Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Dek prelegoj
Titolo Dek prelegoj
 
Aŭtoro Kálmán Kalocsay 
KategorioEseoj
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapeŝto, 1984 
EldonintoHEA 
KlarigojPri movado, lingvo kaj literaturo.
ISBN/ISSN9635711468 
Formato 126 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Dek prelegoj" ne estas havebla!


Recenzo de D-ro Istvan NAGY

PAROLAS KALOCSAY

Fonto: A. Cs.: OMAĜE... 7-a vol.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-05-11)

Ada Csiszar, kiu post la morto de Kalocsay zorgas pri la konservo de liaj manuskriptoj kaj ĉiuj spiritaj heredaĵoj, nun liveris al ni novan volumon. Ĝi enhavas dek prelegojn de nia eminentulo.

Ĉi tiu libro estas valora, ĉar nenio, kion skribis, aŭ diris Kalocsay ne estas indiferenta. Salutinde ĝi estas, ĉar la vortoj surbendigitaj antaŭ multaj jaroj eĉ jardekoj, kaj liaj skriboj tajpitaj sur malbonkvalitaj folioj estas jam konservitaj, kaj atingeblaj ankaŭ por la vasta publiko.

Kalocsay ĝisfunde konis la temojn, kiun li prezentis antaŭ publiko. Lia neordinara memorkapablo ebligis, ke li prelegis plej ofte parkere. Tiel li povis legi de sur la vizaĝoj de la aŭskultantoj kaj adaptis la paroladon al la situcio. Estas nedubebla fakto, ke tiu ĉi preleg-maniero ĝenerala estas pli efika ol la voĉlegado, sed por la posteuloj estas granda damaĝo, ĉar certe valoraj prelegoj de Kalocsay ne estas eternigitaj. Nur kelkaj titoloj el ili:

La poeziaĵo de Sandor Petofi en la Esperanta literaturo,
La historio de Esperanto,
Leo Belmont,
Pri la unua jardeko de la Esperanta literaturo,
La poeziaĵo de Dante Alighieri,
La humoraĵo de R. Schwartz,
La vivo kaj verkado de V. J. Devjatnin okaze de lia centjara naskiĝdatreveno.

Pri la prelegoj, kiujn Kalocsay destinis por vasta internacia publiko, estis surpaperigitaj, tamen ankaŭ el ili mankas la subaj:

La vorto en Esperanto (en Somera Universitato, Paris, 1932),
Iom da gramatiko (28.07.1947. Bern),
La Esperanta literaturo kaj ĝia signifo (Somera Universitato, Gyula, 1962).

Ĉu la mondmilito, ĉu la hungara revolucio en 1956, ĉu nezorgemo pereigis ilin? Demando, post jardekoj ne respondeblas. El la malaperintaj (eble ie kaŝiĝantaj) manuskriptoj ni, hungaroj pleje priploras la lastan. Tiun prelegon — anstataŭ la malsana Kalocsay — voĉlegis Paŭlo Balkanyi, kiu ĝenerale zorge gardis ĉiujn esperantaĵojn, tamen ĉi tiu grava dokumento ne troviĝis en liaj postlasitaj paperoj. Ĝi malaperis en Hungario, dum kvietaj, sentempestaj jaroj.

La fotografaĵoj apenaŭ povas sentigi la altiran forton, kiun elradiis la preleganto Kalocsay. Malgraŭ, ke lia voĉo ne estis "orelkaresa", tamen lia dinamisma, pasia parolmaniero akompanata per abundaj mimikoj kaj mangestoj, katenis la publikon. Se paroli sincere ankaŭ lia prononco ne estis sekvinda modelo. Li forte akcentis la unuan silabon — anstataŭ la antaŭlasta — la vortfinan, "o" li elparolis tirite kiel en la hungara lingvo. La "e" ofte aŭdiĝis ĉe li (kiel ĝenerale el la buŝo de hungaroj) kiel "i". Krome li parolis, deklamis kvazaŭ galope, kaj la vortoj ofte iĝis nekompreneblaj eĉ por eminenta esperantisto.

Pri la preleganto Kalocsay skribis Ferenc Szilágyi (NLR 1961:36, p. 211): "Kiam li legis siajn poemojn kaj tradukojn, laŭ la kutima proporcio de la Esperanta publiko la pli granda parto ne povis atingi la alton de la poemkompreno. Sed ĉiu sidis fiksite al la seĝo kaj ĝuis la legadon de la senteme rapida, tamen tute ne nervoza viro, kiu mem dum la legado tute perdis la mondon kaj havis en si kaj kun si nur poezion. Eĉ tiun parton de la publiko, kiu eterne restadis en la neŭtrala zono — <ĝis revido> kaptis la vortmuziko kaj la trajt-koreografio de Kalocsay."

Kaj nun pri la dek prelegoj en kronologio:
1.
La Esperanta poezio (XI-a Internaciaj Floraj Ludoj. 23. 05.1925. Palme de Malorca).
La prezidantan paroladon de Kalocsay voĉlegis D. Dalmau kaj li katalune klarigis kelkajn fragmentojn por la multaj neesperantistoj, kiuj ĉeestis la feston.
2.
La perspektivoj de la Esperanta literaturo (XII-a Somera Universitato en Vieno 1936).
Li pritraktis la disputigan temon de la neologismoj, pledis por la evouligo de la literatura lingvo.
3.
Kion donis la hungaroj al la homaro? (26.02 1939).
La unua E-lingva disaŭdigo de la Hungara Radio sub titolo "Danuba Voĉo".
Pri hungaraj inventistoj.
4.
La arto de la verstraduko (32-a UEA Bern. — 28.07.1947).
En la unua postmilita kongreso partoprenis ankaŭ Kalocsay kaj parolis kadre de la prelegvespero de Esperanto-verkistoj.
5.
Esperanto kaj literaturo (26.10. 1961).
Okaze de la 70-a naskiĝtago de Kalocsay — je la iniciato de la iama lernej-kamarado Lajos Gyory-Nagy — estis aranĝita festa kunveno en la urbo Miskolc, kie Kalocsay pasigis siajn junulajn jarojn. La surbendigitan hungarlingvan prelegon de Kalocsay esperantigis d-ro Istvan Nagy.
6.
Zamenhofa tago (En la Budapeŝta Grupo Konkordo en 1962).
Kiel restis viva Esperanto post la morto de sia "iniciatoro"?
7.
Eroŝenko, la blinda mondmigrulo (1962 printempo).
Pri la vivo kaj verkoj de la rusa esperanta verkisto-poeto.
8.
La Tragedio de l' Homo kaj Imre Madach. (23.11.1964).
Okaze de la centjara naskiĝ-datreveno de Madach (1823-1864) estis aranĝita festa kunveno en la Grupo Konkordo.
9.
La hungara kultura revolucio (IV-a Somera Esperanto-Universitato, 1965. Gyula, Hungarujo).
La prelegon de la malsana Kalocsay voĉlegis Alfonso Pechan.
10.
Pri la vortosistemo de Esperanto (Grupo Konkordo. Scienca Vespero, 07.05.1573).
Unu el la favorataj diskuttemoj de Kalocsay estis la vortfarado en Esperanto, kion li 1968-1973 plene tralaboris, kaj dume malkovris la t.n. "inversan vortefikon". "Estus tre bone — diris Kalocsay al intervjuanto en oktobro 1975 — se tiu teorio pri la vortkunmeto restus eternigia." Do kvar monatojn antaŭ sia morto li revis pri tio, ke ĉi tiu studo iam aperos ankaŭ en libro. Nu la DEK PRELRGOJ plenumis lian deziron.
Estas bonŝanculoj, kiuj auskultis ĉi tiun prelegon, ĉar Kalocsay neniam plu estis videbla antaŭ esperanta publiko.

Post la tralego de ĉi tiu libro oni sentas ĝojon kaj malĝojon. Ĝojon pro la valora enhavo kaj pri bona ekkono la multfaceta personeco de Kalocsay, sed malgojigas nin la eksteraĵo de la libro. Kalocsay kaj tiuj prelegoj vere meritus pli belan "veston", ornamitan per inda prestekniko kaj senigitan de bedaŭrindaj ĝenaj preseraroj. Cetere la libro pretiĝis en la propra presejo de la Hungara Esperanto-Asocio. Tamen ni estu dankaj al Ada Csiszar pro la kunskrapitaj kaj vere lastmomente savitaj valoroj de Kalman Kalocsay.

 

Opinioj pri Dek prelegoj

Ada Csiszar (2007-07-08):
Nenio, kion iam skribis Kalocsay estas indiferenta: ĉi tiu kolekto estas do entute salutinda kaj leginda. Waringhien: Lit. Foiro 1987:102.


Via opinio pri Dek prelegoj