Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vizito al la Centra Oficejo
Titolo Vizito al la Centra Oficejo
 
KategorioDVD-oj
Prezo 9.00 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 2006 
EldonintoEspero / UEA 
KlarigojDokumenta filmo pri la CO de UEA dum ĝia Malferma Tago en novembro 2005.
Karakterizoj 24 min; NTSC 
RecenzojLa movada koro sur viddisko de Reinaldo Marcelo Ferreira
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Vizito al la Centra Oficejo" ne estas havebla!


Recenzo de Paul Gubbins

Sandviĉo pri la Centra Oficejo

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Vizito al la Centra Oficejo. Rotterdam: Espero / UEA, 2006. 24 min. DVD. Prezo: € 12,90
Sandviĉo estas la DVD Vizito al la Centra Oficejo: la vizito mem, sufiĉe suka kaj bongusta, estas ŝovita inter tranĉoj de pli malfacile digestebla tramaĉaĵo.
Mi klarigu: la DVD, malgraŭ la titolo, ekas per plurminuta filmhistorio pri Roterdamo. Videblas folioj, arboj, haveno, statuo kaj fine la eksteraĵo de la Centra Oficejo. Tiam, kiam la manĝonto diras al si: Ha! Nun venas la titola bongustaĵo... subite, kvazaŭ per sorĉbastono, ni trovas nin denove en la urbo, ĉi-foje ĉe la stacidomo, konatiĝante kun la ĉarma Indrė, kiu invitas nin akompani ŝin per tramo – ĉu la malfacile digestebla tramaĉaĵo jam menciita? – al la Centra Oficejo por partopreni kun ŝi Malferman Tagon. Jes, bone, Indrė... sed ni ĵus staris, almenaŭ filme, ekster la Centra Oficejo. Kial tiam ni ne eniris? Almenaŭ la tramvojaĝo kun Indrė ebligas al ni rimarki ŝian bizaran pantalonon: blankan tub(p)aron ornamitan, ŝajne, de bruna serpento. Eble la plej lasta modo: venontjare estos krokodilo.
En la Centra Oficejo ni renkontas, dank’ al la serpent-pantalonulino, Osmo Buller, kiu intervjuiĝas pri UEA kaj la oficejo mem. Sekvas scenoj, montrantaj la diversajn ĉambrojn ĉe la UEA-ĉefsidejo, kaj aliaj intervjuoj, ĉiuj informoriĉaj, ĉiuj interesaj, sed en kiuj – bizare – ĉefrolas kap-malantaŭoj. Ĝis nun mi ne rimarkis, ke esperantistoj posedas tiel elegantajn kap-malantaŭojn; sed la kameraisto evidente preferas, ke la intervjuato nanu meze de bildo dominata de intervjuanta kap-malantaŭo. Krome varias la sonkvalito en la intervjuoj: la vortoj ĉiam kompreneblas sed saltetas – kiel foje la kamerao (ekz. dum la Corsetti-parolado) – la sonniveloj. Mi kulpigas la pantalonon: ankaŭ mi saltetus, se mi ĝin ekvidus.
Tiam, glutinte tiun ĉi frandaĵon (la filmon, ne la pantalonon), la manĝanto trovas, ke restas ankoraŭ sandviĉa pano: iom krude bakita kaj, vere, nura stomakbalasto. Rakontita, mallonge per fotoj, estas la historio de centraj oficejoj; sekvas pliaj fotoj rilate la Malferman Tagon (plejparte jam spektitaj en la filmo), kaj foto-scenoj el la filmado. Akompanas la foto-galerion irite insista tamburado kaj la raŭka voĉo de iu Roĝer Borĝes: tute ne laŭ la gusto de miaj mezaĝaj oreloj sed eble plaĉa al serpento-pantalonoj.
Kiom ofte, aĉetinte sandviĉon, ni manĝas la interpanaĵon kaj lasas surtelere panpecojn? Tiel Vizito al la Centra Oficejo. La DVD aĉetindas: ĝi surhavas multon valoran; eblas per ĝi sate informiĝi pri la Centra Oficejo. Sed, sandviĉe, ne necesas ĉion konsumi: estu preta flankenŝovi la malpli frandindajn erojn. Nun... kie mi akiru serpento-pantalonon?

 

Via opinio pri Vizito al la Centra Oficejo