Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Mio, mia filo
Titolo Mio, mia filo
 
Aŭtoro Astrid Lindgren 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 18.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroGotenburgo, 2006 
EldonintoEldona Societo Esperanto 
KlarigojHelpe de feo, Boĉjo vojaĝas al la Lando Fora, kie lia patro estas reĝo. Tamen profetaĵo malfeliĉigas la renkontiĝon.
KontribuantojIlustraĵoj de Ilon Wikland 
Tradukisto, lingvoL. Nordenstorm, A. Karkiainen, S. Johansson / En Esperanton
ISBN/ISSN9185288349 
Formato 143 paĝoj, 20 cm 
RecenzojAnkoraŭ unu de Astrid Lindgren de Kerstin Rohdin
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Milena Georgieva

Riĉo de aventuroj, traduko sen komplikaĵoj

Fonto: Literatura Foiro, decembro 2006, n-ro 224
Aldonita de Leif Nordenstorm (2007-02-05)

Eble koincide kun ŝia baldaŭa cenjara naskiĝa datreveno, jen la kvina libro de la ŝatata magiistino de fabeloj Astrid Lindgren, kiun ni povas legi en esperanto.
Zorgata de familia paro ĉar la patrino forpasis kaj la patro ĉifonulas, Boĉo sopiras veran gepatran amon. La naŭjarulo transiras al La Lando Fora. Tiel komenciĝas la aventuroj.
En la Lando Fora lia patro estas reĝo. Li brakumas lin tenere kaj diras: Mio, mia filo! Tio sonas konstante en la oreloj de la knabo, ĉar neniu ĝin nun tiel bonrilatis kun li.
La vivo en la Lando Fora tamen ne estas tute feliĉa, ĉar en la apuda Lando Ekstera loĝas kruela kavaliro, Ĥato, kiu ŝtelas infanojn, transformas ilin en nigrajn birdojn, homojn katenigas en subteraj grotoj k.a. Mio havas bonan koron kaj trovas novan amikon, Jum-Jumo, kiu helpos lin brave venki la kruelan kavaliron kaj liberigi de sorĉaĵo la infanojn de sia lando. Kaj ĉiuj helpas lin.
En ĉiu ĉapitro (ili estas entute 12) estas novaj nekredeble fantaziaj situacioj, interesaj travivaĵoj, strangaj okazaĵoj - tiel ĝis la fino. Tiu riĉo de aventuroj allogas la leganton kaj li ne povus lasi ne legitan ĝifine jam komencitan ĉapitron.
La konduto de Mio, lia bonkoreco, helpas lin rilate al diversaj eksterordinaraj situacioj. Astrid Lindgren emfazas tion, ĉar por infanoj la heroo devas esti pozitiva, la konduto edifa.
La esperanta traduko de Mio, mia filo estas sen komlikaĵoj, kunmetitaj vortoj, tempoj. Pluraj frazoj, apartaj vortoj kaj esprimoj ripetiĝas. Tio faciligas la leganton kaj ebligas koncentriĝi al la enhavo sen konstante trafoliumo vortaron.
Vere, la libro estas verkita por infanoj, sed eble adresita ankaŭ al la plenkreskuloj. Kion vi opinias?

 

Via opinio pri Mio, mia filo