Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Intrigo-teatro
Titolo Intrigo-teatro
 
Aŭtoro Antonio Ruiz Negre 
KategorioTeatraĵoj
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroValencio, 2003 
EldonintoGrupo Esperanto de Valencia 
KlarigojTri komedioj, "Amara dolĉaĵo", "Cis la limo", "Pri la koro", el la plumo de produktiva valencia aŭtoro.
Tradukisto, lingvoS.M. Planas / El la hispana
ISBN/ISSN8460783340 
Formato 104 paĝoj, 19 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Hektor Alos i Font

Ibera antiskolo

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2004. №4 (114)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-negre.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)

En 1993, kiam la iberaj verkistoj elpaŝis en la valencia Universala Kongreso per siaj verkoj Ibere libere, Poemo de Utnoa kaj Amkantoj, 60 poemoj la urba esperanto-grupo prezentis la belkovrilan tradukon Kiel fidela hundo de la duaranga loka aŭtoro Antonio Ruiz Negre. Temis pri verko en la antipodo de la tri antaŭaj: unu el tiaj libroj, kiaj feliĉe pli kaj pli malofte eldoniĝas en esperanto — lingva aborto.

En 2003, kiam la hispana esperanto-movado lanĉis dum la landa kongreso en Valencio la Grandan Vortaron Hispana-Esperantan, la pintverkon, kiu kronas la karieron de Fernando de Diego, la urba esperanto-grupo prezentis la plaĉe eldonitan libreton Intrigo-teatro, kiu kunigas tri mallongajn teatraĵojn de la societa furorulo Ruiz Negre. Bedaŭrinde nenio lingve pliboniĝis en la belega mediteranea urbo. Leganto renkontas minimume po unu gramatikan eraron en ĉiu malgrand-formata paĝo. Al tio aldonindas la proporcia kvanto da tajperaroj, nacilingvismoj kaj mistradukitaj esprimoj. Krome, temas ja ne pri romano aŭ novelo, sed pri teatraĵoj, kie la lingvo devas esti multe pli trafa kaj rekta — kiel povus kontentige kaj esprim-riĉe redoni originalon homoj, kiuj evidente ne sufiĉe scipovas la lingvon, al kiu ili aŭdacas traduki?

Ne indas ĉi tie taksi la enhavon de la verkoj: ili estas neĝueblaj pro tiu svarmo da fuŝoj. Esperantistoj faros pli grandan servon al la movado ne aĉetante tiun fiaskon. Siaflanke, tradukintoj devus multe pli profunde studi la lingvon, interalie detale analizante la multajn verkojn en esperanto el la hispana kaj kataluna lingvoj, kaj peti reviziojn de kompetentuloj. Laste, mi rekomendus al la eldoninto tradukojn de Ferran Torrent aŭ Manuel Vicent, por mencii nur du elstarajn nuntempajn prozistojn el Valencilando.

 

Via opinio pri Intrigo-teatro