Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Reenkarniĝo kaj karmo
Titolo Reenkarniĝo kaj karmo
 
Aŭtoro Rudolph Steiner 
KategorioReligio, Filozofio
Prezo 3.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBerno, 2004 
EldonintoW. Nüesch 
KlarigojImagoj necesaj el la starpunkto de la moderna naturscienco.
Tradukisto, lingvoW. Nüesch / El la germana
Formato 26 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Richard Schneller

Reenkorpiĝo kaj karmo

Fonto: SES informas, 2004/4
Aldonita de Richard Schneller (2004-11-06)

Rudolf Steiner multe okupiĝis pri la filozofio de la 19a jarcento, precipe pri la filozofio de la natursciencistoj (Haeckel, Darwin). Li havis la konvinkon ke ankaŭ por la esploro de la animo oni devas apliki la saman pensmanieron kiel por la vera naturscienco. Ekzemple en la 17a jarcento la ĝenerale akceptita opinio pri la generado estis ke insektoj, vermoj kaj fiŝoj ekestas el ŝlimo. Post la eksperimentoj de Pasteur la sciencistoj formulis naturan leĝon, laŭ kiu «Ĉio viva ekestas el io viva». Same Rudolf Steiner postulas psikologian leĝon, laŭ kiu «Ĉio anima ekestas el io anima» – kaj pritraktas la ligojn inter la reenkarniĝoj kaj la karmo-leĝojn. Li ankaŭ kritike pritraktas la tiurilatajn opiniojn de la sciencistoj.

 

Via opinio pri Reenkarniĝo kaj karmo