Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vivbruligita
Titolo Vivbruligita
Honorkrimo
 
Aŭtoro Suad 
KategorioBiografiaj / Suad
Prezo 16.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroParis, 2004 
EldonintoSAT 
KlarigojEmociplena dokumento pri la viktimoj de la leĝo de viroj en la islama mondo.
Tradukisto, lingvoR. Bouchet / El la franca
ISBN/ISSN2950243274 
Formato 189 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Anna Löwenstein

Ŝoka libro pri vera okazaĵo

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Ĉi tiu estas ŝoka libro. Des pli se oni konsideras, ke temas ne pri romano sed pri vera okazaĵo. Ekleginte, mi ne povis ĉesi ĝis mi atingis la finon. La libro rakontas la vivon de Suad, araba knabino loĝanta en la palestinaj teritorioj dum la 70-aj jaroj. Ŝia vilaĝo, laŭ ŝia propra takso, estis aparte postrestinta: knabinoj ne iris al la lernejo, apenaŭ rajtis eĉ eliri el la domo, sed devis laboregi la tutan tagon. Suad kaj ŝiaj tri fratinoj vivis kiel sklavoj en la propra hejmo; ili trovis tion tute normala, same kiel la fakton ke ilia patro konstante kriaĉas kontraŭ ili, insultas kaj bategas ilin, ĉar kiel ŝi mem skribas: "Naskiĝi ino en mia vilaĝo estas malfeliĉo."
Deksep-jara, Suad enamiĝis al loka junulo kaj gravediĝis. Sekve ŝia familio provis mortigi ŝin, kiel postulis la familia honoro. Per miraklo ŝi eskapis, terure brulvundita, kaj estis trovita en malsanulejo de reprezentanto de internacia bonfara organizaĵo, kiu sukcesis forporti ŝin al Svislando por kuracado. Poste Suad kreis por si novan vivon "ie en Eŭropo", kiel ŝi mem subskribas ĉe la fino de la libro: eĉ dudek kvin jarojn poste, ŝi ne kuraĝas malkaŝi, kie ŝi loĝas, timante la venĝon de sia familio, se ili malkovros, ke ŝi ankoraŭ vivas.
La libro estas tradukita el la franca. La traduko ĝenerale estas tre bona, sed ĝenas la uzo de ci anstataŭ vi (temas pri aparta manio de franclingvanoj). Makulas ĝin de tempo al tempo ankaŭ vortoj prenitaj rekte el la franca, kvankam ekzistas tute bona Esperanta radiko por la sama koncepto, ekzemple violento, rezidejo, demoralizata, basketŝuoj, kaj precipe ultra en la senso "ekstreme".

 

Via opinio pri Vivbruligita