Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Baza Esperanta radikaro
Titolo Baza Esperanta radikaro
 
Aŭtoro Wouter F. Pilger 
KategorioLerniloj, vortaroj / internacia
Prezo 7.50 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 2010 (2a reviziita eld.) 
EldonintoUEA 
KlarigojĈirkaŭ 2 950 radikoj klarigitaj per oftaj kaj kutimaj vortoj.
ISBN/ISSN9789290171089 
Formato 169 paĝoj, 18 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
BER: nova helpilo por komencantoj de Boris Kondratjev
Aldonu

  ekz.


Recenzo de José Antonio Vergara

Valora leksikografia kontribuaĵo por lernado de Esperanto

Fonto: Revuo Esperanto, aprilo 2004
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-04-06)

Jen bonege elpensita kaj prilaborita lernovortaro Esperanto-Esperanta, kohera kun la nuntempa lingvoinstrua leksikografio, kiu evidentigas la avantaĝojn de unulingvaj vortaroj speciale produktitaj por lernantoj de fremda lingvo, cele al evitado de la tradukpaŝo ligita al la dulingva tipo. La klarigoj senpere pensigas Esperante, profitante la kapablon de nia lingvo memfidigi kaj stimuli ties lernantojn al aktiva ekuzo danke al ĝia strukturo.

La verkinto (nederlanda sociologo, fondinto de E-familio kun polino) zorge elektis iom pli ol 2700 radikojn plej uzatajn kaj plej utilajn surbaze de listo publikigita de la Akademio de Esperanto en 1972 (Baza Radikaro Oficiala). Li sukcesis per tiu elementa vortprovizo doni simplajn, tamen taŭgajn difinojn, komprenotajn en kunteksto.

Ĝuste la bezono de difina vortolisto estis paralele rimarkita de la EPĈ-tradukinto Wen Jingen kontribue al la Zagreba Simpozio de la Akademio (2001).

Ĉe ĉiu alfabete ordigita leksika unuo la aparteno al la radikgrupoj 1-9 kaj X laŭ ofteco kaj utilo indikitas per malgranda cifero, por ŝtupa studo (vortkonstruiloj: grupo 0). Krome estas prononcindika tabelo laŭ IFA* kaj 8 mondaj etnolingvoj (ne nur eŭropaj!) kaj listoj de gramatikaj finaĵoj, prefiksoj kaj sufiksoj.

Interese, hindeŭropaj gramatikvortoj estas unue difinitaj per propra Esperanta terminologio (adjektivo = a-vorto; substantivo = o-vorto; ktp), simile al PMEG**.

Verko ĉi tia iel kompensas la mankon de Evortaroj por pluraj lingvoj. Bele, ĝi plu evoluas sur la interreto je la libera dispono de la lernantoj, progresantoj kaj kontribuantoj ĉe http://www.xs4all.nl/~pilger/ber/: la nuna BER enhavas pli ol 2900 radikojn klarigitajn per simpla, memstara, vere tutmonda Esperanto.

*Internacia Fonetika Alfabeto
**Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

 

Opinioj pri Baza Esperanta radikaro

Boris Kolker (2004-04-08):
Tiu ĉi simpla Esperanta-Esperanta vortareto estas trezoro por komencintaj kaj daŭrigantaj esperantistoj. Ĝi kutimigas pensi rekte en Esperanto kaj rapide progresi en libera rego de la lingvo.


Via opinio pri Baza Esperanta radikaro