Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Esperanto: A Language for the Global Village
Titolo Esperanto: A Language for the Global Village
 
Aŭtoro Sylvan Zaft 
KategorioMovado, Lingvistiko
Prezo 13.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroCalgary, 2002 
EldonintoEsperanto Antaŭen 
KlarigojInformabunda kaj ekzemploriĉa prezento de esperanto por anglalingvanoj.
ISBN/ISSN0779500318 
Formato 157 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Esperanto: A Language for the Global Village" ne estas havebla!


Recenzo de Máire Mullarney

Lingvo por la Tergloba Vilaĝo

Fonto: Revuo Esperanto, nov. 2003
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-17)

Flanke de mia lito, je la nivelo de la kapkuseno, estas breto. Sur ĝi troviĝas hazarde ĵetita monteto da libroj.

Supre, la plej ofta foliumata, La Bona Lingvo. Pravas la verkisto kiam li diras: Homo, kiu legas sian Esperanton, en forma pli arta, sed ne pli komplika ol li (aŭ ŝi) povas uzi ĝin, sentas sin portata supren (La Bona Lingvo, p.110 ).

Kia bedaŭro ke tiel malmultaj miaj samlandanoj kapablas ĝui ĝin. Sed Claude Piron verkis ankaŭ alian plezure legindan libron, Le Défi des langues. Al miloj de miaj samlandanoj oni instruis dum jaroj la francan lingvon; tiun ĉi ili kapablus legi, ĉu ne? Bedaŭrinde, ne. Lerneja lingvo-instruado donas nur malmaturajn fruktojn.

Kiam Sylvan Zaft legis Le Défi des Langues, li konstatis, ke angla-lingvanoj urĝe bezonas similan libron. Rekta traduko ne taŭgus, do Zaft decidis klarigi anglalingve la mesaĝon de Piron: kiel ege malfacile oni povas majstri fremdan lingvon, kaj kiel normale kaj institucioj kaj medioj rifuzas agnoski tian malfacilaĵon. Li montras kiom da tempo kaj laboro junuloj malŝparas por eta gajno kaj kiel mensogaj estas la promesoj ke per iu KD-ROM oni povas post pluraj semajnoj bone paroli novan lingvon.

Krome, Piron, kiu longe laboris ĉe UNO kaj Monda San-Organizaĵo, kalkulis la terurajn kostojn de tradukado kaj interpretado, kun iliaj neeviteblaj mankoj kaj fuŝoj.

Tiujn ĉi informojn Sylvan Zaft sukcesas klarigi, ne nur per informoj, sed per detalaj ekzemploj; li ne diras ke la angla literumado estas nelogika, li montras liston de 13 manieroj literumi la sonon de O en GO. Poste li listigas multajn aliajn manierojn prononci tiujn 13 litergrupojn (grafemoj). Fine de tiu ĉapitro Zaft skribas ke post mi jaroj da studado de angla literumado, fremda studanto ne kapablus tiel bone literumi kiel komencanto povas literumi Esperanton. (Artikolo en Eventoj raportis sciencan studon: la angla lingvo prezentas 62 fonemojn per ne malpli ol 1120 skribmanieroj.) Zaft prave rakontas ke eĉ kleraj denaskaj parolantoj spertas problemojn.

Eble la plej grava ĉapitro estas tiu, en kiu li klarigas la rolon de ĝeneraliga asimilado. Nia cerbo nature asimilas elementon kaj tuj ĝeneraligas ĝian uzon ekster la kampo de la jam akiritaj scioj kaj spertoj. Zaft diras ke la problemo, kiu iom malfaciligas la akiron de angla lingvo je angla-parolantaj infanoj, kaj ege malfaciligas ĝin por fremdaj lernantoj estas, ke tia ĝeneraligo ofte pravas sed tre ofte malpravas, kaj nenie la lernantoj povas antaŭvidi la bonan solvon. Samas la plejmulto da lingvoj; nur Esperanto fidindas.

Mi bedaŭras eraron en la dua ĉapitro; en 1922 la Asembleo de la Ligo de Nacioj unuanime akceptis la Rezolucion favore al enkonduko de Esperanto en la lernejojn de la Nacioj. Nur poste la franca deputitaro sukcesis flankenŝovi ĝin.

Dr. Nitobe Inazou, kiu instigis la enketon, komentis: Post dudek jaroj, oni ridos je ni. – Ĉu multaj ridis en 1942?

Eble Sylvan Zaft saĝe elektis ne fidele sekvi la planon de Claude Piron en Le Défi des Langues. Ĉi tiu sur 161 paĝoj priskribis lingvajn problemojn je ĉiuj niveloj; pri la solvo li silentis ĝis paĝo 165. Ŝajne, ideala plano. Sed ĉi-jare Piron rakontis rete ke dum iu kunveno franca faka lingvisto renkontis lin kaj demandis, ĉu estis li kiu verkis La Defi... ? – Mi gratulas vin. Jen vere mirinda libro. Sed, kompreneble, kiam mi renkontis la vorton Esperanto mi ne plu legis.

Male, Zaft defias vid-al-vide la kredon de la plejpovaj ŝtatoj.

Li asertas firme, sur la unua paĝo, ke Esperanto povus, se oni dum unu aŭ du jaroj instruus ĝin tra la mondo, kapabligi normalajn homojn interkomunikiĝi pli bone ol nun povas la plej lertaj plurlingvaj parolantoj, kaj li substrekas la grandegan koston, la malŝparon de dolaroj, kiuj povus savi la sanon kaj la vivon de tiel multe da homoj. Poste li pentras allogan bildon de la sonĝo de tiu ebla terglobo, plenplena de amikeco.

Mi ne nur rekomendas ĉi tiun libron; mi intencas tuj mendi plurajn ekzemplerojn.

 

Opinioj pri Esperanto: A Language for the Global Village

Antono Mechelynck (2010-04-20):
Tre interesa; ankaŭ enhavas abundon da ekzemploj de malfacilaĵoj de la angla, kaj specife de la ĉiutaga angla, surprizaj ne nur por ne-anglalingvanoj sed ankaŭ de la usona angla por Britoj aŭ inverse; ankaŭ (sed ne tiel abunde) de aliaj etnaj lingvo


Via opinio pri Esperanto: A Language for the Global Village