Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Hillel la Saĝulo
Titolo Hillel la Saĝulo
Lia vivo, lia instruo
 
Aŭtoro André Cherpillod 
KategorioBiografiaj / Hillel
Prezo 4.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroCourgenard, 2005 
EldonintoLa Blanchetière 
KlarigojPri la fondinto de juda skolo, kiu montriĝis influa dum jarcentoj.
ISBN/ISSN2906134678 
Formato 35 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Doron Modan

Interesa verko por klera esperantisto

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

La esperantistoj konas la nomon Hillel pro la Zamenhofa projekto Hilelismo, kiu poste evoluis en Homaranismon (Hilelismo estas ponto inter la judoj, dum Homaranismo estas ponto inter la homoj). Tiu ĉi modesta, sed tre erudicia kajero estas grava elpaŝo, ĉar por Zamenhof la afero Esperanta estis nur parto de la ideo pri unuiĝo de la homaro.
Laŭ la Talmudo, iam venis ne-judo al Hillel la saĝulo, por ke ĉi-lasta konvertu lin, kondiĉe se Hillel instruos al li la tutan Leĝon, dum li staros sur unu piedo. Hillel diris al li: „Kio estas malagrabla al vi, tion ne faru al via proksimulo. Jen la tuta Leĝo”. La rakonteto resumas tiun instruon de Hillel, kiu penetris la Hilelismon, sed la kajero ofertas pli larĝan horizonton (fojfoje iom for de la temo): legeblas pli ĝenerale pri la doktrino de Hillel, klarigoj pri niaj fontoj pri Hillel, detaligo pri la Babilona medio de Hillel, eĉ komparo inter Hillel kaj Jesuo, kiuj eble konis unu la alian. Krome pri la posteularo de Hillel, kaj pri la Zamenhofa Hilelismo, verko ne tre konata, kies sola postrestinta originala ekzemplero troviĝas nun en la Nacia Biblioteko en Jerusalemo.
La klera esperantisto certe trovos la verkon interesa. Al la ĝenerala eleganteco de la teksto (kvankam ne de la ekstera aspekto) kontribuas la fakto, ke ĉiujn hebreajn vortojn akompanas ne nur Esperanta traduko, sed preciza fonetika-semida transskribo.

 

Via opinio pri Hillel la Saĝulo