Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Plena manlibro de Esperanta gramatiko
Titolo Plena manlibro de Esperanta gramatiko
 
Aŭtoro Bertilo Wennergren 
KategorioLerniloj, vortaroj / internacia
Prezo 42.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaros.l., 2020 
EldonintoE@I, La Ranetoj 
KlarigojĈu rivalo de la ĉiam populara "Plena Analiza Gramatiko"?; Plena Manlibro estas unuavice praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj.
ISBN/ISSN9789197051538 
Formato 746 paĝoj, 23 cm 
Karakterizoj Bind 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Toon Witkam

Konserveme renovigi? Jen la pruvo!

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

NPIV en 2002, PMEG en 2005 – rigardante malantaŭen, niaj nepoj konkludos ke la 21-a jarcento komenciĝis bonege por la internacia lingvo, ĉar la verko de Wennergren faris Esperanton eĉ pli internacia ol ĝi estis antaŭe. En la 20-a jarcento PAG1 longe regis la gramatikan terminaron, ĉefe greklatin-devenan, je bedaŭro de japanaj kaj ĉinaj esperantistoj. Feliĉe, la purisma PMEG nun alportas freŝajn nomplatojn: O-vorto, A-vorto, multe-nombro, rolfinaĵo N, rolvorteto, objekta verbo, nombroj, helposignoj, sonimito ktp anstataŭ la klasikajn (substantivo, adjektivo, pluralo, akuzativo, prepozicio, transitiva verbo, numeraloj, interpunkcio, onomatopeo).
Senpretende la aŭtoro asertas ke li celis ordinarajn esperantistojn, kaj ke lia kreaĵo estas unuavice praktika lernilo. Kvankam oni povas pridubi la praktikecon por komencantoj de sepcentpaĝa volumo, la nova verko certe inspiros instruistojn kaj kursgvidantojn, kaj per ili estontajn generaciojn. Sed krome, la amplekso de PMEG, kune kun ĝiaj altaj gradoj de precizeco kaj klareco, faros ĝin favora fonto ankaŭ por lingvistoj kaj esperantologoj.
Por vera manlibro gravas ne nur la intelekta enhavo, sed same la enpaĝigo kaj prezentstilo: la uzanto volas rapide trarigardi paĝojn, apogi sin sur sisteme kaj klare titolitaj paragrafoj kaj subparagrafoj, facile distingi la specifajn vortojn en ekzempla frazo. Zorge elektitaj litertipoj, ĝusta uzo de aline-deŝovoj kaj dikliteroj – el nura vidpunkto de percepta ergonomio PMEG estas modele farita.
Juĝante la kvaliton de tiu ĉi granda verko entute, ni ne forgesu kiel ĝi dum ĉ. 10 jaroj maturiĝis: publike, antaŭ la okuloj de diversaj esperantistoj kaj aliaj interesitoj, sur la interreto, kie ĝi ankaŭ nun restas konsultebla (senpage, ĉe www.bertilow.com/pmeg/). La elstara paperlibra publikigo de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) nun aspektas merita kronado post longa evoluperiodo, dum kiu la verkisto, ensorbante reagojn kaj kritikojn, iom post iom reĝustigadis kaj finverkis sian konstruaĵon.
Tamen notinde estas ke la moderna kulturo de nia interret-epoko ne malhelpis akademianon Wennergren resti solide sur la Fundamento. Prenu ekzemple la 11-paĝan §27, pri I-verboj, meze en la manlibro. Detala komparado kun PAG, kiu al ‘infinitivo’ dediĉas preskaŭ saman kvanton da paĝoj (sed disaj tra tiu libro), montras surprize multan enhavan samecon. Tion oni malkovras finfine, certe ne unuavide, ĉar kvankam la senca enhavo egalas inter la du, la eksplikstilo, la grupigo de subtemoj, la terminaro kaj la akcentoj diferencas. Kion PAG nomas ‘traktativa objekto’, PMEG titolas I-verbo kiel pri-komplemento2. Kio en PAG estas kaŝita malgrandlitere, en PMEG povas aperi en grasa subtitolo3.
Wennergren reordigis, renomis, reakcentis sed – ne maltrankviliĝu – li bone konservis la heredaĵan trezoron de antaŭaj generacioj. Li eĉ plifaciligis la aliron al ĝi: ĉiuj el la kelkmil Zamenhofaj ekzemploj en PMEG estas indikitaj ne simple per litero Z (kiel en PAG), sed per pli preciza font-indiko, ekz. ‘Rz.32’ referencas al p.32 de la Zamenhofa traduko de Gogol La Revizoro. El la sesdek referencitaj fontoj mem, kelkaj estas alireblaj ankaŭ per la reto (www.bertilow.com/tekstaro/). Kompreneble, inter la sennombraj lingvaj ekzemploj en PMEG estas ankaŭ multaj simplaj, faritaj de la verkisto mem. Ekzemplojn kun referenco al nuntempa fonto oni ne trovas. Tio iel konfirmas la konserveman karakteron de la verko – kion cetere Wennergren mencias tre klare en sia Enkonduko.
Al la kvalito de la manlibro kontribuas ankaŭ la ekvilibraj juĝoj de ĝia aŭtoro ĉe aferoj ekster la Fundamento aŭ rande de gramatiko. Ĉu temas pri Seksa signifo de O-vortoj (§4.2) kaj ties evoluo, ĉu pri Vortordo (Antaŭmetado de KI-vorto el subfrazo, §34.2.2)4, ĉu pri Propraj nomoj (§35), Wennergren ĉiam donas saĝan konsilon al la lingvo-uzanto. Samtempe li atentigas, se por iu fenomeno ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto. Tio aplikiĝas i.a. al majuskligo de (adjektivigitaj) propraj nomoj, sed ankaŭ al vortotranĉado kaj interpunkcio (Helposignoj, §1.2). Pri tio lasta mi tre ĝojas, ĉar mi ŝatas fojfoje forlasi komon antaŭ kiu!
Mi trovis du kazojn, en kiuj PMEG montriĝas eĉ pli Fundamenta ol PAG. Unu estas la silenta rezigno pri la vorteto far (fare de), kiun PAG siatempe laŭdis kiel tre oportunan formon por la subjekta suplemento. La alia koncernas la demandon Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj? (§13.3). Kvankam PAG, koncedinte la nefundamentecon de tio, jesis ĝin, PMEG eksplicite neas la demandon kaj do forpelas serion de eble jam hejmecaj vortetoj (aliu, alies, alie, aliel, aliom…). Tamen la paĝlonga argumentado pri tio aperas tre konvinka. Cetere, kaj PAG kaj PMEG malpermesas kelkiu (se unu-nombra).
La 116-paĝa parto pri vortfarado, afiksoj kaj kunmetaĵoj (§37-39) vere faras la manlibron plena. Tiu ĉi parto estas same alirebla kaj ĝisfunda kiel la frazgramatika. Ĝi komenciĝas per instruiva enkonduko pri la baza karaktero de radikoj (verb-, A- kaj O-karakteraj), pri kombinoj, interligaj finaĵoj, ŝajn-afiksoj ktp. Sekvas ampleksa pritrakto de unuopaj afiksoj, kun multaj ekzemploj kaj praktikaj konsiloj. Ĉi-rilate, tre oportuna cirkonstanco estas, ke la aŭtoro havas ankaŭ vortaristan kompetenton. Tio faras PMEG tiom pli fidinda.

 

Opinioj pri Plena manlibro de Esperanta gramatiko

G. F. (2008-11-14):
Kiu malkonsentus 1260 gramojn da sukplena esperanta frukto ? Nuna kaj internacia, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko estas majstroverko de esperanto. Kiel iu grava verko, PMEG estis multe recenzita kaj longe restos kritikinda. Malgraû ampleks


Via opinio pri Plena manlibro de Esperanta gramatiko