Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Verse reversi
Titolo Verse reversi
 
Aŭtoro Benoît Philippe 
KategorioPoezio originala
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNovjorko, 2008 
EldonintoMondial 
Klarigoj"Jen poeto inter du mondoj aŭ du lumoj; inter la tento kaj la streĉo; inter perturbo kaj sereno" (Jorge Camacho).
ISBN/ISSN9781595690975 
Formato 159 paĝoj, 22 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Renversi... la rutinon de Valentin Melnikov
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Poeto interdulume

Fonto: Postparolo
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/poem/libr/versreverspost.html
Aldonita de Jorge Camacho (2008-09-07)

En la poemo La du sinjoroj, Benoît Philippe skribas: "Ni ne plu kaŝu arkanon". Nome: li gejas, kaj amas geje. Sekve, legeblas ĉi-kolekte liaj poemoj pri gejaj amo kaj amoro, i.a. ĉiuj siatempe publikigitaj en la plur-aŭtora antologio Glaŭka lum’ (titolo prenita el unu el liaj versoj).

Pudorajn aŭ puritanajn legantojn povus surprizi bildoj eventuale tro maldecaj por ilia gusto. Tamen, ĉu nuntempe imageblas ŝokiĝo aŭ skandaliĝo pri ĉi tiaj versoj?:

Kiel mar-anemono
larĝe kisate malvolviĝas
la amara flor’

(Libro de Amo, Tristrekaj Miniaturoj, n-ro 25)

Probable ne, kaj la samon mi dirus pri la poemoj de Philippe nun aludataj. En ĉi libro oni trovos, do, gejajn lirikaĵojn kaj voluptopoemojn (aŭ, kiel skribus Piĉ, voluptalojn); kaj proteston kontraŭ ĉi-kampe ĉikanaj dogmoj kaj tabuoj.

Estus tro facile provi resumi la poeton per duvorta etikedo ("geja poezio" aŭ simile), sed ankaŭ torde, trompe kaj false. Ĉar ĉe Philippe (Germanujo, 1959) varias la temoj kaj la stiloj.

Jen la lingvo esperanto mem, kiu ŝajnas ludi gravan rolon en la intima vivo de la aŭtoro, kvankam iuj esperantaĵoj kaj esperanteroj eble rolas nur ŝerce, aŭ ilustre al io alia. Jen la eksplicitaj vers-omaĝoj al Nicolino Rossi kaj lia "vivopado", foje kvazaŭ alparole. Jen la tempopaso aŭ "viv-pasemo", la melankoliaj pase-veo, morgaŭtimo kaj mortotimo, ekzemple en la belegaj Mia patro kaj Mia patrino. Jen parabolo: La fremdulo. Jen ankaŭ ribelaj pensoj kontraŭ "strasa mondo nia" kaj "nia tero pita kaj putra": "Prefere pisu / soklen de templo kaj cenotafo!" (Por samvojano); ĉi-arene mi elstarigus la poemon Riobamba.

Mi trovas tre interesaj la dulingvajn poemojn (ĉu paralele verkitajn germane kaj esperante?), kiel Tro malfrue, kontraŭ militigaj naciismoj, aŭ la beltitola Mortokalme. Universala poezio dependas ne de rimoj kaj parnasaj gvidlibroj, sed de bildoj, konceptoj, figuroj. Tian oni trovas en la prozpoeme klara Blua horo; en la "poemaj taglibroj" Ekvadoro kaj Anda lum’ (kies poemojn sekvas datoj); aŭ en la librofina poemgrupo Tombej-murete.

Ambaŭ poemaj taglibroj povus pensigi pri teksasaj kaj meksikaj poemoj de Peter Browne, sed kun pli da rafiniteco. Miaopinie ankaŭ kun poezieco pli distilita ol en Glaŭka lum’ (1994), rezulte de salutinda evoluo. Simile al pentristo, fotisto aŭ filmisto, Philippe trafe prezentas ekfoton aŭ momentbildon en nur kelkaj versoj.

Fakte, kvankam ne ĉiam li sukcesas eviti la kaptilon de banaleco (ĉu iu poeto plene sukcesis tiutaske?), karakterizas lian poezion la abundo de fortaj, memorindaj bildoj. En la versoj "kiel sinistra korvomiriado / maske sur ĉiela palo" (Samlitula rigardo) oni bonvolu atenti la malbanalan lokon kaj efikon de la adverbo "maske". Jen pliaj adverbaj sparkoj:

"Vaske glimas du sandroj" (Tankao 4, poemo iom esotera aŭ hermeta, samkiel Ĉu aŭ Al la Falko de Damanhur, sed ĉu mi plendu pri tio?)

"en ĉi noĉo interdumonde" (Vesper-festo en Aosta Valo; evidente ĉi adverbo inspiris al mi la titolon de la postparolo)

"kaj filike / falemaj / palpebroj" (Guacamayos)

Kiel niaj plej kreivaj aŭtoroj, Philippe uzas brile, surprize, vive ne nur la adverbojn sed ankaŭ nove konstruitajn vortojn kaj esprimojn ("sia kialema koro", "pratembra maro"), aŭ aliteraciojn: "Li lante ludas lulosone" (Nigra anĝelo), "en kandela lumoklaro" (Vizite), "tra sinistraj penso-stoploj" (Aosta Valo). Krom en kelkaj versaĵoj iom pezaj (kiel Tankao 5), ĝenerale bildoj, vortoj, ideoj, rimoj, ĉiuj elementoj harmonie kunludas en la foje serena, foje perturba poezio de Philippe. Ja ne facilas verki tian japaneskon kiel Tankao 3 – Manlegado, superbe subtilan.

Cetere, oni preskaŭ povas percepti lian plezuron uzi frande la plej precizajn vortojn. Jen listeto da vortoj, kies signifon mi devis (re)freŝigi en la memoro per konsulto de vortaro: bistra, blendo, dabi, dilo, draĵo, falangio, fendro, fojero, grapli, hebeta, helianto, kamajo, kotorno, kutro, neŭmo, rotondo, ruŝo, spagati, taĉo, vultua. Iuj vortoj aperas ripete, kvazaŭ simbole: anĝelo, glaŭka, incendio, mudi, rugi (PIVa, sed proskribita el NPIV), skualo, splendo, tembro...

Kiel dirite, jen poeto inter du mondoj aŭ du lumoj; inter la tento kaj la streĉo; inter perturbo kaj sereno.

 

Via opinio pri Verse reversi