Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Esperantujo mia
Titolo Esperantujo mia
 
Aŭtoro Bruna Ŝtono (pseŭd) 
KategorioKD-oj
Prezo 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroTiĥvin, 2002 
Klarigoj12 pliaj kantoj de la rusia bardo; kun tekstobroŝuro.
Karakterizoj 49 min 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ĵak Le Puil

, sed ne diru al fridpisuloj! Esperantujo mia

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Jen plua disko de nia verda kanzonisto. Kanzonisto kiu plie majstre prikanzonas.
El la 12 kanzonoj, plej multnombraj rilatas rekte al konataj figuroj de nia historio. En Letero de Leo de Beaufront, letero adresita al „Sinjoro Ludoviko kaj Lazaro”, nia preferata Judaso skribas „Mi devas nun konfesi, kiel kavaliro – pri pekoj miaj – aj-jaj-jaj!”, sed ankaŭ „Jes, mi pri ĉio, certe, kulpas mem! – Konsentu, tamen, kara, – ke mia vorto ‚matro’ – pli taŭgas por blasfem’ .” Tuj venas respondo, per Letero de LZZ: „Cent jaroj pasis – samas la naiv’! – Vi diru ne ‚onklino', eĉ ‚ondatro' – ne tio ja plej gravas en la viv’. ”
Dank’ al la Valseto de Ŝlejer vi eklernos volapukon: “Simplas: monato – mul, – kaj la ĉielo – sul, – estu kvadrat’ – vadat, – kaj patro estu – fat. – Estu kukolo – kuk, – kaj lingvo estu – puk. – Ĉion komprenos ni! – Jes, estas mi geni’!” Amara iĝas Bruna Ŝtono en Esperantujo mia, kiam li kantas „Ŝvebantaj super militara flamo, – ni pledas nur pri l’ reciproka amo, – sed ĉu aŭdeblas nia pled’ alvoka – inter kanona bruo reciproka?”
Tute aktualas la postaj kanzonoj. „Jen festo, jen tempesto – post la kvieta viv’! Aperis Manifesto – por la verda kolektiv’. – Jam miaj tentoj prancas – en ĝua antaŭflar’, – kaj diablidoj dancas – en animo mia ĉar – De nun ni estas Civito!” estas la enkonduko de la Civitana kanto, kiu finiĝas per „Sed estas nur sapveziko – l’ Civit’ en mia delir’. ” Mi tute ne kuraĝas paroli pri Enigmo, kie oni ekscias ke „En la kamen’ jam fajro brilas, – Esperantuj’ eklepuilas.“ Kaj ankoraŭ malpli pri LKK–kantiko, kie oni trovas tiun ĉi konsilon: „Kaj fartu trankvile – senĵaklepuile, – sen spico, sen salo, – sen viv’ en realo.” Post la eldono de La Postdomo de Ertl Fabelo pri du sorĉejoj montras ke niaj respondeculoj, kiel la politikistoj en la laika vivo, estas fonto de inspiro. En la fabelo de Bruna Ŝtono vi retrovos Moso Brulle, Pokale Senpelli, Pikkolo Drašić, Cusimo Mildvoĉa, Monato Spagetti kaj Tekila Kampari; kompreneble ne mankas „la fama Sil Gorĝo” kiu asertas “Sorĉu ni nur por sorĉa civito! – tiam venos prosper’ sen evito”. Al la amikoj estas la lasta kanzono de Bruna Ŝtono, do ni ne hezitu kanti kun li „Se vi, se vi – venos por rericevi – ĝuon de nia kanto kuna, nuna – vi jam denove estos – juna.”
Ĉi tie ne tre gravas la muziko. Eĉ, kiel Montmartraj kanzonistoj, Bruna Ŝtono povus uzi famkonatajn melodiojn por ilustri siajn tekstojn. Kaj tre pozitiva flanko estas la modela prononcado de la artisto: fakte la libreton mi uzis preskaŭ nur por kontroli mian volapukan konon! Plezurigu vin, aŭskultu la kanzonojn, sed tion ne diru al fridpisuloj!...

 

Via opinio pri Esperantujo mia