Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vintra fabelo, La
Titolo Vintra fabelo, La
 
Aŭtoro William Shakespeare 
KategorioTeatraĵoj
Prezo 9.00 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 2006 
EldonintoUEA 
Klarigoj"La vintra fabelo" estas unu el la kvar dramoj de W. Shakespeare verkitaj apud la fino de lia kariero kiel verkisto, aktoro kaj teatra entreprenisto en la angla ĉefurbo.
Tradukisto, lingvoH. Tonkin / El la angla
ISBN/ISSN9290170913 
Formato 154 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Donald Broadribb

Laŭdinda aldono al ŝekspira trezoraro

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

La vintra fabelo ne estas inter la plej ofte prezentataj teatraĵoj de Shakespeare, kaj ĉar mi neniam spektis ĝin, mi ne povas diveni kiom adekvate la traduko de Tonkin taŭgus por enscenejigo. Sed certe rilate al legebleco, ĝi estas laŭdinda, kaj bona aldono al la ŝekspira trezoraro nun havebla en Esperanto.
La gustoj de teatrumuloj multe varias de epoko al epoko. En nia aktuala epoko, klasikstilaj dramoj maloftas en la teatroj. Parte tio ŝuldiĝas al la diferenco inter la prezenteblecoj de la 17-a jarcento kaj la 21-a. Per televido kaj per filmoj ni povas montri agadon kiu en la epoko de Shakespeare estis nur aludebla per vortoj. Konsekvence, la relativa kvanto da parolado kompare kun agvidigo multe ŝanĝiĝis. Mi iom timas imagi kia estus La vintra fabelo prezentata per televido aŭ filmo. Nepre ĝi malsimilegus al la dramo enscenejigita de Shakespeare en la Teatro Globo. Kio devis esti esprimata per vortoj kaj voĉtonoj, nuntempe estus grandparte esprimata per vidimpresoj. Eventoj tre gravaj povis esti aludataj pervorte, sed ne vidigataj, en la originala dramo. Ekzemple, la familiara temo de nove naskita bebo kondamnita de la Reĝo, kaj tial elmetita en sovaĝa stranda loko por tie morti aŭ esti trovita de paŝtisto povas esti koncize prezentita per konversacioj en la originaloj. Sed por modernspeca pseŭdodokumenteca vidprezento, tiel konciza dramevento ne estus ebla — kaj pro tio, la ekvilibro de la rakonto radikale ŝanĝiĝus.
La intrigo de La vintra fabelo similas al tiu de multaj malnovaj rakontoj popularaj dum centoj da jaroj. Reĝo Leonto de Sicilio miskredas ke lia edzino adultis kun vizitanta Reĝo Polikso de Bohemio.
Lia paranojo fariĝas superrega. Reĝo Polikso devas forfuĝi por eviti murdiĝon. Leonto freneze ordonas mortigi kaj la reĝinon kaj la naskitan bebon. Lia freneza paranojo estas evidenta al ĉiu escepte de li mem. Amikoj kaj servistoj sekrete kaŝas la reĝinon; la bebo estas forportita al Bohemio, kie ĝin trovas kaj adoptas ŝafisto. Kompreneble la bebo kreskinte fariĝas belega junulino; kaj la inkognita filo de la Reĝo de Bohemio enamiĝas al ŝi, kiel same ŝi al li. Sed Reĝo Polikso ne povas toleri ke lia princa filo edziĝu kun ŝafistidino. Do la du gejunuloj devas fuĝi. Ili iras al Sicilio, kie la nun pentoplena Reĝo Leonto ĝoje sciiĝas pri la pluvivo de sia filino, kaj la transvivo de sia edzino kiun li estis kredinta morta.
Nur majstra teatristo povus sukcese verki kaj enscenejigi tian dramon, per rimedoj tiel malfamiliaraj al ni (nur unu scenloko, kelkaj simplaj rekvizitoj). Kiel samtempe aŭtoro, reĝisoro, rekvizitisto kaj aktoro, Shakespeare sukcesis pri tio nekredeble; eble nur Charlie Chaplin per sia La granda diktatoro egalis lin talente.
La traduko farita de Tonkin estis la rezulto de multa laboro kaj egale granda inspiriteco. Li ne penis reprezenti laŭvorte la tekston de Shakeseare, sed la signifon de la enhavo de la parolaĵoj. Kontraŭe al la (laŭ mi ne tre sukcesaj) provoj „fideli“ al la vortotekstoj de Dante kaj Goethe, en lastatempaj eldonoj de iliaj majstroverkoj, Tonkin penas komprenigi al la leganto la vortojn; kaj multaj piednotoj klarigas aludojn kiujn pro la diferencoj inter epokoj aŭ la hejmkulturoj de la legantoj la nuntempa esperantisto eble ne komprenus.
Pri la poezia formo de tre granda parto de la teksto de la dramo, mi lasos la tiutemulojn disputi. Mia opinio estas ke ĝi bone reprezentas la naturon de la ŝekspira poezidramparolado. La leganto akceptas ĝin kiel naturan; kaj same kiel la spektantoj de la dramo en la epoko de Shakespeare, sentos ĝin kiel belan paroladon, pri kies teknika konstruiĝo ili nek demandemas nek konsciemas.

 

Via opinio pri Vintra fabelo, La