Titolo | Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj | |
Aŭtoro | Jan Werner | |
Kategorio | Terminaroj | |
Prezo | 4.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Brno, 2016 (2a eld) | |
Eldoninto | Jan Werner | |
Klarigoj | Kun Esperanto kiel la ĉeflingvo kaj ekvivalentoj en la angla, germana kaj ĉeĥa. | |
Formato | 67 paĝoj, 21 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj" ne estas havebla!
Fonto: Revuo Esperanto, feb. 2004
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-15)
Jen broŝuro esence konstruema, kiu fakte rilatas al la betono. La terminoj (kun numeraj referencoj por reciproka resendo) estas klasitaj laŭ ses rubrikoj kaj proksimume tridek teĥnikaj subrubrikoj. Ili aperas, krom en Esperanto, en la angla, germana kaj ĉeĥa lingvoj, la difinoj nur en Esperanto.
La prezento estas simpla, sed kohera, serioze aranĝita. Reviziado ne estus troa, sed malmultas la preseraroj. Apenaŭ dek vortoj ne estas PIVaj sed longe pravigitaj ĉe la fino de la broŝuro (eble konstrukto ne estas absolute necesa). La difinoj estas ĝenerale klaraj, escepte de grajneco (19) kaj frakcio (20), eble ĉar ĝuste tiuj pli specifas kaj difinas, ol priskribas.
Bedaŭrinda estas la uzo de tiu stranga estiĝi, de certa (anstataŭ specifa / ia), sole (nur), osciligi (vibrigi), komponento (komponanto), laminita (eble lamenigita) / laminatita), lokigo (lokado). La vorton disperga mi ne komprenis, kaj ŝajne la radiko pre ĉiuokaze ne estas pravigebla (antaŭ).
La terminaro estas forme valora, ŝajne uzebla. La betonfakuloj decidu mem ĉu utila kaj uzinda.
Via opinio pri Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj