Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tarokoj kaj epokoj
Titolo Tarokoj kaj epokoj
 
Aŭtoro Christian Declerck 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 36.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntverpeno, 2002 
EldonintoFEL 
KlarigojAŭtobiografia romano en nekutima tekso.
ISBN/ISSN9071205983 
Formato 650 paĝoj, 21 cm 
Recenzoj"SOZIOJ EN IU MONDO PARALELA" de Kris Long
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Monumenta kompendio de Jorge Camacho
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Alen Kris

Recenzo kaj io del krom

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2003. №5 (103)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-tarok.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)

Dika libro de 650 paĝoj. Tro dika por esti legita (kaj recenzita) tuj, interalie, preterpase. Kovrilpaĝe la aŭtoro aludas pri certaj erotismo kaj esoterismo: promesoj allogaj ĝenerale, bedaŭrinde ne por la recenzonto. Mi foliumis la libron. Ĝuste tiel: jen priskriba virina anatomio kun koncentriĝo sur intimaj lokoj, jen pasaĵoj kun ĉakroj kaj ceteraj orientaj trukoj. Tarokoj kaj epokoj — hokoj tro pokaj por kapti tiun fiŝon — la atenton. Kial do mi recenzos? — Ĉar mi devas, mi donis la promeson.

Do mi legos, kaj jen mi legas. Sinjoroj, la morala imperativo estas teorie rekompencenda. Kaj jen ĝi estas praktike rekompencata. Ĉar tre baldaŭ mi vidas, ke Christian Declerck verkis tamen ion de vera valoro. Ĝenerale mi ŝatas nek esoteran saĝon — trovante ĝin plata kaj obtuza, nek generilan erotikon (miaguste ĝi estas infan-senila amuzo). Sed baldaŭ mi koncedas ke ilia ĉeesto tute nefatale nocas la romanon.

— Ĉu mi verkas ion kroman al sporada recenzo? — demandas Christian Declerck analizante siajn skribimpulsojn. Tio estas serioza demando. Narcisismo aŭ simpla grafomanio povas ja konduki la manon de la skribanto. Iom post iom mi — recenzanto — vidas, ke feliĉe tiuj suspektoj ne havas grundon. Ĉar mi sentas: la aŭtoro ne povis ne skribi. Kiel protagonisto de Nietzsche li sukas je anima abundo kaj do bezonas komunikon.

Jen fine estas moderna libro en Esperanto, kiun mi dezirus teni enmane. Kaj jen pruvo, ke Esperanto-komunuma kulturo estas realaĵo matura kaj plensanga, kia ĝi meritus esti.

Mi tute ne kontestas kiun ajn artefaritan lingvon eniri denaske normalan kulturan ekziston, ĉi tie temas pri la problemo de plensangeco. Christian Declerck konvinke konfirmas, ke Esperanto kaj Esperantio atingis do la stadion de la plensangeco.

Ja ne ĉiu suko de la vivo estas sekrecio de la generiloj. Vidu leteron el Kubo (pĝ. 235) — ŝvito de “reala socialismo”, vidu fragmenton pri la homara evoluo (pĝ. 316–317!) — gutoj de amaro de homo, kiu scias senti la mondon. Vidu la epizodon pri Jugoslavio (pĝ. 574) kaj tiun pri la nova monda ordo (pĝ. 577), aŭ pri la friponmanipuloj de la “libera amaskomunikado” (pĝ. 578). Ili — tiuj epizodoj — odoras la incendiojn de la hodiaŭa tago. Legu paralele observojn pri la aĝtransformoj de homa karaktero (583), do vi konstatos, ke la aŭtoro estas ankaŭ bona psikologo.

Koncerne la tekston de la romano. Miaguste certa amorfeco de la rakonto sufiĉe kompensiĝas per bona stilistiko kaj la riĉo de la enhavo. Kaj la abunda vortokreo estas rajtigata per precipa lingva intimeco, kiun la aŭtoro manifestas tute tute klare kaj tre nature.

Lastrecenze mi pli ofte laŭdis ol esprimis malkontenton. La kaŭzo de tiu bonanimeco estis la propra antaŭelekto de la recenzoto. Tarokoj kaj epokoj troviĝas ekster tiu listo. Des pli volonte mi asertas en la fino: la romano de Christian Declerck sendube superas la norman nivelon de la moderna naci- kaj internacilingva beletro… Certe, ĝi donis al mi ion krom preteksto skribi recenzon. Samcerte — ankaŭ al iu krom mi.

 

Via opinio pri Tarokoj kaj epokoj