Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tarokoj kaj epokoj
Titolo Tarokoj kaj epokoj
 
Aŭtoro Christian Declerck 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 36.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntverpeno, 2002 
EldonintoFEL 
KlarigojAŭtobiografia romano en nekutima tekso.
ISBN/ISSN9071205983 
Formato 650 paĝoj, 21 cm 
Recenzoj"SOZIOJ EN IU MONDO PARALELA" de Kris Long
Recenzo kaj io del krom de Alen Kris
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Monumenta kompendio

Fonto: Esperanto n-ro 1196 Oktobro 2006
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/tarokepokrec.html
Aldonita de Jorge Camacho (2006-11-23)

De Christian Declerck (1938) aperis originale en 1991 la ampoemaro Ŝirpecoj (anstataŭ monumento). La sama eldonejo, en 2002, eldonas lian (650-paĝan!) sibiografian kaj grandparte samteman romanon Tarokoj kaj epokoj, kiu pruvas lin supera proziste ol poete. Anstataŭ tio, ke la nuna verko servus ĉirkaŭtekste al la antaŭa, okazas ja male: retrospekte la iamaj poemoj ilustras la romanajn intrigojn kaj epizodojn. Kiel en Ŝirpecoj, plej gravas la amoj kaj ama(n)tinoj en la vivo de la aŭtoro, ĉi-kaze alinomata Arno Dirk. Ankaŭ pliaj roluloj intime ligitaj al li ricevas fikcie fikciajn nomojn, dum en aludoj al konataj ceteruloj plej ofte la romano konservas la originalajn formojn.

Mi nomas ĝin sibiografio, ĉar ne la mio rakontas unuapersone siajn (mis)aventurojn kaj (mal)prodaĵojn: ĉi-kaze la rakonta voĉo parolas deekstere pri la sio, pri ĉi ties naskiĝo kaj disvolviĝo tra la tempo. Dum en La litomiŝla tombejo, probable la pleja atingo de nia originala literaturo, Piĉ uzis samcele alrakontan vion (Vi verkas romanon ktp), en Tarokoj... alternas li-, mi- kaj ci-formoj (ĉi lastaj du, kiam la Arno de la jaro 2000 interrompas la tajpadon de la romano por enŝovi nunan komenton, graslitere presitan): Jes, li devas verki. Romanon kaj, ie poste, Mi ne diskutos prie aŭ Ci trovas similan penson ĉe poeto. Estiĝas tiel kontrasto inter du aŭ eĉ tri distempaj rakontadoj fare de la „sama“ voĉo. Legantoj prefere seniĝu je la iluzio aŭ konvencio de la „mio“: temas fakte ne pri unu sed pri pluraj voĉoj, apartenantaj al diversaj aĝoj de la „sama“ individuo.

La romano, en pli-malpli laŭtempa ordo, konstruiĝas mozaike, kvankam foje ĝia konsisto pensigas pri tond-kaj-kunglu-bildo. Jen kaj jen enestas kelka materialo sensuka kaj seninteresa, aŭ trudita; la tuto certe gajnus el pluaj kribro kaj poluro kaj ellaso de balasto (kiel la interlingvistikaj tekstoj de antaŭ 80 jaroj, des pli se alilingvaj kaj sen traduko).

Sed romanon pafkritiki estas facile, ĝin verki... tute male! Ni do turnu nin al ĝiaj sendubaj meritoj. Ĉu ĝi legindas nur ĉar verkita en Esperanto? Certe ne, ja ankaŭ enhave ĝi prezentas ion novan. Ne sufiĉas tamen legi ĝin kiel literaturon belgan, flandran, antverpenan; nek ĉar ĝi entenas, spegule kaj pesimisme, la nunan konvulsian mondon. Dum Mi juna, de Manashi Das Gupta, prezentas la genezon de nova fenomeno (la formiĝon de barata intelektulino en la tridekaj jaroj), ĉi stiffikcia (=duonfikcia) romano de Declerck apartenas al la sama ĝenro, pli konkrete al la branĉo de La litomiŝla tombejo, Adolesko de Vaha, Kaj kiu pravas de Zilah, la membiografio de Berveling aŭ Hetajro dancas de Urbanova, nome tiu pri la estiĝo de intelektulo esperantisto. Kun Zilah, pli ol kun aliaj aŭtoroj, li aparte kundividas la altiriĝon al orient-aziaj filozofioj kontraste kun la hejmaj kredoj kristismo kaj sciencismo, same kontraŭdiraj. Ja religio montriĝas grava temfadeno en ĉi fekunda kaj sekvinda literatura subĝenro, same kiel la strukturo familio, t.e. la problema rilataro inter gepatro(j) kaj geido(j).

Jen li skribas: Pacience, ĉiam re kaj re kaj re, li reprenos la ripetadon monotonan de la mantro. Ĝi estas nur rimedo, helpilo, porfinfina silentigo de ĉiu cerbobruo, cele al ĉesigo de l' pensado, tiu meĥanika, nevola, neestrata kaj nekontrolebla pensofluo kiu trenas onin senorde de unu temo al alia, de unu temero al plia, senfine. Regi la menson, ne pensi, kiel malfacile! Unufraze: Ho, la embuskejo de niaj pensaĉoj! Nia aŭtoro tamen pensas, kaj verkas, pri temoj plej diversaj, de enamiĝo el fiziologia vidpunkto, nudismo, mistike fizikaj (aŭ fizike mistikaj) spertoj aŭ la milito en Jugoslavio, al alternativaj terapioj kaj masklismo en kuracado. Pri pluraj eĉ obsede; dum la Piĉa Sankta Triunuo estis la urbo Litomiŝlo, la lingvo Esperanto kaj virinoj, Declerck adoras propran fraktan triopon: virinoj kaj sekso; Esperanto; libroj kaj literaturo.

Unue, koncerne la lingvon, karakterizas la aŭtoron flua stilo kun preciza, eĉ precioza, vort-elekto, plus ioma obsediĝo pri la lingvo mem kaj pri apartaj lingveroj. Eble pro praga influo li ŝatas vortseriojn (Oni jubilu, aplaŭdu, admiru, konsentu, pravigu, komplimentu kaj gratulu), sed ankaŭ jen listojn kaj elnombradojn, aŭ oftajn rimojn (spontane kaj senplane, kretene kaj senretene) kaj, foje, kaŝajn versojn, tiel ke legiĝas tutaj alineoj da poezia prozo. Mem la apostrofon li uzas, sentabue, sporade. La dialogoj ĝenerale sonas naturaj, ankaŭ la re-prezentoj de dialogoj sufiĉe intelektecaj. La romano enhavas i.a. interesajn rakontojn aŭtonomajn, trafajn priskribojn de personoj kaj ĉi ties karakteroj, eseetojn, stil-ekzercojn ktp, kaj eĉ dozeton da revpensado pri esperantismo (p. 623).

Declerck informas, enkonduke al la Glosaro: Kelkaj vortoj estas hapaksoj kaj aperas nur unu fojon entute, aliaj (precipe kelkaj de Piĉ) estas uzataj pro la karaktero de la libro. Se ne sufiĉus tiu nepetita pardonpeto, tra la verko piĉismoj tre ofte skribiĝas kursive, kiel se temus pri vortoj nenormalaj, neasimileblaj, fremdaj. Ni ne forgesu ke la lingvo pli facile enakceptas novajn radikojn finaĵhavajn, malpli facile afiksojn, kaj apenaŭ aŭ neniom partikulojn, des malpli en parolo. Kial do entute uzi ilin? Li mem demandas sin kial kaj respondas: Ne nur imitemo. Nek kaprico. Bezono, ia bezono. Eta lukto en li. Sed, dum La litomiŝla tombejo estas la unua memrakonto, en la internacia lingvo, de neŭrozo [...] intime ligita al Esperanto mem (Septje en La Kancerkliniko), tiel ke Piĉ devas havi eĉ sian propran Esperanton, alian ol tiu de la cetera mondo (Buller en Hamburgo en beletra vivo, en Serta Gratulatoria in Honorem Juan Regulo – vol. IV), Declerck, male, elfremdiĝas, apertas al la mondo, volas kunparoli. En lia prozo, la piĉidaj dialekteroj, anstataŭ kontribui al la tono kaj etoso, distras kaj distiras. Feliĉe ili ne tro abundas nek malhelpas mergiĝon en la legadon.

Due, rilate literaturon, ni aŭdu mem la verkinton: Vivi kun nur libroj kiel kompanoj. Kun libroj kaj iliaj sensonaj aŭtoroj kiel nura kompanio. [...] En la vivo oni tamen malmulte pripensas, rare enpenetras la enigmojn, la sekretojn, la kaŝitajn aspektojn. Aŭtoroj, male – ĉar ili estas serĉantoj – ofte foŝas profunden. Ĝis la fundo, se eble. Sed ĉu la vivo havas fundon? Sonĝoj estas borborigmoj de la subkonscio. La vivo mem radikas multe pli profunde, en la nekonscio. Eble ĉi tial la romano montriĝas plena de citaĵoj, kvazaŭ katalogo de liaj prefer-eroj, omaĝe al niaj poetoj (ĉefe) kaj prozistoj, dialoge kun ili aŭ kun ĉi ties verkoj, kaj invite al la legantoj, ke ili divenu kiesas ĉiu citaĵo (bedaŭrinde kelkaj fragmentoj estas kriplaj aŭ ŝanĝitaj alisignifen).

Trie, pri virinoj... Nu, sekso aperas ĉiam, ĉie, ĉiel; ne fantazie-fantasme kiel ĉe Piĉ, sed reale, tuŝeble kaj flareble: amoj, amoroj kaj seksado, jen eksplicite (foje tro detaleme) jen mediteske, aŭ kadre de la ciklo vivo-oldiĝo-kadukiĝo-morto. Ĉe Declerck virinoj (cetere, a-nomaj: Ragna, Jolanda, Onira) kunrolas aktive, kaj la pluraj Arnoj ofte provas kaj sukcesas vidi la mondon ankaŭ virine.

Kial verki romanon tiel ampleksan kaj ambician? Pro pluraj motivoj: Mi tiom ricevis de niaj aŭtoroj, ie li citas iaman sin mem, ĉu mi nenion redonus? Aliloke: Kaj kial verkas li? Unue, ĉar ĝi estas defio por li. Due, ĉar kreado, venko de malfacilajoj, realiĝo de projekto... donas plezuron. Sed esence li verkas por venki la malĝojon – por superi la tristecon kiun kaŭzas vivi en mondo materialisma, kruela, senkora. Poste: Tamen, ĉu por aliaj li verketas?Aŭ ĉu li esprimas sin mem, por si mem? [...] Kiom da jaroj lin premas la deziro, la bezono, la volo skribi – elskribi kion li ne povas eldiri? Fakte ekde la adolesko. [...] Ĉar nun jam urĝas la afero. Se li nun ne ekmovas la manojn, baldaŭ estos tro malfrue. Kun ŝanĝo de vidpunkto: Mi scias, ke verkisto mi ne estas. Mi skribas, ĉar mi volas esprimi min, pripensi mian vivon, resumi ĝin. Mia provo esprima estas ia memrealigo. Tio estas la esenco de la afero: miaj klopodoj penaj, longaj, lantaj. Plia turno: Ma [= sed] sen fantaziaĵoj, fikcio neniom kaj neniel interesas lin nun. Sed li ne estas verkisto. Kaj li ne trovos tempon. Nek talenton nek la necesan disciplinon li havas – por persista krea laboro. Kaj fine: Sed eĉ la fikcio ne estas fikcia.

Jen la motivaro. Kun tarokoj kaj epokoj gvidfadene: tarokoj kiel konciza kaj praktika ilustro de ĉiuj aspektoj de la (inter)homa vivo, kiu siavice estas sinsekvo de epokoj, ĉiukampe kaj ĉiugrade. Kontraŭdire al la priverkita nepensemo, Declerck repensas kaj traprezentas sian ekziston. Nenie abundas, des malpli en Esperantujo, ĉi tiaj vivokompendioj, de homoj tiel kleraj, sinceraj, sindemandaj... Oni ne permesu al si la lukson maltrafi tiun ĉi.

 

Via opinio pri Tarokoj kaj epokoj