Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tri nigraj ŝipoj / Drei schwarze Schiffe / Tri černyh korablja
Titolo Tri nigraj ŝipoj / Drei schwarze Schiffe / Tri černyh korablja
 
Aŭtoro Margrit Vollertsen-Diewerge 
KategorioSimplaj legaĵoj kaj infanlibroj
Prezo 16.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroErlangen, 2009 
EldonintoMargrit Vollertsen-Diewerge 
KlarigojĈarma, instrua fabelo; kun akompana kd kun la tri voĉlegitaj versioj aperantaj en la libro.
KontribuantojEn la rusan trad. E. Wedel, N. Trockmann 
Tradukisto, lingvoS. Hauge / En Esperanton
ISBN/ISSN9783000294976 
Formato 32 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Trilingva (germana, rusa, E). Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Luiza Carol

Ses artoj en unu libro

Fonto: Revuo Esperanto, februaro 2011
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Tiu ĉi porinfana libro, originale verkita en la germana kaj tradukita en la rusan kaj Esperanton, estas la rezulto de kunlaboro inter du ĝemeliĝintaj urboj: Erlangen (en Germanio) kaj Vladimir (en Rusio). La aŭtorino kaj eldoninto loĝas en Germanio, la grafikistoj estas la lernantoj de artlernejo en Rusio, la personoj kiuj artece laŭtlegis la tekston en la germana, la rusa kaj Esperanto loĝas ĉu en Germanio, ĉu en Rusio.
En tiu ĉi libro harmonie kongruas ses artoj: literatur-verkado, literatur-tradukado, deklamado, desegno, eldonarto kaj… pedagogio.
Precipe la pedagogian arton mi admiras, ĉar la libro ne nur helpas al la lernado de tri lingvoj per paralelaj legeblo kaj aŭdeblo, ne nur stimulis la grafikan kreopovon de la lernantoj de artlernejo (fakte ĝi kapablas stimuli same la kreemon de ajnaj infanaj legantoj), sed ankaŭ edukas la infanojn pri mediprotektado, bonkoreco, gastamo, pacemo. Lastvice sed ne lastgrave, ĝi kapablas influi pozitive ankaŭ la gepatrojn, kiuj helpos siajn infanojn konatiĝi kun la rakonto.
Pro tiuj ĉi valoraj edukaj aspektoj la libro ŝajnas aparte taŭga por la esperantista medio.
Tri nigraj ŝipoj havas apartajn antaŭparolojn en la germana, la rusa kaj Esperanto. Mi citos el la Esperanta antaŭparolo, verkita de Probal Dasgupta: „La infanoj, kiujn tuŝos ĉi tiu rakonto, komprenos, en siaj urboj ĝemeliĝintaj, ke ni ĉiuj estas gastoj kaj gastigantoj. Ili lernos gastigi kaj – same malfacile en la komenco – lernos bele gasti. Tion ili lernos ne nur lige kun malfeliĉaj infanoj de aliaj landoj, sed ankaŭ rilate al la sorto de marbirdoj, kiujn la nafto de la nunaj plenkreskuloj mortigas. Bele gasti estas afero ne nur de moroj – sed ankaŭ de savtenado de nia planedo!
La ĝemeliĝo de urboj faciligas al la infanoj tian lernadon, ĉar ili vidas, ke lernas kun ili ankaŭ la plenkresuloj.”
Mi aldonu ke, krom la infanoj de la du urboj, kiu ajn infano povas profiti el tia bele eldonita libro, pensiga ankaŭ por plenkreskuloj.

 

Via opinio pri Tri nigraj ŝipoj / Drei schwarze Schiffe / Tri černyh korablja