neatingebla) neŭtrala stilo )nek okul- nek orelfrapa): ĉu pli grava por beletra verko ol novaj distingoj kaj konceptoj? Do: libro por tralegi (en unu-du horoj), relegi (por kapti pluajn mistikajn aludojn, precipe en la infera ĉapitro) kaj lingve diskuti – senfine!

 

Via opinio pri Migranta judo, La