Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Infantravivaĵoj
Titolo Infantravivaĵoj
Aŭtobiografia rakonto
 
Aŭtoro Armela LeQuint 
KategorioBiografiaj / LeQuint
Prezo 4.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroThaumiers, 2005 
EldonintoArmela LeQuint 
Klarigoj"Junjaraj vivokazaĵoj".
Formato 36 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Anna Löwenstein

Malŝarĝi sin de pezaj travivaĵoj.

Fonto: Revuo Esperanto n-ro 1199 (1), Januaro 2007
Aldonita de AG (2007-01-25)

Junulino biciklumas akrobate sur malglata pado tutplena je profundaj sulkoj. La celo estas forĵeti de ŝia interna ventro la etaĵon kiu alkroĉiĝis tie.

Tiel trafe komenciĝas la aŭtobiografia libreto de Armela LeQuint. Tiu enventra etulo estis fakte ŝi mem, kaj bedaŭrinde post la nasko la patrino same maldeziris ŝin kiel antaŭe. Tial Armela pasigis malĝojigan kaj suferplenan infanecon ĉe tuta serio da parencoj: ĉe avino, ĉe prageonkloj, ĉe baptopatrino (kiu tamen fariĝis skizofrenia kaj tenis la knabinon en tre stranga etoso), tiam ĉe la patro kaj vicpatrino, eĉ mallonge ĉe la vera patrino, antaŭ ol reveni al la prageonkloj.

La malica vicpatrino estas konata figuro en la tradicia infanliteraturo, kaj tiu de Armela kondutis laŭ la ŝablono. Ŝi mistraktis la knabinon, ofte batis ŝin, kaj eĉ devigis ŝin diri al sia vera patrino, ke ŝi ne plu volas ricevi ties vizitojn. Kiel Armela tamen sukcesis restarigi la rilaton kun sia patrino estas unu el la plej memorindaj okazaĵoj en la libro.

La verkistino klarigas sur la malantaŭa kovrilo, ke ŝi verkis la libron por malŝarĝi sin de pezaj travivaĵoj de sia infanaĝo. La libreto efektive impresas kiel tre persona memoraĵo, verkita tiom por la verkisto mem kiom por ekstera legantaro.

 

Via opinio pri Infantravivaĵoj