Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kvina evangelio, La
Titolo Kvina evangelio, La
 
Aŭtoro Rudolf Steiner 
KategorioReligio, Filozofio
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBerno, 2002 
EldonintoW. Nüesch 
KlarigojSes prelegoj pri "ankoraŭ ne skribita" evangelio (okt. 1913, feb. 1914).
Tradukisto, lingvoW. Nüesch / El la germana
Formato 102 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Richard Schneller

La kvina evangelio

Fonto: SES informas, 2003/4
Aldonita de Richard Schneller (2004-11-06)

Dum serio de prelegoj pri la kvar evangelioj Rudolf Steiner permesis al siaj aŭskultantoj profundajn enrigardojn pri la spirita valoro de tiuj revelacioj. La rezultoj de la spiritaj esploroj pri la vivo de la historia Jesuo konsistigas la enhavon de la kvina evangelio. Al la ĉefaj motivoj de la prelegoj apartenas : Travivaĵoj de Jesuo de Nazareto dum infaneco kaj junaĝo ĝis la bapto en Jordano – Lia suferiga konsciiĝo pri la ĉeso de la grandaj antikvaj spiritofluoj – Liaj rilatoj kun la Esenoj kaj Johano-Baptisto – Travivaĵoj dum iro al la baptiĝo en Jordano.

 

Via opinio pri Kvina evangelio, La